Margot Boger-Langhammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Margot BOGER-LANGHAMMER (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1888 en Mühlhausen, mortinta la 31-an de oktobro 1968 en Stutgarto) estis germana artpedagogino kaj verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis ŝi filino de la ilustristo Arthur Langhammer kiu kunfondis la artistan asocion Neu-Dachau. Post studado de arthistorio kaj ekzameniĝo pedagogia ŝi frekventis la akademian pentradoklason. Sekvis studrestadoj en Bavarujo, Italujo kaj Hungarujo. De 1914 ĝis 1932 vivis ŝi en Vajmaro. En 1918 ŝi konatiĝis kun Elisabeth Förster-Nietzsche. Detalege ŝi rakontis, okaze de la domsupro-festo en la 10.10.1937, pri la planoj de estonta aspekto de Neues Archiv respektive de Nietzsche-memorhalo.[1] De 1933 vivis ŝi en Berlino kie ŝi ekmembris ĉe NSDAP; la germana ĉefurbon forlasis ŝi en la 1943-a jaro. Pro ideologia proksimeco al nacisocialismo kelkaj verkoj ŝiaj estis malpermesitaj fare de la sovetiaj okupantoj post 1945. Boger-Langhammer vivis ĝis 1951 en GDR antaŭ transloĝiĝo al Okcidenta Germanio. Eĉ tie ŝi ne lasis verkadon, ekz. pri pluaj sciindaĵoj pri s-ino Förster-Nietzsche[2] kaj la patra kolego Adolf Hölzel kaj pri bestoj.[3] Edzo ŝia estis la inventisto elektroteĥnika Carl Peter Boger.[4][5][6]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das Kind - ein Gruß, rakonto, 1917
  • Der Fächer, romano, 1925
  • Die goldene Maske, romano, 1930
  • Der Dom, romano, 1934
  • Der große Vagant, romano, 1935
  • Der Kaiser und das Mädchen, romano 1936
  • Malte Witt, romano, 1936
  • Der Godöwolf, romano, 1937
  • Uta, romano, 1937
  • Die letzte Gotin, romano, 1938
  • Volksführer Ulfilas, romano, 1938
  • Thusnelda, die Tochter des Segestes, romano, 1939
  • Ehe in Gefahr, romano, 1939
  • Drei Tage am Selliner See, rakonto, 1939
  • Widukinds Erbe Mathildis, romano, 1940
  • Auf den Spuren der Sachsenkinder in Thüringen, 1940
  • Auf den Spuren der Hohenstaufen in Thüringen, 1940
  • Rapp und der Wilderer, 1941
  • Ehe im Licht, romano, 1942
  • Sabina Lyr und der Ritter Götz, romano, 1942
  • Christina Mortens Ehe, romano, 1943
  • Das Geheimnis des Stradivari, romano, 1944
  • Pionier der Zeitenwende. Dr. Axel Wenner-Gren, romano, 1959
  • Das Geheimnis der weißen Erde, 1960
  • Adolf Höltzel, 1961
  • Sänger und Käuze. Erlebnisse mit Vögeln, 1962
  • Geliebte Fellgesichter. Erlebnisse mit Tieren, 1963

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guglaj libroj
  2. Guglaj libroj
  3. Guglaj libroj
  4. informoj ĉe Thüringer Literaturrat
  5. Gerhard Lüdtke: Kürschners Literatur-Kalender 1928, Walter de Gruyter GmbH & Co KG, reimpreso 2021, p. 105 interrete
  6. Erika von Watzdorf-Bachoff: Im Wandel und in der Verwandlung der Zeit: ein Leben von 1878 bis 1963, eldonis Reinhard R. Dörries, Franz Steiner Verlag, Stuttgart 1997, p. 349 f.