Saltu al enhavo

Henry Kissinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Kissinger
Nobel-premiito
Persona informo
Henry Kissinger
Naskonomo Heinz Alfred Kissinger
Naskiĝo 27-an de majo 1923 (1923-05-27)
en Fürth
Morto la 29-an de novembro 2023
en Kent
Tombo Arlingtona nacia tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judaismo vd
Lingvoj angla germana vd
Ŝtataneco Usono (1943)
Germana Regno (nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard - politika scienco (19521954)
Universitato Harvard - politika scienco (19501952)
Universitato Harvard - politika scienco (19471950)
Urba Kolegio de Nov-Jorko - kontado (19411943)
George Washington Educational Campus (en) Traduki (19381940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Henry Kissinger
Memorigilo Henry Kissinger
Familio
Patro Louis Kissinger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Paula Stern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Walter Kissinger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nancy Kissinger (en) Traduki (19742023)
Ann Fleischer (en) Traduki (19491964) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
pedagogo
aŭtobiografo
ministro pri eksteraj aferoj
militkrimulo
entreprenisto
diplomato
verkisto
politikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo internaciaj rilatoj politika scienco politiko ekstera politiko geopolitiko diplomatio diplomatia historio publika servo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry KISSINGER [kisinĝer] (naskita Heinz Alfred KISSINGER [kisinger] la 27-an de majo 1923 en Fürth, Bavario, Vajmara Respubliko de la Germana Regno, mortis en aĝo de 100 jaroj la 29-an de novembro 2023[1] en Kent, kantono Litchfield, Konektikuto, estis germandevena usona diplomato, politika sciencisto, kaj Respublikana politikisto. Li ludis gravan rolon en usona ekstera politiko kiel Nacia Sekureca Konsilisto 1969–1975 kaj usona ministro pri eksterlandaj aferoj 1973-1977 sub prezidantoj Richard Nixon kaj Gerald Ford, sukcedante la ŝajne malfortan antaŭan ministron William P. Rogers. Post la eksiĝo de Kissinger, ambaŭ postaj usonaj prezidantoj kaj aliaj mondgvidantoj petis lian konsilon. Li estas forta eksponento de realpolitik-pensado en internacia politiko. En plenumaj politikaj roloj inter 1969 kaj 1977, li helpis formi la Détente-n direkte al Sovetunio, malfermis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj negocis la Parizan Pacinterkonsenton, kiu finis usonan implikiĝon en la Vjetnama milito.

Kissinger ricevis la Nobel-premion pri paco en 1973, la Prezidenta Medalo de Libereco en 1977 kaj en 1987 la Karla Premio.

Pro de li gvidita usona interveno en la militista puĉo en Ĉilio kaj bombardo en Kamboĝo, li estis akuzita je "militkrimoj, krimoj kontraŭ la homeco kaj... agoj kontraŭe al komuna juro, kutimjuro kaj internacia juro ".

Kiel judo, Kissinger fuĝis al Usono en 1938 pro naziismo. En 1954 li iĝis doktoro de la universitato Harvard. En Harvard li laboris de 1954 ĝis 1971. Lia fako estis eksterlandaj aferoj de Usono.

Li doktoriĝis pri eŭropa grandpotenca politiko en la 19-a jarcento, kaj la ekzercado de potenco kaj la potenc-ekvilibro iĝis lia speciala kampo. Post la dissolvo de Sovetunio, li avertis ke Rusio restos naciisma minaco.

Post sia ofic-tempo li verkis librojn pri la temo de internaciaj rilatoj kaj regis konsilistkompanion Kissinger Associates.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Holger Klitzing: The Nemesis of Stability. Henry A. Kissinger’s Ambivalent Relationship with Germany. WVT, Trier 2007, ISBN 978-3-88476-942-3.
  • Robert D. Schulzinger: Henry Kissinger. Doctor of diplomacy. Columbia University Press, New York 1989, ISBN 0-231-06952-9.