Jurij Andropov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Andropov
Persona informo
Юрий Владимирович Андропов
Naskiĝo 2-an de junio 1914 (1914-06-02)
en Soluno-Dmitriyevskoye, Stavropola gubernio,  Rusia Imperio
Morto 9-an de februaro 1984 (1984-02-09) (69-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusaangla vd
Loĝloko Kutuzovsky Prospekt vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Rybinsk River School VI Kalashnikov • Higher Party School at the Central Committee of the CPSU • Petrozavodsk State University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Jurij Andropov
Familio
Edz(in)o Tatyana Andropova • Nina Ivanovna Yengalycheva vd
Infanoj Igor Yurievich Andropov vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jurij Vladimiroviĉ ANDROPOV (naskiĝis la 2-an de junio[jul.]/ 15-an de junio 1914[greg.] en Nagutskoje, Rusio, mortis la 9-an de februaro 1984 en Moskvo) estis estro de la KGB (1967–1982), poste ĉefsekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (de novembro 1982 ĝismorte).

Libreto de Jurij Andropov

Andropov estis filo de fervoja laboristo, kiu laboris kiel telegrafisto, kineja teknikisto kaj volga matroso. Poste li studis en teknika lernejo, pli poste en la Universitato de Petrozavodsk. Li estis organizanto de Komsomol en la distrikto de Jaroslavl, en 1939 aliĝis al la komunista partio. Liaj gvidantoj rekonis lian kapablon kaj nomumis lin al gvidanto de la Komsomolo de la novfondita Finn–Karelia Aŭtonoma Respubliko (1940–1944).

Andropov eklaboris en Moskvo en 1951, en la sekretariejo de la kompartio. Li estis ambasadoro en Hungario (julio 1954 – marto 1957) kaj havis gravan rolon en organizado, instigo de la sovetia invado de la lando. Poste Andropov resetlis en Moskvo, kie rapide altiĝis en la komunista hierarĥio kaj en 1967 iĝis gvidanto de KGB kaj efektivigis subpreman politikon. Li abdikis pri la gvidanta pozicio de KGB en 1982.

Oni elektis lin en la Politikan Komitaton kaj en 1982 iĝis posteulo de Breĵnev en la pozicio de ĉefsekretario. Li firmigis sian potencon, kiam oni elektis lin la 16-an de junio de 1983 al prezidanto de la Supera Soveto. La malsaniĝo de Andropov malboniĝis je aŭgusto de 1983 tiel, ke li poste ne aperis publike. Lin sekvis pli frua konkuranto Konstantin Ĉernenko.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Deklaro de Ĝenerala Sekretario de CK de KPSU, Prezidanto de Prezidio de Supera Soveto de USSR - Eldonejo:APN - 1983 - Moskvo
  • Ju. V. Andropov (Ĝenerala Sekretario de CK de KPSU): La doktrino de Karl Marks kaj kelkaj aspektoj de la socialisma konstruado en USSR. Tradukis: Ludmila Novikova. Redaktis: Ŝandor Hidege (Hungario); Dmitrij Perevalov. Eldonejo de Presagentejo Novosti, 1983; (29 paĝoj, 10,5 x 16,5 cm).