Franz Josef Strauß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Franz Josef Strauß (1982)

Franz Josef STRAUSS [ŝtraŭs] (naskiĝinta la 6-an de septembro 1915 en Munkeno, mortinta en Regensburg la 3-an de oktobro 1988) estis germana politikisto. Li estis ministroprezidento de Bavario inter 1978-88 kaj partiestro de 1961-88 kaj brilis per retorika inventemo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj Strauß studis klasikan filologion kaj historion en Munkeno. Ekde 1939 li devis soldati kaj kaptitis fare de la usona armeo. Post militfino li estis unu el la fondintoj de la kristansociala partio CSU. Li responsis pri ties politika profilo en la Liberŝtato Bavario kiel ankaŭ en tuta Germanio. De 1949-52 li estis ĝia ĝenerala sekretario, de 1952-61 vica partiestro, poste ĝismorte la estro.

En 1946 Strauß iĝis deputito en la bavara parlamento kaj en 1948/49 li estis membro de la ekonomia konsilio de la ekonomie unuiĝintaj okupadzonoj de la usonanoj kaj britoj, la t.n. Bizone.

Lia kariero ekster Bavario komenciĝas en 1949 kiam li iĝis deputito de Bundestag al kiu li apartenis ĝis la 1978-a jaro. En la kabinetoj de kanceliero Konrad Adenauer li estis de 1953-55 Ministro pri specialaj aferoj, en 1955/56 Ministro pri atomaferoj kaj de 1956-62 Ministro pri defendo. En la laste menciita funkcio li responsis pri la ekipo de la germana armeo. La FRG ja estis membriĝinta al NATO en 1955 kaj estis enkondukinta la devigan servon en la nacia armeo unu jaron poste.

En 1962 Strauß devis demisii pro la malagrabla t.n. Spiegel-afero: Strauß ĉiam malkonfesis implikiĝon personan en la kampanjo kontraŭ la gazeto kaj ties eldonisto Rudolf Augstein. De 1963-66 Strauß gvidis la CSU-anaron en la germana parlamento kaj estis de 1966-69 Ministro pri financaj aferoj (koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj).

Post la formiĝo de la social-liberala koalicio sub kanceliero Willy Brandt en 1969 Strauß iĝis ties plej akra kritikanto el la opozicia benko. Li atakegis la politikon de Brandt koncerne la sintenon de Germanlando al eosteŭropaj ŝtatoj kaj rekomendis malakcepti la tiurilatajn kontraktojn (Warschauer Vertrag, Moskauer Vertrag, Grundlagenvertrag). Sub la slogano Libereco aŭ socialismo la internpolitika klimato malboniĝis. Je la alia flanko Strauß mem havis kontaktojn ne malmultajn kun komunistaj ŝtatoj: li vizitis Ĉinion en 1975 kaj peris en 1983 kreditegon por GDR.

En 1978 Strauß forlasis la parlamenton kaj iĝis posteulo de Alfons Goppel kiel bavara ministroprezidento. Post la balotoj de 1980 la konservativistoj ne sukcesis transpreni la stafetbastoneton de la politikaj kontraŭuloj. Strauß estis kandidatinta por la kanceliereco sed estis venkata de Helmut Schmidt.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Entwurf für Europa. Seewald, Stuttgart 1966.
  • Bundestagsreden. Hrsg. Leo Wagner. Verlag AZ Studio, Bonn 1968.
  • Herausforderung und Antwort. Ein Programm für Europa. Seewald, Stuttgart 1968.
  • Die Finanzverfassung. Olzog, München, Wien 1969.
  • Der Weg in die Finanzkrise. Bonn 1972.
  • Mut zur Freiheit. Dankesrede anlässlich der Verleihung des Konrad-Adenauer-Preises 1975. Hrsg. Karl Steinbruch.
  • Deutschland deine Zukunft. Stuttgart 1975, Busse-Seewald Verlag, ISBN 3-512-00393-1.
  • Der Auftrag. Stuttgart 1976.
  • Signale. Beiträge zur deutschen Politik 1969–1978. München 1978.
  • Gebote der Freiheit. Verlag Gruenwald, München 1980. ISBN 3-8207-0137-0.
  • Verantwortung vor der Geschichte. Beiträge zur deutschen und internationalen Politik 1978–1985. München 1985.
  • Auftrag für die Zukunft. Beiträge zur deutschen und internationalen Politik 1985–1987. Schulz, Percha, Kempfenhausen 1987.
  • Die Erinnerungen. postum. Siedler, Berlin 1989, ISBN 3-88680-682-0.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Augstein (Hrsg.): Überlebensgroß: Herr Strauß. Ein Spiegelbild., Rowohlt Taschenbuchverlag, Reinbek bei Hamburg 1980, ISBN 3-499-33002-4.
  • Werner Biermann: Strauß. Aufstieg und Fall einer Familie. rororo Taschenbuch, Reinbek bei Hamburg 2008, ISBN 978-3-499-62302-8.
  • Bernt Engelmann: Das neue Schwarzbuch Franz Josef Strauß. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1982, ISBN 3-462-01390-4.
  • Stefan Finger: Franz Josef Strauß – Ein politisches Leben. Olzog, München 2005, ISBN 3-7892-8161-1.
  • Wolfgang Roth: Schwarzbuch Strauß, Kiepenheuer und Witsch, Köln 1972, ISBN 3-462-00905-2.
  • Wilfried Scharnagl: Mein Strauß. Staatsmann und Freund. Ars Una, Neuried 2008, ISBN 978-3-89391-860-7.
  • Wilhelm Schlötterer: Macht und Missbrauch. Franz Josef Strauß und seine Nachfolger. Aufzeichnungen eines Ministerialbeamten. Fackelträger, Köln 2009, ISBN 978-3-7716-4434-5;(Folgeausgabe: Macht und Missbrauch. Von Strauß bis Seehofer, ein Insider packt aus. Aktualisierte Taschenbucherstausgabe, Heyne, München 2010, ISBN 978-3-453-60168-0).
  • Walter Schöll: Franz Josef Strauss. Der Mensch und der Staatsmann. Ein Porträt. Schulz, Kempfenhausen am Starnberger See 1984, ISBN 3-7962-0199-7.
  • Thomas Schuler: Strauß. Die Biografie einer Familie. Scherz, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-502-15026-5.
  • Franz Georg Strauß: Mein Vater. Erinnerungen. Herbig, München 2008, ISBN 978-3-7766-2573-8.
  • Michael Stephan: Franz Josef Strauß. In: Katharina Weigand (Hrsg.): Große Gestalten der bayerischen Geschichte. Utz, München 2011, ISBN 978-3-8316-0949-9.

Commonscat[redakti | redakti fonton]