Saltu al enhavo

Orienta Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GDR)
Germana Demokratia Respubliko (GDR)
Origina nomo:
Deutsche Demokratische Republik (DDR)
 Nazia Germanio 19491990 Federacia Respubliko Germanio 

historia lando • satelita ŝtatoŝtato • counterintelligence state
Geografio
Ĉefurbo:
Berlin, Hauptstadt der DDR
(Berlino, ĉefurbo de GDR)
kutima termino en okcidentaj landoj: Orienta Berlino
Areo:
ĉ. 108.300 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
ĉ. 16 milionoj (en 1989)
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
socialisma popola respubliko
1 Marko de GDR (Mark der DDR) = 100 pfenigoj
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Nazia Germanio Nazia Germanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Federacia Respubliko Germanio Federacia Respubliko Germanio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
JugoslavioGermanioSovetunioPakistanoIsraeloNord-KoreioOkcidenta Germanio

East Germany–Yugoslavia relations • inter-Germaniaj rilatoj • rilatoj inter Orient-Germanio kaj Sovetio • East Germany–Pakistan relations • East Germany–Israel relations

Unuiĝintaj Nacioj • Ekonomia, Valuta kaj Sociala Unio • Varsovia KontraktoKonsilio de Reciproka Ekonomia Helpo

vdr

Orienta Germanio (germane Ostdeutschland), oficiale la Germana Demokratia Respubliko (GDR; Deutsche Demokratische Republik, prononco laŭ sistemo IFA [ˈdɔʏtʃə demoˈkʁaːtɪʃə ʁepuˈbliːk] aŭ pli simple [DOJĉe demoKRAtiŝe repuBLIK]], Pri tiu ĉi sono aŭskulti, DDR, [ˌdeːdeːˈʔɛʁ], Pri tiu ĉi sono aŭskulti), de 1949 ĝis 1990 estis ŝtato en centra Eŭropo. Ĝi ekzistis samtempe kun la Federacia Respubliko Germanio (FRG), kiu konatiĝis kiel Okcidenta Germanio. Ambaŭ germanaj ŝtatoj kreiĝis post la Dua Mondmilito, en kiu la Nazia Germanio estis malvenkinta. La alianco kontraŭ la nazioj, kiu konsistis el Britio, Usono kaj Francio en okcidento kaj Sovetunio en oriento, post la milito disfalis en la okcidentajn, demokratiajn aliancanojn kaj la komunisma Sovetunio.

Pro la reciproka ekskluzivado de tiuj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, estiĝis malamikeco, kaj oni dividis la malvenkintan Germanion en tri partojn, el kiuj la plej orienta parto, el kiuj praktike ĉiuj germanoj forpeliĝis, doniĝis al administrado de Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio, kiuj konsideris la akiraĵojn nova parto de sia ŝtata teritorio. La antaŭ 1945 centra kaj nun "orienta" parto de Germanio, kiu ekde 1945 estis la Soveta okupacia zono, orientiĝis laŭ la soveta sistemo. Kiam la Malvarma Milito inter Sovetunio kaj la okcidentaj potencoj finis kaj Sovetunio disfalis, la GDR-ŝtato dissolviĝis kaj ĝia teritorio iĝis parto de la Federacia Respubliko Germanio. Tiu estas la ĝishodiaŭa germana ŝtato.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

Enlandanoj

[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito vivis en la Soveta okupacia zono ĉirkaŭ 19 milionoj da homoj.

La nombro da loĝantaro kontinue malkreskis. Tio estis kaŭzita per du kialoj, precipe:

  • La multega daŭra fuĝo el la GDR ekde ĝia fondiĝo ĝis la konstruo de la Berlina muro en la aŭgusto de 1961 kaj la pluirado de multaj forpelitoj ree al Okcidenta Germanio pro politika nekontenteco kaj pro la pli bona viva kaj labora situacio ekspektita en la Okcidenta Germanio. Post 1961 fuĝoj pli malbone sukcesis. Ekde la mezo de la 1970aj jaroj - malgraŭ oficialaj ĉikanoj - elvojaĝo kontinua estis iom post iom establiĝinta. Krome individuaj personoj estis elsenditaj el la GDR, i.a. per la elaĉeto de arestitoj kaj la kun tiu konektita malricevo de la GDR-civitaneco.
  • Per la enkonduko de la pilolo por preventi la gravedecon kaj ĝia legitimigo la nombro da naskiĝoj malkreskis. Kiel ankaŭ en aliaj evoluciitaj landoj ĝenerale la familioj iĝis pli malgrandaj kun unu ĝis du infanoj.

La himno de GDR nomiĝis Auferstanden aus Ruinen (germane: Leviĝintaj el ruinoj), en kiu la verkisto Johannes R. Becher i.a. parolas pri la germana unueco (“Germanio, unueca patrujo”) kaj pri la paca sorto de la oriento, kiu estis unu de la ideologiaj celoj de socialismo. Verŝajne pro la aludo al la unueco, kaj pro la fakto, ke en la dua parto de la 20-a jarcento la tiel-nomata Germana demando denove estis demandata, oni ne plu kantis la tekston de la himno ekde la 1970-aj jaroj.

La nacia festotago de Orienta Germanio okazis ĉiujare je la 7-a de oktobro, kio rememorigis pri la fondiĝo de GDR en Oktobro 1949. La tago estas konata kiel Tago de la Respubliko.

Sur la flago de Orienta Germanio ne lokiĝis rikoltilo kaj martelo, kiuj estis la kutimaj ideologiaj simboloj de komunismo respektive sovetaj simboloj, sed sur ĝi lokiĝis martelo kaj cirkelo. Ĉi-lasta aludis al la germana inteligenteco. La koloroj de la flago estas nigra, ruĝa kaj ora, kiuj estis la koloroj de la flago proponita en la Revolucio de 1848/1849. Tiuj koloroj origine devenis de la uniformoj de la germanaj naciistoj, kiuj batalis kontraŭ Napoleono kaj estas simbolo de la nacia liberalismo en Germanio.

Pompa ceremonio okaze de la "40-jariĝo de GDR", Orienta Berlino, la 7a de oktobro 1989
Berlinanoj ĉe la Berlina Muro – la 10an de novembro 1989
La Orient-Germana "Popola Milico" („Volkspolizei”) atendas la ordonon de komunista partio (Socialista Unueca Partio de Germanio / SED) malfermi la limon ĉe la Brandenburga Pordego inter GDR kaj Okcidenta Berlino/FRG, la 22-an de decembro 1989

La Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la antaŭa Soveta okupacia zono de Germanio. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. La 17-an de junio 1953 iĝis granda popolleviĝo (Volksaufstand) en la tuta respubliko pro la nekontenteco pri salajroj kaj vivkondiĉoj politikaj kaj nepolitikaj. Ĝi brutale estis supremita kaj sufokita. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio.

Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (vd. Simboloj). Ekde mezo de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco.

La 7an de oktobro 1989 en Orienta Berlino okazis la pompa ceremonio okaze de la "40-jariĝo de GDR" (vidu la apudan foton). La 10an de novembro 1989 la berlinanoj amase manifestaciis ĉe la Berlina Muro (vidu la apudan foton). La 22an de decembro 1989 la Orient-Germana "Popola Milico" („Volkspolizei”) laŭ ordono de komunista partio (Socialista Unueca Partio de Germanio / SED) malfermis la limon ĉe la Brandenburga Pordego inter GDR kaj Okcidenta Berlino/FRG (vidu la apudan foton).

Por granda parto de la loĝantaro tio estis pozitiva momento kiu finigis la apartigon de Orienta Germanio el la cetero de Germanio kaj de la okcidenta socio. Por aliaj estis finigo de epoko de ordo antaŭ kaosaj ŝanĝoj profite al kapitalismo.[1]

Esperanto en GDR

[redakti | redakti fonton]

La 12-an de januaro 1949 estis publikigita malpermeso de Esperanto-grupoj en la soveta zono de Germanio. [2] En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la “Kulturligo de GDR” (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).

Vidu: Wilhelm Pieck, Otto Grotewohl, Walter Ulbricht; Erich Honecker; Günter Mittag; Willi Stoph; Hans Modrow; Egon Krenz, Günter Schabowski

Reganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj.

Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando.

Ceteraj partioj:

  • Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU) - kristdemokrata
  • Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD) - liberala
  • Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD) - nacidemokrata
  • Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD) - kamparana

Amasorganizoj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj administraj institucioj

[redakti | redakti fonton]

La Nacia Popolarmeo (germane: Nationale Volksarmee, ruse: Национальная народная армия / Nacionalnaja narodnaja armija; mallongigo: NVA) estis la militistaro de Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ĝi ekzistis de 1956-1990.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Krom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj (ekde 1952 ĝis 1990), nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj:

Distriktoj
Distriktoj

Sur la teritorio de GDR estis refonditaj federaciaj landoj konforme al FRG (= regionaj ŝtatoj, provincoj), kiuj plejparte, sed ne tute, respegulas la administracian situacion post 1945 antaŭ la fondo de GDR. La novaj landoj nomiĝas: Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La parto de Berlino, kiu apartenis al GDR estis aldonata al la ekzistanta lando Berlin, kiu tamen ne estis parto de FRG.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Detlev Blanke, Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 50-53.
  2. Ulrich Lins. La danĝera lingvo. Moskvo, 1990, p. 557

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]