Miĥail Gorbaĉov
Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov Михаил Сергеевич Горбачёв | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Михаил Сергеевич Горбачёв | ||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1931 (90-jara) en ![]() | ||||
Religio | Ateisto (kiel proklamita) aŭ Rusa ortodoksa (baptita) | ||||
Etno | Rusoj [#] | ||||
Lingvoj | rusa lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio [#] | ||||
Alma mater | Moscow State University, Faculty of Law • Stavropol State Agrarian University [#] | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio (1950–1991) Social-Demokrata Partio de Rusio (2001–2004) Unio de Socialaj Demokratoj (2007-nuntempo) | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Raisa Gorbaĉova (mortis en 1999) | ||||
Infanoj | Irina Miĥajlovna Virganskaja | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo • mediprotektulo [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
1-a kaj sola prezidento de Sovetunio | |||||
Dum | 15-a de marto 1990 - 25-a de decembro 1991 | ||||
Antaŭulo | La pozicio kreita de Lia prezidanto de la Superaj Sovetoj | ||||
Sekvanto | La pozicio nuligita de Boris Jelcin kiel Prezidento de Rusia Federacio - la internacia sekvanto de Sovetunio | ||||
7-a Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio | |||||
Dum | 11-a de marto 1985 - 24-a de aŭgusto 1991 | ||||
Antaŭulo | Konstantin Ĉernenko | ||||
Sekvanto | Vladimir Ivaŝko (Aktiva) | ||||
12-a Prezidanto de Prezidio de La plej supera Soveto de Sovetunio | |||||
Dum | 1-a de oktobro 1988 - 25-a de majo 1990 | ||||
Antaŭulo | Andrej Gromyko | ||||
Membro de Politburoo | |||||
Dum | 1980 - 1991 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ruse Михаил Сергеевич Горбачёв, [mʲɪxɐˈil sʲɪrˈɡʲejəvʲɪtɕ ɡərbɐˈtɕof], foje erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj; naskiĝis la 2-an de marto 1931) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto. Li okupis diversajn partiajn postenojn dum 1966–1978 en la KPSU en la Stavropola regiono de Rusio. En la jaro 1978 Gorbaĉov fariĝis unu el la gvidantoj de la KPSU; komence ties sekretario kaj de marto 1985 ĝis aŭgusto de 1991 ties ĝenerala sekretario. En 1989 li estis elektita prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de USSR kaj en 1990 la unua kaj sola Prezidento de USSR, ĝis 1991, kiam puĉantoj rabis lin kaj lian familion dum feriado en Krimeo. La kontraŭpuĉa enpotencigo de Jelcin signifis la finon de la Unio.
Gorbaĉov estas la iniciatinto de la perestrojko (laŭvorte – transformado de la socio) kaj glasnost ("voĉebleco"), kies logika postsekvo estis la disfalo de la komunisma sistemo kaj de USSR. Do estas ĉefe danke al li, ke rusianoj hodiaŭ rajtas havi pasportojn kaj vojaĝi al eksterlando.
Ankaŭ dank al li, la Malvarma milito finiĝis komence de la 90-aj jaroj.
La 16-an de februaro 2011, li forte kritikas la Kremlon, ĉar tiu malpermesis al li krei novan socialdemokratian partion en Rusio. Rimarkoj pri kiuj li ankaŭ raportas en la filmo dediĉita al li: Mihaail Gorbaĉpv, Simplaj Konfidoj[1].
Laŭdoj kaj kritiko[redakti | redakti fonton]
Oni forte kritikis, ke sub lia regado la Ruĝa Armeo dum januaro 1991 mortigis civilulojn, kiuj manifestaciis por la sendependeco de Litovio. Lia rolo kaj liaj povoj en tiu afero ne estas klaraj.
Vaste konsiderata unu el la plej signifaj figuroj de la dua duono de la 20-a jarcento, Gorbaĉov restas temo de kontroverso. Ricevinto de vasta gamo de premioj - inkluzive de la Nobel-premio pri paco (1990) - li estis vaste laŭdata pro sia ĉefa rolo en la fino de la Malvarma Milito, limigo de la misuzo de la homaj rajtoj en Sovetunio. Li ankaŭ toleris ke falis la marksismo-leninismaj registaroj en orienta kaj centra Eŭropo kaj ke Germanio reunuiĝis[2]. Male, en Rusio oni ofte kritikas lin pro tio, ke li ne haltigas la sovetian kolapson, evento, kiu kaŭzis malpliiĝon de la tutmonda influo de Rusio kaj ekigis ekonomian krizon.
Fondumo Gorbaĉov[redakti | redakti fonton]
Post la divido de Sovetunio, li kiel eks-prezidento kreis la Fondumon Gorbaĉov por esplori pri la socia, ekonomika kaj politika esploroj rilate al peristrojka, kies prezidanto estas li mem. La temoj de liaj paroladoj kaj prelegoj inkluzivas problemojn de tutmondiĝo kaj internacia sekureco, kontraŭbatalado de malriĉeco kaj postrestanteco, naturmediaj defioj inkluzive de la konservado de la akvoresursoj de la planedo, ekonomia kunlaboro, la estonteco de demokrata Rusio, perspektivoj de eŭropa unueco, kaj aliaj[3].
La ĉefaj celoj de la Fondumo estas:
- internacia kompreniĝo,
- antaŭenigi pacon en la mondo (inkluzive pacaoesploradon),
- la batalo kontraŭ malriĉeco,
- junularaj interŝanĝoj, edukado kaj trejnado,
- humanitara helpo (precipe en la medicina kampo, ekz. pri leŭkemio)
- proksimigi Rusion al Eŭropo
- mediprotektado
Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]
Li inter alie ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno kaj en 1988, Barato donis al Gorbaĉov la Premion Indira Gandhi por Paco, Malarmado kaj Disvolviĝo[4].
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- (eo) Oktobro kaj rekonstruo: la revolucio daŭras estas raporto de Miĥail Gorbaĉev kiel Ĝenerala Sekretario de CK KPSU en la komuna solena kunsido de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj de Supera Soveto de RSFSR, dediĉita al la 70-a datreveno de la oktobra Socialisma Revolucio en la 2-a de novembro 1987 kaj eldonita en Esperanto de eldonejo APN.
- (eo) Hans Modrow ,Survoje por progreso. Renkontiĝoj de diplomato, Sovetio, Gorbaĉovo, Ruslando kaj Latinameriko. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2016, 124 p., ISBN 978-2-36960-057-2
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- (en) (ru) Oficiala retejo
- (en) (ru) Oficiala retejo de la Fondumo Gorbaĉov
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (fr) Gorbatchev critique une classe dirigeante russe "riche et dépravée", [arĥivo], Russie.net, la 16-an de februaro 2011, alirite la 14-an de oktobro 2020.
- ↑ (en) "Reunification Politicians Accept Prize". Deutsche Welle, arĥivita de la originalo, la 5-an de novembro 2018.
- ↑ (en) (ru) Pri ni, Fondumo Gorbaĉov
- ↑ (en) Doder, Dusko; Branson, Louise (1990). Gorbachev: Heretic in the Kremlin. p. 366, London: Futura. ISBN 978-0708849408.