Malnova radifoniejo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova radifoniejo
arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 18″ N, 11° 19′ 1″ O (mapo)50.971611.31708Koordinatoj: 50° 58′ 18″ N, 11° 19′ 1″ O (mapo)
Malnova radifoniejo (Germanio)
Malnova radifoniejo (Germanio)
DEC
Malnova radifoniejo
Malnova radifoniejo
Situo de Malnova radifoniejo
Map
Malnova radifoniejo
vdr

Malnova radifoniejo (germane Altes Funkhaus) troviĝas malantaŭ Nietzsche-arkivo en Vajmaro, Germanujo (Humboldtstraße 36a). Tiu ĉi konstruaĵo de la nacisocialisma epoko estas plejparte senkfunkcia hodiaŭ.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iun tagon ĝi devis iĝi la Nietzsche-memorhalo. Tiusence la konstruaĵo neniam estis finita, almenaŭ ne meblita. Ĝi funkciis kiel radifoniejo post la Dua mondmilito. La ideo por Nietzsche-monumento verŝajne venis de Elisabeth Förster-Nietzsche en 1934. Hitler mem, kiu inter 1932 kaj 1935 plurfoje restis en la Nietzsche-arkivo kaj tiel ĉe Elisabeth Förster-Nietzsche (eĉ unu monaton antaŭ ŝia morto en oktobro 1935), en oktobro 1934 donis la impulson por konkreta planado donacante private 50.000 markojn dum vizito de la arkivo. Antaŭ 1938 donacoj atingis la sumon de duona miliono da markoj; aldone al privatuloj kaj diversaj ŝtataj institucioj donacis precipe ministro pri internaj aferoj Wilhelm Frick, la Zeiss-uzinoj de Jena kaj Fondaĵo Wilhelm Gustloff. La turingia goviestro Fritz Sauckel dungis la arkitekton Paul Schultze-Naumburg por krei la etendigon memorhalan.

Sed intertempe ekmalkonsentis Schultze-Naumburg kaj Hitler koncerne la konstruplanadon de pluraj projektoj, tiel ke liaj dezajnoj por tio estis plurfoje malaprobitaj. La kutimarkitekto de Hitler, Albert Speer disponigis la reviziitan dezajnon kiu fine realiĝis. Ĝi iĝu Nietzsche-kultejo, en kiu la enhavo de la Nietzsche-arkivo ankaŭ estis inkludita. Por Schultze-Naumburg temis pri la lasta grava dezajno por ununura konstruaĵo.

Substrekotas ke planoj tiaj jam antaŭ 1933 faritis. Ĉar jam en 1911 Harry Graf Kessler kaj Henry Van de Velde volis konstrui monumentan stadionon dediĉitan al Nietzsche sur Ettersberg-monto kun centra templo kion kontraŭis eĉ Elisabeth Förster-Nietzsche. Hitler antaŭenigis ĉi tiun etendon multe pli frue ol de Goethe-muzeo.

La dezajno antaŭvidis monaĥejeskan horizontalan projekciaĵon kun granda biblioteko, kelkaj burooj kaj imponaj haloj. Konstruo komenciĝis en 1937 sed pro financaj kaj materialaj proplempunktoj ĝi ne povus esti kompletigita ĝis 1940. Dum la konstrufazo aviadilataka ŝirmsistemo iam estis instalita en la konstrukomplekso. Travertino estis utiligita kiel la konstrumaterialo almenaŭ por la ahlo. Pri la duarangeco de ĝi ankaŭ kulpis la Govia forumo kiu unuarangis. Tamen kaj interne kaj ekstere ĝi estas tipa por nazia arkitekturmonumenteco.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Finkonstruo de la elsendocentro okazis en 1946. Tiucele la memorhalo estis konvertita en specon de elsendejo post enmeto de vandoj kaj etaĝoj. La antaŭa elsendada loko ĉe Hotelo Elephant evidentiĝis esti tro malgranda. La Dionizo-statuo donacita de Benito Mussolini, kiu estis translokita al la ĝardeno de Nietzsche-arkivo dum la konstrulaboroj en 1945/45, venis al Pergamo-muzeo Berlinon. Ĝi neniam estis starigita ĉe sia fakta celloko ĉar ĝia grandeco estis tro granda por la niĉoj en la Nietzsche-halo. La radielsenda centro ekfunkciis en 1947. La oficiala inaŭguro estis la 11-an de junio 1947. La unuaj elsendoj estis elsenditaj de la 1-a de junio 1947. Inter aliaj aferoj DEFA-filmoj sinkronigitaj estis surloke.

Post 1989[redakti | redakti fonton]

Poste MDR transprenis la tuton. Ĝi malfunkcias nur ekde 2000. Intertraktadoj kun eblaj investantoj kaj aŭkcioj ĝis nun malsukcesis. Fakte, la areo de la malnova radiokonstruaĵo estas kvarflanka korto, kiu havas fermitan aspekton. La posedaĵo estas plejparte utiligita kiel festo-okazigejo. Laŭ Christian Handwerck ĉe multaj la faktoj radiuzaj dum GDR-tempo (Sender Weimar) estas nekonataj.[1] Ankaŭ la studio de Gera havis provizore sian redakcion en tiu ĉi ejo ĝis 1952. La tuto servis ankaŭ kiel radifoniuma lernejo por estontaj ĵurnalistoj. Ekipaĵo de Vajmaro ankaŭ transportitis el Gera.

La malnova radifoniejo figuras sur listo de monumentoj protektotaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]