Bavario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bavarujo)
Bavario
germane Bayern
Federacia lando
Elaviadila vido al Rothsee
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
  blazono
Oficiala nomo: Freistaat Bayern
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Distriktaroj
Historiaj regionoj
Montaroj Bavariaj Alpoj, Šumava
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Munkeno
 - koordinatoj 48° 08′ N 11° 35′ O / 48.133 °N, 11.583 °O / 48.133; 11.583 (mapo)
Areo 70 549,44 km² (7 054 944 ha)
Loĝantaro 13 369 393 (decembro 2022)
Denseco 189,5 loĝ./km²
Ministroprezidanto Markus Söder (CSU) ekde 2018
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BY
Landa Eo-asocio Bavara Esperanto-Ligo (BELO)
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
La administraj distriktaroj de Bavario
La administraj distriktaroj de Bavario
La administraj distriktaroj de Bavario
Vikimedia Komunejo: Bavaria
Retpaĝo: www.bayern.de

BavarioBavarujo (germane: Bayern [bajern]) estas federacia lando de Germanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kvadrataj kilometroj (20% da Germanio) kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 13 369 393 loĝantojn (14% da Germanio). Bavario situas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la federacia lando Turingio.

La ekonomia centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.

Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurenbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).

Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservema[1]. De jardekoj regas la konservativa Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estas Markus Söder (ekde 2018).

Liberalitas Bavariae, aŭ Liberalitas Bavarica, estas la plej grava moto de la loĝantoj de Bavario.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bavaraj Alpoj (germane Bayerische Alpen) estas nur tiuj gamoj inter la riveroj Lech kaj Saalach (Altbayern). En ĉi tiu pli mallarĝa sento, la Allgäu Alpoj en Ŝvabio, kiu nur estis parto de Bavario kaj la Berchtesgaden Alpoj en la oriento ne estas konsideritaj kiel la partoj de la bavaraj Alpoj.

La Frankonia Arbaro - germane Frankenwald - estas mezalta montaro en la norda parto de la federacia lando Bavario. Ĝi situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) kaj formas la geologian ligon inter la regionoj Fichtelgebirge kaj Turingia Arbaro. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia lando Turingio. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de la Turingia Skista Montaro. La teritorio estas larĝa arbare kovrata altebenaĵo, etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la rivero Saale, sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la monto Döbraberg, (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝloko Schwarzenbach am Wald. En la centro de la regiono troviĝas la akvodislimo inter la basenoj de la riveroj Majno kaj Saale, respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de la Rejno kaj Elbo.

La Paar estas 134 km longa rivero kiu fontas en montetaro norde de la lago Ammersee en la komunumo Geltendorf, proksime de mezepoka kastelo de 1292, nomata Kaltenberg, fluas al Egling kaj proksime de la loĝloko Mering atingas la ebenaĵon Lechfeld inter la alpaj riveroj Lech kaj Wertach, kiu havas sian nomon laŭ la unua de tiuj riveroj kaj konsistigas vastan pejzaĝon sude de la urbo Aŭgsburgo.

La Wörnitz estas 132 km longa rivero kiu fontas en la komunumo Schillingsfürst kaj fluas suden respektive orienten. Post paso de la samnoma komunumo Wörnitz, ĝi atingas la pitoreskan mezepokan urbon Dinkelsbühl. Poste fluante pli-malpli orienten, apud Wassertrüdingen ĝi rekurbiĝas suden, kaj atingas la ebenan pejzaĝon Nördlinger Ries. En la nordo de la ebenaĵo ĝi pasas la historian urbeton Oettingen. Poste ĝi eniras valon ĉe la limo de Ŝvabia Ĵuraso kaj Frankonia Ĵuraso. En tiu valo ĝi pasas la historian urbeton Harburg (Ŝvabio). Baldaŭ poste ĝi en la urbo Donauwörth de la bavaria distriktaro Ŝvabio enfluas la Danubon.

La rivero Regnitz [RE:Gnic] longas proksimume 59 kilometrojn (kun la fonta rivero Rednitz de 46 km kaj ties fonta rivero Fränkische Rezat de 57 km temas pri suma longeco de proksimume 162 kilometroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Wieskirche en Steingaden, monda heredaĵo de Unesko
Bavario en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

La duklando Bavario, poste elektoprinclando Bavario estis dum pluraj jarcentoj grava membroŝtato de la Sankta Romia Imperio, ĝis ties disfalo en 1806. La rangaltigita reĝlando Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon (vidu: dinastio Vitelsbaĥoj), kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto)[2].

En 1918 kaj 1919 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj (Bavara Soveta Respubliko), poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf Hitler (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurenbergo.

Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. De 1962 ĝis 2008 ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde 2008, kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kun FDP.

Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

Administraj distriktaroj[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La 7 administraj distriktaroj estas subdividitaj je 71 distriktoj kaj 25 eksterdistriktaj urboj:


la distriktoj de Bavario
La 71 distriktoj de Bavario estas:
  1. Aichach-Friedberg (AIC)
  2. Altötting (AÖ)
  3. Amberg-Sulzbach (AS)
  4. Ansbach (AN)
  5. Aschaffenburg (AB)
  6. Augsburg (A)
  7. Bad Kissingen (KG)
  8. Bad Tölz-Wolfratshausen (TÖL)
  9. Bamberg (BA)
  10. Bayreuth (BT)
  11. Berchtesgadener Land (BGL)
  12. Cham (CHA)
  13. Coburg (CO)
  14. Dachau (DAH)
  15. Deggendorf (DEG)
  16. Dillingen an der Donau (DLG)
  17. Dingolfing-Landau (DGF)
  1. Donau-Ries (DON)
  2. Ebersberg (EBE)
  3. Eichstätt (EI)
  4. Erding (ED)
  5. Erlangen-Höchstadt (ERH)
  6. Forchheim (FO)
  7. Freising (FS)
  8. Freyung-Grafenau (FRG)
  9. Fürstenfeldbruck (FFB)
  10. Fürth (FÜ)
  11. Garmisch-Partenkirchen (GAP)
  12. Günzburg (GZ)
  13. Haßberge (HAS)
  14. Hof (HO)
  15. Kelheim (KEH)
  16. Kitzingen (KT)
  17. Kronach (KC)
  18. Kulmbach (KU)
  19. Landsberg am Lech (LL)
  1. Landshut (LA)
  2. Lichtenfels (LIF)
  3. Lindau (Bodensee) (LI)
  4. Main-Spessart (MSP)
  5. Miesbach (MB)
  6. Miltenberg (MIL)
  7. Mühldorf am Inn (MÜ)
  8. München (M)
  9. Neuburg-Schrobenhausen (ND)
  10. Neumarkt in der Oberpfalz (NM)
  11. Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim (NEA)
  12. Neustadt an der Waldnaab (NEW)
  13. Neu-Ulm (NU)
  14. Nürnberger Land (LAU)
  15. Oberallgäu (OA)
  16. Ostallgäu (OAL)
  1. Passau (PA)
  2. Pfaffenhofen an der Ilm (PAF)
  3. Regen (REG)
  4. Regensburg (R)
  5. Rhön-Grabfeld (NES)
  6. Rosenheim (RO)
  7. Roth (RH)
  8. Rottal-Inn (PAN)
  9. Schwandorf (SAD)
  10. Schweinfurt (SW)
  11. Starnberg (STA)
  12. Straubing-Bogen (SR)
  13. Tirschenreuth (TIR)
  14. Traunstein (TS)
  15. Unterallgäu (MN)
  16. Weilheim-Schongau (WM)
  17. Weißenburg-Gunzenhausen (WUG)
  18. Wunsiedel im Fichtelgebirge (WUN)
  19. Würzburg (WÜ)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

En Bavario ekzistas 25 eksterdistriktaj urboj:
  1. Amberg (AM)
  2. Ansbach (AN)
  3. Aschaffenburg (AB)
  4. Augsburg (A)
  5. Bamberg (BA)
  6. Bayreuth (BT)
  7. Coburg (CO)
  8. Erlangen (ER)
  9. Fürth (FÜ)
  1. Hof (HO)
  2. Ingolstadt (IN)
  3. Kaufbeuren (KF)
  4. Kempten (Algovio) (KE)
  5. Landshut (LA)
  6. Memmingen (MM)
  7. München (M)
  8. Nürnberg (N)
  9. Passau (PA)
  1. Regensburg (R)
  2. Rosenheim (RO)
  3. Schwabach (SC)
  4. Schweinfurt (SW)
  5. Straubing (SR)
  6. Weiden (Supra Palatinato) (WEN)
  7. Würzburg (WÜ)
apud Bamberg

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bavaroj (bavare Boarn, germane Bajuwaren) estas etnografia grupo de germanoj de la Bavaria regiono. La dialekto aŭ parolado de la grupo estas konataj kiel la bavara lingvo, apartenanta al Altbayern (Malnova Bavario), la teritorio de la Elektoprinclando Bavario en la 17-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Bavaria - The Local. Alirita 2015-08-31.
  2. Harrington, Joel F.. (1995) Reordering Marriage and Society in Reformation Germany. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0521464833.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]