Invado de la Porkogolfeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Kubo kie videblas la Porkogolfeto sudokcidente kaj ĉefurbo Havano nordokcidente.

Invado de la Porkogolfeto aŭ en hispana Invado de Bahía de Cochinos, konata ankaŭ kiel Invado de Playa Girón, estis milita operaco en kiu kontraukastristaj trupoj, trejnataj kaj estrataj de la CIA, klopodis invadi Kubon aprile de 1961. La riska ago finis per malsukceso post malpli da 72 horoj kaj majoritato de la atakintoj estis kaptitaj de la Kuba Armeo kaj de la Nacia Milico.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Januare de 1959 la kastrisma revolucio triumfis en Kubo kaj la unuan fojon Usono vidis, ke tiu tiom proksima lando ekapartiĝis de sia kontrolo. Kiam la nova reĝimo komencis eksproprietigi kamparposedaĵojn de usonaj entreprenoj, Usono deklaris ekonomian bojkoton per ne aĉeto de sukero kaj ne vendo de nafto, kion Kubo ege bezonis. Tiele Kubo decidis alproksimiĝi al Sovetunio kiu favore respondis. Tiam la usona prezidento Dwight Eisenhower apogis decidege la klopodojn de la kubanaj elmigrintoj kontraŭkastrismaj. Dum la tuta jaro 1960 la CIA preparis en diversaj lokoj diversajn rotojn de militistoj kiuj partoprenos en la invado, kiu intencis translokigi al Kubo provizoran registaron de kontraŭkastristaj politikistoj. Kiam enposteniĝis la nova usona prezidento John F. Kennedy, tiu klare plusekvis la politikon de la antaŭa prezidento per klopodoj elpovigi la kastrisman reĝimon.

La operaco[redakti | redakti fonton]

La 15-a de aprilo komencis la operaco per bombardado de kubaj flughavenoj, sed oni planis tri tiaj atakoj, sed oni faris finfine nur unu. Tio utilis al la kuba registaro por prepari la reagon, aresti la eventualajn opoziicantoj kiuj povus apogi la invadon kaj esti preta. La 17-a de aprilo okazis la invado de 1,200 atakantoj, kiuj sukcesis dekomence konkeri malgrandan terenon, dum unue la Nacia Milico malhelpis tiun invadeton, dum la kuba aerameo bombardis la ŝipojn kiuj klopodis transporti militan materialon por la invadintoj, kiuj malsukcese ne ricevis ĝin.

La 18-a de aprilo okazis la kontraŭatako de la kuba armeo, nun per artilerio, kio devigis la invadintojn reeniri al la plaĝo, kie komencis la invadon. La 19-a de aprilo multaj invadintoj estis kaptitaj, aliaj klopodis fuĝi kaj ĉio finis per malsukceso de la atakintoj, dum la kuba registaro sukcesis finigi ĉion eĉ antaŭ kiam la usona registaro havu tempon por agnoski la eventualan provizoran kuban registaron instalontan en la invadita zono por permisi postan invadon fare de regulaj usonaj trupoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]