Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tribuno apud statuo de sankta Venceslao

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (ĉeĥe Sametová revoluce, slovake Nežná revolúcia - "velura revolucio") markas periodon de ŝanĝoj en Ĉeĥoslovakio inter la 17-a de novembro kaj la 29-a de decembro 1989, kiuj gvidis al falo de la komunisma reĝimo. Al rapidigo de la ŝanĝoj kontribuis disfalo de la eksa soveta bloko kaj kreskanta malkontenteco de loĝantoj.