Salvador Allende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salvador ALLENDE GOSSENS
Salvador ALLENDE GOSSENS
Salvador Allende Poŝtmarko
Naskiĝo 26-an de junio 1908
en Valparaíso, Ĉilio
Morto 11-an de septembro 1973
en La Moneda, Valparaiso, Ĉilio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Salvador ALLENDE, plennome: Salvador Allende Gossens (naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Valparaíso, mortis la 11-an de septembro 1973 en Santiago), estis la unua socialista prezidanto de Ĉilio.

Allende, naskita en familio de la supera meza klaso, doktoriĝis en medicino en 1932 ĉe la Universitato de Ĉilio, kie li aktivis estante marksisto. En 1933 li partoprenis la fondon de Socialista Partio de Ĉilio. Post elekto en la ĉambron de la delegitoj en 1937, li kunlaboris (1939–42) estante ministro pri sano en la liberala-maldekstra koalicio de prezidento Pedro Aguirre Cerda. 1945 Allende gajnis unuan fojon (el kvar) mandaton en la ĉambro de la senatanoj.

En 1952 Allende kampanjis unuafoje pri la prezidanteco. Duan fojon en 1958, kiam kun la subteno de socialistoj kaj komunistoj li atingis la duan rangon post la konservativa-liberala kandidato Jorge Alessandri. En 1964 lin decide distancigis kristandemokrato Eduardo Frei. En 1970 Allende sukcesis kiel kandidato de Unuiĝo de la Popolo, bloko el socialistoj, komunistoj, radikaluloj kaj kelkaj kristandemokratoj. En konkurenco kun du pliaj kandidatoj li gajnis 36,3 procentojn de la voĉoj. Manke de majoritato lian elekton devis konfirmi la kongreso, en kiu ekzistis forta dekstra opozicio. Tamen tiu konfirmo okazis la 20-an de oktobro 1970 post kiam Allende garantiis subteni 10 konstituciajn amendojn de la kristandemokratoj.

7 dìas ilustrado

Post la inaŭguro de la 3-a de novembro 1970, Allende komencis reformi la ĉilian socion laŭ socialismaj principoj, konservante la demokratian formon de la regado, respektante civilajn rajtojn kaj agante en la kadro de la leĝoj. Li senpropraĵigis la kuprokompaniojn de Ĉilio, kiuj estis en usona posedo, sen kompenso, kio furiozigis la usonan registaron kaj malfortigis la fidon de eksterlandaj investontoj. Lia registaro ankaŭ klopodis aĉeti plurajn gravajn private poseditajn firmaojn de la minada kaj prilabora branĉo kaj subtenis la transprenon de vastaj agrokulturaj kompleksoj flanke de kamparanaj kooperativoj. Celante redistribuon de enspezoj, li iniciatis grandajn salajraltigojn kaj glaciigis prezojn de ĉiutage bezonataj varoj. Allende ankaŭ larĝskale presigis monon por redukti la financan deficiton, kiun kaŭzis la aĉeto de firmaoj de la baza industrio. En 1973 Ĉilio suferis stagnantan produktadon, malkreskantajn eksporton kaj investadon en la privata sektoro, elĉerpitajn financajn rezervojn, strikojn kaj kreskantan inflacion. Usono kaj okcidenta Eŭropo rifuzis kreditojn. Aliflanke Allende realigis socialajn plibonigojn por la malriĉuloj. Ekzemple ĉiu infano ĝis la fino de la lernejo ricevis ĉiutage duonan litron da lakto senpage. Dume en la meza klaso kreskis malkontento.

Monumento antaŭ palaco Moneda

Allende plu ĝuis la subtenon de multaj laboristoj kaj kamparanoj; lia koalicio gajnis 44 procentojn de la voĉoj ĉe la elekto al la kongreso en marto 1973. Kun subteno flanke de CIA, armea puĉo sub la gvido de generalo Augusto Pinochet renversis lian registaron je la 11-a de septembro de la sama jaro. La prezidantan palacon alpafis kaj aviadiloj kaj tankoj, dum ene Allende kun malmultaj kunlaborantoj kaj gardistoj prepariĝis je defendo. Antaŭ la fona knalado de pafoj kaj eksplodoj li direktis kun trankvila voĉo lastan paroladon al la publiko. Li parolis pri sia amareco pro la perfido de la armea gvidantaro, pri tio, ke li ne kapitulacos kaj ke li estas konvinkita, ke iam junaj homoj denove libere iros tra larĝaj aleoj. Post la konkero de la prezidanta palaco Moneda oni forportis la kadavron de Allende kaj kaŝe enterigis ĝin en sekreta loko. Pri la kaŭzo de lia morto estis kontroverso. Laŭ raporto de atestanto memmortigo estas tre verŝajna. En 1990 la korpaj restaĵoj de prezidanto Allende estis solene enterigitaj en Santiago.

La 23-an de majo 2011 liaj restaĵoj estis elterigitaj por ke speciala medicinista komisiono difinu, ĉu li sinmortigis aŭ estis pafmortigita dum la puĉo de 1973.[1] Evidentiĝis, ke li memmortigis sin. La rezulton de la esploro anoncis lia filino, Isabel Allende, socialista senatorino de Ĉilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]