Elisabeth Förster-Nietzsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Förster-Nietzsche
Elisabeth förster 1894a.JPG
Persona informo
Naskonomo Therese Elisabeth Alexandra Nietzsche
Naskiĝo 10-an de julio 1846 (1846-07-10)
en Röcken, Provinco Saksio, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 8-an de novembro 1935 (1935-11-08) (89-jara)
en Vajmaro, Flag of Germany (1935–1945).svg Nazia Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoNazia Germanio
Familio
Patro Carl Ludwig Nietzsche
Frat(in)o Friedrich Wilhelm Nietzsche
Edz(in)o Bernhard Förster
Okupo
Okupo arkivisto • literary executor • politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Therese Elisabeth Alexandra Förster-Nietzsche (10an de julio 18468an de novembro 1935) estis fratino de la germana filozofo Friedrich Nietzsche kaj kreinto el la Arĥivo Nietzsche en 1894, kaj poste iĝis partiano de la Nazia Partio.

En 1935, Hitler kaj aliaj naziaj ĉefuloj ĉeestis ŝian funebron.

Per ŝiaj verkaĵoj kaj priesploradoj de la filozofio de sia frato, la nomo de Nietzsche grave asociiĝis al nacisocialismo.

Trajektorio[redakti | redakti fonton]

Therese Elisabeth Förster-Nietzsche estis du jarojn pli juna ol sia frato. Ŝi estis filino de luterana pastro ĉe la germana vilaĝo Röcken, apud Lützen. Ŝia infaneco estis tre proksima al tiu de sia frato Friedrich, kaj eĉ je la frua adolteco, sed ili distanciĝis kiam Elisabeth geedziĝis en 1885 al Bernhard Förster, mezlerneja instruisto kiu poste iĝis fervora kontraŭŝemidulo. Förster planis krei arjan «puran» sidejon en Ameriko, kaj trovis gasteman lokon en Paragvajo. La paro konvinkis kvardek germanajn familiojn por ke ili unuiĝu al ili en la setlado, kiu nomiĝus Nueva Germania, kaj la grupeto forlasis Germanion por transloĝiĝi al Sudameriko la 15-an de februaro 1887. 

La kolonio ne ĝuis sukceson, pro la trajtoj el la grundo kiuj malfaciligis ajnan rikoltadon, kune kun novaj malsanoj. Förster memmortigis sin per mortiga veneno la 3an de junio 1889, kaj kvar jarojn poste lia edzino Elisabeth revenis al Germanio. La kolonio Nueva Germania en Paragvajo ankoraŭ ekzistas realvive.[1]

En 1930, Förster-Nietzsche, same tiom fervore germana naciistino kiel kontraŭŝemidulino, iĝis sekvanto de la nazia germana partio. Kiam Adolf Hitler kaj la nazioj akiris la povon en 1933, la Arĥivo Nietzsche ricevis ekonomian subtenadon kaj reklamadon far la Nazigermania reĝimo, kio distordis la ĝeneralan bildon de la filozofo.

Hitler kaj aliaj pluraj altrangaj nazioj ĉeestis ŝian funebron en 1935.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kracht, C., & Woodard, D., Five Years (Hanovro: Wehrhahn Verlag, 2011).