Vajmaro
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Weimar |
Vajmaro | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99423 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 090 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 770 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 59′ N, 11° 19′ O (mapo)50.98333333333311.316666666667Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 208 m [+] | ||
Areo | 84,48 km² (8 448 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo Vajmaro (germane Weimar [vajma]) estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo). Malnova setlejzono en Vajmaro estis ekz. la areo apud Hinter der Badestube.
Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo. Temas pri la epoko de Vajmara klasikismo. Pri Goeto memorigas onin ekz. ankaŭ Goeto-migradopado (Vajmaro-Großkochberg).
En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉirkaŭ 56.000 homoj mortis.
Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj. Pri multaj kulturaĵoj zorgis la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Ĉiujare aljuĝitis en la urbo la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Por muzike talentite troviĝas en la urbo la renomita Liszt-muzikaltlernejo vajmara.
Ripozuma zono estas ekz. Merketal. Alia urboparto estas Kirschberg, laŭvorte Kirkomonto. Ehringsdorf estas kune kun Oberweimar urbokvartalo de Vajmaro.
Ne malinterese estas ankaŭ lerni pri la diversaj pontoj en Vajmaro.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]
- Adventa domo
- Franciskana monakejo (pereinta)
- Paul-Schneider-komunumcentro, evangelia
- Herder-kirko
- Preĝejo Mario reĝino de la apostoloj (Oberweimar)
- Kirko Sankta Jakobo kun tombejo
- Preĝejo Sankta Johano
- Preĝejo Koro de Jesuo (romkatolika)
- Preĝejo Kristo, eksa metodisma kirko
- Kruco-kirko
- Preĝejo Sankta Maŭrico (Niedergrunstedt)
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Oberweimar)
Kasteloj[redakti | redakti fonton]
Muzeoj kaj memoriglokoj[redakti | redakti fonton]
- Bauhaus-muzeo
- Memorigloko Buchenwald
- Buchenwald-placo
- Falk-monumento
- Ĝardendomo de Goethe en la Ilm-parko
- Goethe-muzeo
- Haus der Weimarer Republik
- Kolekto por grafikaĵoj
- Kirms-Krackow-domo
- Liszt-domo
- Lutera korto kun Falk-muzeeto
- Memorigloko Albert Schweitzer
- Muzeo pri abeloj
- Muzeo prahistoria
- Nova Muzeo
- Placo de la kvar kleruloj
- Presejo historia kun muzeo
- Schardt-palaco
- Schiller-domo
- Urba muzeo
Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Arboŝela dometo
- Artoturo vajmara
- Cranach-domo
- Domo Hohe Pappeln
- Drilremizo
- Glacifrida dometo
- Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro
- Grenejoj de burĝaj farmistoj
- Hain-turo, belvedero
- Haus am Horn
- Heimrichs-tablo, juĝejo
- Herder-loĝdomo
- Herders Ruh
- Parkkaverno
- Paŭlina Konvento
- Pogwisch-domo
- Pompeja benko (Weimar)
- Pontoj en Vajmaro
- Pordegejo ĉe Erfurter Straße
- Romia Domo
- Sächsischer Hof, gastejo
- Sauckel-vilao
- Stegmann-domo
- Domo de Charlotte von Stein
- Templanejo
- Vendejo de Sachs & Berlowitz
- Vereinsmühle
- Vilao Ithaka
- Wittumspalais
- Zum schwarzen Bären, gastejo
Parkoj kaj tombejoj[redakti | redakti fonton]
- Historia tombejo vajmara
- Ilm-parko
- KünstlerGärten Weimar
- Oppel-ĝardeno
- Poseck-ĝardeno
- Princa kripto
- Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere
- Vajmarhaloparko
- Verda zono Asbach
Servejoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]
(alt-)lernejoj kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]
- Bauhaus-Universitato Vajmaro
- Biblioteko Dukino Anna Amalia
- Goeto-Ŝilero-Arkivo
- Grandduka saksia artlernejo
- Kasse-turo, klubo porstudenta
- Käthe-Kollwitz-lernejo
- Legadmuzeo
- Liszt-muzikaltlernejo vajmara
- Municipa biblioteko
- Muzikgimnazio ĉe Kastelo Belvedere
- Vilhelmo-Ernesto-gimnazio
aliaj[redakti | redakti fonton]
- Berka-stacidomo
- Ĉefa gvardiejo
- Ĉefa ŝtatarĥivo
- Ĉefpoŝtejo de Vajmaro
- Domo de ripozo, kun kinejo kaj porjunulaj ĉambroj
- Germana Ŝtata Teatrejo
- Govia forumo
- Grand Hotel Russischer Hof
- Hotelo Elephant
- Junulargastejo "Am Ettersberg"
- Karola Muelejo
- Labordomo kaj malriĉulejo
- Malnova radifoniejo
- Nietzsche-arkivo
- Urba arkivo de Vajmaro
- Popoldomo vajmara
- Schwansee-naĝejo
- SSV Vimaria Weimar '91, sportoklubo
- Urbodomo de Vajmaro
- Vajmarhalo
pereintaj, alifunkciigitaj respektive intertempe ĉesintaj[redakti | redakti fonton]
- Aerodromo Weimar-Lindenberg
- Anna Amalia zu den drei Rosen, loĝio framasona
- Arbalesta societo vajmara
- Gasfabriko
- Geografia Instituto de Vajmaro
- Meblofabriko Scheidemantel
- Parkbanejo de Vajmaro
- Punlaborejo kaj orfejo
- Vajmara arsenalo
- Vaporsegejo kaj levaparatejo Grosch
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Komparu la multon da artkoloj tiukoncernaj ĉe Kategorio:Homoj rilataj al Weimar
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Hämeenlinna (Finnlando), ekde 1970
Trier (Germanio), ekde 1987
Siena (Italio), ekde 1994
Blois (Francio), ekde 1995
|