Georg Lohmeier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La bavaro Georg Lohmeier en 2007

Georg LOHMEIER (naskiĝinta en la 9-a de julio 1926 en Loh, mortinta en la 20-a de januaro 2015 en Munkeno) estis humurplena germana verkisto, dramisto, reĝisoro kaj aktoro. Li famigis ankaŭ per la televidaj serioj Königlich Bayerisches Amtsgericht kaj Komödienstadel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lohmeier estis la plej juna el naŭ infanoj de kamparano kaj bierfaristo. Li frekventis la Katedralgimnazion en Freising kaj poste la porpastran seminarion samloke. Dediĉinte sin du semestrojn al la studo de teologio li alie orientiĝis ankoraŭ antaŭ la ricevo de la minoraj ordinoj. Ĉefakultate li ankaŭ renkontis la postan papon Benedikto la 16-a.

Poste li studis i.a. teatrosciencon kaj arthistorion. Li skribis librojn pri la historio de Bavario, bavaraj personuloj kaj baldaŭ ankaŭ dramteatraĵojn kaj teatraĵojn. Li iĝis unu el la plej gravaj kunlaborantoj de la radi- kaj televidstacio Bayerischer Rundfunk (BR). Li rifuzis oferton de la tiama bavara ministroprezidanto Franz Josef Strauß iĝi ĝeneralintendanto de BR, ankaŭ ĉar tiukaze li devus membriĝi al la partio CSU.

Kiel fondinto de la Ligo de bavaraj patriotoj (germane: Bund bayerischer Patrioten) li publike postulis en la 1974-a jaro la reenkondukon de monarkia sistemo en la suda germana federacia lando. Jenas la argumentado: "Die Heimat seufzt nach einem schönen König – nicht, weil wir unbedingt einen brauchen, sondern weil es schöner wär!"[1] Li regule aperis kiel preleganto dum la kunvenoj de la Patriotoj en Gammelsdorf. Pro liaj instigoj fonditis en la tuta Liberŝtato Reĝo-Ludoviko-societoj kiuj zorge flegite ekzistas ĝis nun. Tamen Lohmeier mem finfine agnoskis la nerealigeblon aktualan de politikŝanĝo kaj nomumis en 1995 la ministroprezidanton Edmund Stoiber kompensiga reĝa moŝto.

Lohmeier estis membro de la verkista grupo Münchener Turmschreiber kaj vivis post longa restado en Rosenheim la lastajn jarojn en Munkeno. Li mortis post longa suferado en januaro 2015. La amindeco kaj sub obstineco kaŝita afableco de li kaj liaj verkoj naskis grandan fanatikularon kaj vekis ĉe multoj intereson pri la historio kaj originaleco de Bavario kiel ankaŭ pri surloka katolika vivoĝojo.[2][3]

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1972 Bayerischer Poetentaler
  • 1983 Karl-Valentin-Orden

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Den Bayern aufs Maul g’schaut: aus den Wörter- und Tagebüchern Johann Andreas Schmellers 1785–1852. Ehrenwirth, München 1985, ISBN 3-4310-2691-5.
  • Liberalitas Bavariae. Ehrenwirth, München 1985, ISBN 3-4310-2696-6.
  • Auf den Spuren der Väter: Gschichtn aus der bayerischen Geschichte. Ehrenwirth, München 1987, ISBN 3-4310-2958-2.
  • Bayerisches für Christenmenschen. Ehrenwirth, München 1990, ISBN 3-4310-2665-6.
  • Königlich Bayerisches Amtsgericht: alle Verhandlungen in einem Band. Ehrenwirth, München 1992, ISBN 3-4310-1948-X.
  • G’schichten aus der Geschichte. Bayern von der Steinzeit zu Stoiber. Langen Müller, München 1996, ISBN 3-7844-2600-X.
  • Der Weg zum Herzen: Geschichten über die Liebe. Ehrenwirth, München 1997, ISBN 3-8968-2118-0.
  • Bad Reichenhall: künstlerisch und historisch. Werr, Vachendorf bei Traunstein 1998, ISBN 3-9229-2708-4.
  • Der Zorn eines Christenmenschen. Langen Müller, München 1999, ISBN 3-7844-2748-0.
  • Wer Knecht ist, soll Knecht bleiben. Langen Müller, München 2000, ISBN 3-7844-2794-4.
  • Musikanten spielts auf! PARC Verlag, Christoph Werr, Vachendorf 2001, ISBN 3-9229-2717-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Liberalitas Bavariae

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sybille Krafft: Bayerische Volksschauspieler. 12 persönliche Porträts von Sybille Krafft, München, 2013 (Allitera Verlag, ISBN 978-3-86906-535-9).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukite: La patrujo sopiregas je bela reĝo - ne pro nepro sed pro plia belo!
  2. Autor und Dramatiker Georg Lohmeier gestorben. En: Die Welt, de la 20.1.2015.
  3. Der Erfinder der guten alten Zeit, Süddeutsche Zeitung de la 20.1.2015