Komunista Partio de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KPSU)
Saltu al: navigado, serĉo
Plakato de KPSU
Kovrilpaĝo de Direktivoj de la 24-a Kongreso de KPSU; Moskvo, 1971

La Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) (ruse Коммунистическая партия Советского Союза, mallonge: КПСС) estas Komunisma Partio de Sovetunio. Ekde 1922 ĝis 1990 ĝi estis la sola gvidanta partio de Sovetunio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La partio estis fondita en 1912 kiel Rusia Socialdemokratia Laboristpartio (Bolŝevikoj) en Prago. Dum la kongreso de Rusia Socialdemokratia Laboristpartio (RSDRP) en 1903, Vladimir Lenin kaj liaj sekvantoj eliris el la partio kaj fondis sian frakcion, kiun ili nomis la plimultaj (bolŝevikoj), kiun oponis la malplimultaj (menŝevikoj). Dum plimultaj partianoj opiniis ke socialisma revolucio okazos en evoluinta kapitalisma lando kiel sekvo de la kapitalisma krizo, Lenin kaj liaj sekvantoj asertis, ke la revolucio povos okazi eĉ en la Rusia imperio, malgraŭ ĝia malforta industrio kaj ĉefe kamparana loĝantaro.

La unua mondmilito signife malbonigis ekonomion de la Rusia imperio. En februaro 1917, en Petrogrado okazis protestoj, kiuj transformiĝis al la Februara revolucio, sekve de kiu la Caro abdikis, la Provizora Registaro kaj la Sovetoj kaptis politikan potencon. En aprilo 1917, la Germana registaro permesis al Lenin fervojan vojaĝon de Svislando al Rusio, esperante tiel malstabiligi Rusion.[1] Post la reveno, Lenin publikigis artikolon Aprilaj tezoj, en kiu prezentis sian strategiojn por la revolucio en Rusio. La provizora registaro rapide malstabiliĝis post la Kornilov-puĉo en julio 1917. La bolŝevikoj sukcesis kapti la potencon kaj post la dissolvo de konstitucia asembleo en 1918, la bolŝevikoj iĝis la gvidanta partio de Rusio.

Post la morto de Lenin en 1924, multaj partiaj funkciuloj kiel Lev Trockij kaj Josif Stalin konkuris por kapti politikan potencon. Josif Stalin venkis en tiu konkuro. Dum la 1930-jaroj, li koncentris en siaj manoj la ĉefan povon, foriginte kaj timiginte siajn kontraŭulojn kaj la socion ĝenerale dum la Granda Purigo. La "malnovaj bolŝevikoj" kiel Lev Kamenev kaj Grigorij Zinovjev estis ekzekutitaj en tiu periodo. Lia ĉefa kontraŭulo, Lev Trockij estis murdita de NKVD-agento Ramón Mercader en 1940.[2]

Dum la regado de Stalin, plejparto de politika potenco koncentriĝis en la manoj de la ĝenerala sekretario de la partio, elektata de la membroj de Politburoo. En 1952 tiu posteno estis alinomita al la "unua sekretario", kaj "Politburoo" al "Prezidejo". Tamen en 1966 Leonid Breĵnev restarigis la antaŭajn nomojn. Origine la ĉefan rolon en KPSU devis havi la partia kongreso, tamen post la morto de Vladimir Lenin la gvidan forton ekhavis la ĝenerala sekretario.

Post la morto de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉov iĝis ĝenerala sekretario. Li kritikis kulton de personeco de Stalin, komencis politikan mildiĝon en Sovetunio. La senstalinigo influis reformajn politikistojn kiel Imre Nagy kaj Vaclav Havel, kiuj provis politikan mildigon en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. Tamen Sovetunio kaj aliaj landoj de la Varsovia pakto sendis siajn trupojn kaj haltigis la politikajn ŝanĝojn. Post la eksigo de Hruŝĉov, dum la regado de Leonid Breĵnev en la partio dominis konservativaj fortoj. Subpremo de la Hungara revolucio kaj de Praga Printempo malbonigis imagon pri la partio kajSovetunio ĝenerale. La Ĉina-Sovetia disiĝo kaj Afgana milito kaŭzis diplomatikan izoladon de Sovetunio.

La politikan stagnadon dum la 1970-jaroj kaj 1980-aj jaroj akompanis maljuniĝo de partia estraro. En 1985, Miĥail Gorbaĉov estis elektita ĝenerala sekretario. Li komencis sociajn kaj ekonomiajn reformojn, tamen la opozicio en la partio kaj sendenpendigaj movadoj en la sovetiaj respublikoj kaŭzis malfortiĝon de KPSU.

En marto 1990 KPSU perdis pozicion de la sola gvidanta partio laŭ decido de la Supera Soveto. En novembro 1991 Prezidanto de RSFSR, Boris Jelcin malpermesis la partion en Rusio. En la nuntempa Rusio ĝian tradicion parte daŭrigas Komunista Partio de Rusia Federacio (KPRF), unu el la plej influaj politikaj partioj de Rusio.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Partia kongreso elektis la Centran Komitaton (ЦК/CK), kiu, siavice, elektadis membrojn de la Politburoo. La Centra Komitato estis la ĉefa gvidorgano de la partio. La partia kongreso unue okazis ĉiujare, poste, speciale dum regado de Stalin, estis kunvokata multe pli malofte. Tia strukturo kongruis kun la proklamata de KPSU principo de "demokratia centralismo".

En la malsupra tavolo partia organizo konsistis el partiaj ĉeloj, kunligitaj de partiaj komitatoj (mallonge: partkomo). Partkomon estris elektita de ĝiaj anoj sekretario. Partkomoj funkciis en ĉiu institucio, kolĥozo, sovĥozo, fabriko, ktp. Estis ankaŭ distriktaj, urbaj, provincaj, respublikaj partiaj komitatoj. Grandajn partiajn ĉelojn estris profesiaj partiaj laborantoj, kiuj ricevis salajron por tiu laboro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fischer, Louis (1964). The Life of Lenin. Londono: Weidenfeld and Nicolson.
  2. La nova Trockij: Ne plu estas diablo, New York Times, la 16-an de januaro 1989 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ideologioj

Organoj

Politikoj

Terminoj