Liberalitas Bavariae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Bavaria en Munkeno.

Liberalitas Bavariae, aŭ Liberalitas Bavarica, estas la plej grava moto de la loĝantoj de Bavario.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La devizo estas latina kaj ampleksas tri aferojn:

  • la libereco de Bavario
  • la bavara grandanimeco
  • la liberala sinteno de la bavaroj [1]

Bona resumo estus: "Mem vivi kaj lasi aliajn homojn ankaŭ vivi laŭ iliaj ideoj." (Lem und lem lossn.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la en 1733 konstruita portalo de la abateja Kirko Sankta Savinto en Polling legeblas Liberalitas Bavarica kiel dankesprimo pri la malavareco de la homoj kiuj ebligis la konstruon de la kirko. Ofte tio taksatas kiel origino de la esprimo "L.B." Sed en tiu ĉi kunteksto vere temas nur pri la mondonoj. [2] La moderna signifo nur estiĝis pli malfrue kaj estas ofte en uzo en la verkoj de Georg Lohmeier.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berhard Ücker: Weißblaues Contra. München, 1974. p.35
  2. Pri la esprimo en la Historia Leksikono de Bavario

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Lohmeier: Liberalitas Bavariae. Ehrenwirth, München, 3-a eldono, 1985. ISBN 3-431-02696-6.
  • Liberalitas Bavariae - Lebenswerte Zukunft in einem liebenswerten Bayern. In: Wilfried Scharnagl: Bayern und Strauß - Lebenswerk und Abschied. Verlag R. S. Schulz, 1989, 248 paĝoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]