Willi Stoph

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Willi Stoph (1976)

Willi STOPH (naskiĝinta en la 9-a de julio 1914 en Berlino, mortinta en la 13-a de aprilo 1999 samloke) estis germana politikisto ene de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED) kaj ministroprezidanto (1964-1973 kaj 1976-1989) kaj Ŝtatkonsiliestro de GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post masonista trejnado li telestudis konstruteknikon. En 1931 Stoph membriĝis al KPD kaj aktivis post la potencakiro de la nazio kaŝe en la maldekstra rezistadmovado. De 1935-37 li soldatis kaj laboris kelkan tempon en berlina arkitekturburoo. En 1940 li devis ekmilitiri dum la Dua mondmilito; mallonge antaŭ la militfino (aprilo 1945) li iĝis militkaptito de la Ruĝa Armeo. En 1946 li membriĝis al SED, de 1948-50 li estris la sekcion Ekonomia politiko ĉe la SED-partiestraro. En 1950 li eĉ iĝis ano de la Centra komitato de SED kaj deputito de la parlamento Volkskammer. En 1953, post la brutala finigo de la Laborista insurekcio de 1953 li aniĝis al la orientgermana Politburoo.

De 1952-56 Stoph estis ministro pri internaj aferoj kaj gvidis la duonarmean policon Kasernierte Volkspolizei (KVP). Ĝi sub lia estrado modernigitis kaj pligrandigitis. Li krome responsis pri la kaŝpolico Stasi. De 1956-60 li estis la unua ministro pri defendo de GDR. En tiu ĉi funkcio Stoph ŝanĝigis la KVP en veran armeon (Nationale Volksarmee - NVA). Li krome estis unu el la vickomandantoj de la armeoj de la Varsovia pakto. En 1959 Stoph ekhavis la rangon de armea generalo.

De 1958 ĝis 1961 li estis adjunkta kaj de 1961-64 Unua vicministroprezidanto de GDR. Post la morto de Otto Grotewohl en 1964 li iĝis ministroprezidanto. Tiam li akceptis en la hotelo Erfurter Hof en Erfurto la okcidentgermanan kancelieron Willy Brandt.

Post la morto de Walter Ulbricht (1973) Stoph iĝis Ŝtatkonsiliestro sed poste reiĝis ministroprezidanto, post kiam Erich Honecker iĝis ĝenerala sekretario de SED post ĝisfunda aliaranĝo de la ŝtataj kaj partiaj gvidantaro ĝis 1976.

Memkritiko[redakti | redakti fonton]

Jam en 1986 Stoph proponis sekrete al Miĥail Gorbaĉov la demisiigon de Honecker: sed la sovetia politikisto ne respondis al li. En la aŭtuno de 1989 Stoph estis unu el la GDR-politikistoj kiuj konvinkis Honecker retiriĝi. En la 7.11.1989 Stoph mem demisiis kaj sekvis lin kiel ministropredzidanto Hans Modrow. Publike Stoph agnoskis partan respondecon de la Ministra konsilio pri la malsukceso de SED-politiko. En la 8.11.1989 la tuta politburoo (inkluzive de Stoph) retiriĝis kaj je la komenco de decembro 1989 Stoph eksmembrigis el SED.

En majo 1991 Stoph arestitis kaj en la 11.11.1992, kun aliaj gravaj politikistoj de eksa GDR (i.a. Honecker mem) li akuzitis antaŭ la Berlina Landa tribunalo i.a. pri mortpafordonoj kontraŭ homoj provintaj fuĝi en la liberan parton de Germanlando. En la 13.11.1992 la proceduro pro malsanecaj kialoj interrompitis kaj en julio 1993 daŭre ĉesigitis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Schikorsky, Isa: "Stoph, Willi", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]