Egon Krenz
Egon Krenz | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of the Volkskammer | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de marto 1937 (83-jara) en Kołobrzeg, Provinco Pomerio, ![]() | ||||
Religio | Ateisto | ||||
Lingvoj | germana lingvo • rusa lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Dierhagen [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko [#] | ||||
Alma mater | higher party school • Institut für Lehrerbildung • Polytechnic Secondary School [#] | ||||
Partio | Socialista Unueca Partio de Germanio (1961–1989) Sendependa (1989-nuna) | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Erika Krenz [#] | ||||
Infanoj | Thorsten Krenz Carsten Krenz | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
![]() Ĝenerala sekretario de la Socialisma Unueca Partio de Germanio | |||||
Dum | 18-a de oktobro 1989 - 3-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Erich Honecker | ||||
Sekvanto | aboliciita | ||||
![]() Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro | |||||
Dum | 18-a de oktobro 1989 - 6-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Erich Honecker | ||||
Sekvanto | Manfred Gerlach | ||||
![]() Prezidanto de la Nacia Defendo-Konsilio | |||||
Dum | 18-a de oktobro 1989 - 6-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Erich Honecker | ||||
Sekvanto | aboliciita | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Egon KRENZ (naskiĝinta en la 19-a de marto 1937 en Kołobrzeg) estas retiriĝinta komunisma politikisto germana kaj de oktobro ĝis decembro 1989 eĉ Ŝtatkonsiliestro de Germana Demokratia Respubliko (GDR).
Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejfrekventado li iris al Instituto porinstruista, soldatis en la armeo de GDR (Nationale Volksarmee) kaj studis ĉe partialtlernejo en Moskvo sociajn sciencojn. Jam en 1953 Krenz membriĝis al Freie Deutsche Jugend (FDJ) kaj en 1955 al Socialisma Unuecpartio de Germanio (SED). De 1961-64 kaj denove de 1967-74 Krenz estis sekretario de la Centra konsilio de FDJ kaj de 1974-83 Unua sekretario de FDJ. Ekde 1971 li estis deputito de la parlamento Volkskammer, ekde 1973 ano de la Centra komitato kaj ekde 1983 de la Politburoo de SED.
Kiel vicŝtatkonsiliestro (ekde 1974) Krenz taksitis de multaj ebla posteulo de Erich Honecker. Kiam antaŭ la Turniĝo la nombro de la okcidenten rifuĝintoj abundegis kaj la manifestacioj en la malfrua somero kaj en la aŭtuno de 1989 pli kaj pli multis, la GDR-ĉefpolitikistoj demisiigis Honecker. Krenz tamen devis, paŝon post paŝo, mem retirigi de ĉiuj oficoj; en januaro 1990 la posteula partio de SED, Partei des Demokratischen Sozialismus, eksmembrigis lin.
Procesoj[redakti | redakti fonton]
Egon Krenz | |
---|---|
![]() Egon Krenz en 2007
| |
Naskiĝo | 19-a de marto 1937 |
Kaŭzo | Mortigo |
Stato | Liberigita ekde 2006, kondamno plenumis plene. |
En 1995 Krenz kaj aliaj gvidintaj politburouloj akuzitis pro la mortpafordonoj por uloj provantaj fuĝi trans la interngermana landlimo. Post proceduro de 18 monatoj kondamno al 6 jaroj kaj 6 monatoj sekvis. La du aliaj kunakuzitoj, la iama eostberlina SED-distriktestro Günter Schabowski kaj la SED-ekonomifakulo Günther Kleiber ricevis punon de po 3 jaroj. La kondamno konfirmitis post kasacia plendo: ĝin akceptis Kleiber kaj Schabowski, dume Krenz ne. En decembro Krenz post 4 jaroj liberigitis kaj la resto de la puno interhaltigitis je probacio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Biografia leksikono de GDR-uloj