Karl Franz Buddeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Franz Buddeus, gravuraĵo de Johann Jacob Haid laŭ Bach
tomboŝtono apud la aŭgustenana kirko gotaa

Karl Franz BUDDEUS (naskiĝinta la 25-an de marto 1695 en Halle, mortinta la 5-an de julio 1753 en Gotao) estis germana juristo kaj ministro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la dua filo de la teologo Johann Franz Buddeus li studis ĉe la Universitato de Jena. Poste li iĝis en 1719 en Vajmaro kortega advokato kaj en 1727 financkomisaro. En 1719 Buddeus li iris al Rudolstadt kaj iĝis duka justickonsilisto. Ekde 1730 Buddeus ekestis kortega konsilisto. En 1734 li ekdeĵoris por duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg); en 1715 li nomumitis vickanceliero en Gotao.

Li entombigitis sur la tombejo malnova de Gotha. Post ties neniigo oni metis lian tomboŝtonon de tie en la klostron de apud la Aŭgustenana preĝejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia filino Charlotte Eleonore Hedwig (1727–1794) edzigis la gotaan gimnaziprofesoron Heinrich Blumenbach (1709–1787); ilia filo estis Johann Friedrich Blumenbach, fondinto de la fakoj de zoologio kaj antropologio. Alia nepo estis Johann Karl Immanuel Buddeus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • art. „Buddeus, Karl Franz“ de Emil Julius Hugo Steffenhagen. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 3 (1876), p. 501–502 (tie ĉi interrete)
  • CERL/Consortium of European Research Libraries: Karl Franz Buddeus - verka listo