27-a de majo
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| majo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | ||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 27-a de majo estas la 147-a tago de la jaro (la 148-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 218 tagoj restas.
Je la 27-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -669: Ringa suna eklipso videbla i.a. en Proksima Oriento
- 669: Teodoro de Tarso alvenis al Britaj Insuloj
- 1096: Masakroj ĉe Rejnlando: la plej granda el masakroj de Rejnlando okazis en Majenco, kie ne malpli ol 1 100 judoj estis mortigitaj de la Popola Krucmilito
- 1199: Reĝo Johano estis kronita en Abatejo Westminster
- 1234: Reĝo de Francio Ludoviko la 9-a nuptis Margaretan de Provenco
- 1293: Tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis pli ol 23 mil personojn en la japana urbo Kamakura
- 1471: Ĉeĥa parlamento malakceptis elekton de Matiaso la 1-a reĝo de Bohemio kaj agnoskis la sinsekvon de Vladislao la 2-a Jogajlido
- 1525: Tomaso Muncero, gvidanto de la germana kamparana ribelo, estis senkapigita
- 1595: Naŭjara milito: venko de ribelantaj irlandanoj super angloj en batalo de Clontibret (provinco Ulster)
- 1606: Tempo de perturboj: ribelantoj subestre de Bazilo la 4-a Ŝujskij okupis la Moskvan Kremlon kaj mortigis Falsan Demetrion la 1-an
- 1643: Pollando: apudmara setlejo Wejherowo fondiĝis
- 1660: Svedio kaj Danio-Norvegio subskribis Traktaton de Kopenhago
- 1679: Adapto de leĝo pri Habeas corpus en Reĝlando Anglio
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: ŝipa batalo de La Hougue komenciĝis
- 1694: En batalo de la rivero Ter, apud Ĝirono, franca pun-ekspedicio venkis hispanajn trupojn en la sukceda milito
- 1703: Unua imperiestro de Rusio Petro la Granda fondis ĉe elfluejo de Neva Petropaŭlan fortikaĵon — komenco de Sankt-Peterburgo
- 1753: Baroka Preĝejo Sankta Andreo kreiĝis en Kievo
- 1797: Franca revolucio de 1789: En Parizo estis gilotinita agitisto François-Noël Babeuf kaj aliaj
- 1812: En Bukareŝto estis subskribita pactraktato fininta rusan-turkan militon — Besarabio aliĝis al la Rusia imperio
- 1813: Usona armeo konkeris britan fortreson George
- 1819: Pollando: incendio de Gniezno, komencita en juda kvartalo
- 1824: Papo Leono la 12-a proklamis la jaron 1825 Jubilea
- 1832: Dum la egipta-turka milito egipta armeo konkeris Akkon, post duonjara sieĝo
- 1857: Germana astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Niso
- Itala liberiga milito
- 1859: Itala liberiga milito: Venko de volontuloj sub gvido de Giuseppe Garibaldi super aŭstraj trupoj en batalo de San Fermo (proksime al Komo)
- 1860: Daŭre pri la unuiĝo de Italio: Volontuloj komandataj de Giuseppe Garibaldi atakis Palermon
- 1870: Vasil Levski translokiĝis de Rumanio al Bulgario kun la tasko krei reton de lokaj revoluciaj komitatoj
- 1883: Aleksandro la 3-a kroniĝis kiel imperiestro de Rusio
- 1905: Rusa-japana milito: marbatalo de Tsushima komenciĝis — malvenka por la Rusia imperio
- 1915: Unua mondmilito: en angla havenurbo Sheerness de la insulo Sheppey eksplodis, uzata kiel minportilo, pasaĝera ŝipo HMS Princess Irene - 352 personoj pereis; kun Leĝo pri Deportado, parlamento de Otomana Imperio preparis leĝan bazon por elpeloj, kio rezultigis genocidon de armenoj
- 1917: Papo Benedikto la 15-a proklamis Kanonjuran kodon, unuan oficialan ampleksan kodigon de latina kanona juro; Okcidenta Fronto: 30 mil francaj soldatoj, post amasaj dizertoj, ekribelis retiriĝante de tranĉeoj malfronten
- 1918: Ĉiuj slovenaj politikaj partioj adoptis komunan deklaron emfazante, ke slovenoj ne retiriĝos de la postulo pri jugoslavia ŝtato
- 1920: Tatarstano estis establita kiel aŭtonoma respubliko de Sovetunio
- 1930: Manhatano: malfermo de la nuboskrapulo Konstruaĵo Chrysler en Novjorko - alteco de 219 m, 77 etaĝoj
- 1931: Svisa fizikisto Auguste Piccard kun sia asistanto atingis per stratosfera balono rekordan altecon de 15 785 m
- 1934: La 2-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Italio
- 1937: Usono: Ponto Golden Gate estas malfermita por piedirantoj
- 1939: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki ricevis de Sejmo rajtigon de dekret-eldono pri ŝtatdefendo
- 1940: Dua mondmilito: en vilaĝo Le Paradis (departemento Pas-de-Calais) soldatoj de Waffen-SS murdis 97 britajn militkaptitojn; belga reĝo Leopoldo la 3-a sendis delegitojn al Germanio
- 1941: Dua mondmilito: La brita armeo sinkigis germanan batalŝipon Bismarck - 2220 personoj pereis, 115 saviĝis; Nord-Afrika kampanjo: germana-itala trupoj denove okupis montpasejon Halfaja; Batalo de Kreto: post evakuo de Ĥanio novzelanda 2-a Divizio de Infanterio okupis defendlinion okcidente de Suda; prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt proklamis senliman nacian krizostaton
- 1942: SS pafekzekutis en koncentrejo Aŭŝvico 168 malliberulojn alveturigitajn de Krakovo; germana polico pafmortigis en distrikto Łęczyński 163 personojn, en du aliaj lokoj 19 personojn kaj germanaj soldatoj en Kulik pafmortigis 11 personojn; Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich: ĉeĥoslovakaj mutobskuruloj Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš sukcese atencis en Prago kontraŭ Reinhard Heydrich; Akso Berlino-Romo-Tokio komencis atakon al Cirenaiko kontraŭ brita 8-a Armeo; deklaro de amikeco inter Usono kaj Bolivio, Peruo, Ĉilio; japana 80-a eksterordinara sesio de parlamento komencita (ĝis la 29-a de majo)
- 1943: Volinia masakro: 126 poloj estis murditaj de ukrainaj naciistoj en vilaĝo Niemilia; Nacia Konsilio de la Rezistado, gvidata de Jean Moulin, fondiĝis en okupata Francio; bombaviadiloj De Havilland Mosquito atakis en Jena fabrikojn Carl Zeiss Jena; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1944: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 100 personojn; Pola Rezistomovado: grupiĝo "Osnowa" el 27-a Volinia Divizio de Infanterio trairis fronton sur la rivero Prypeć - mortfalis 120 soldatoj, 114 vundiĝis, malantaŭ la fronto soldatoj el grupo "Garda" estis senarmigitaj de NKVD kaj enkorpigitaj al 1-a Armeo de Pola Soldataro; nokte germana 9-a Aviada Korpuso atakis Weymouth; en Parizo okazis premiero de la teatraĵo Sen Eliro de Jean-Paul Sartre; Granda Nacia Asembleo de Turkio decidis ke monfarejo produktos monon kun latina alfabeto
- 1945: En Litovio unua komunista purigado estis organizita en Vilno; Sirio: en Damasko kaj Hamao komenciĝis strataj tumultoj inter la loĝantaro kaj francaj trupoj
- 1946: Komuna atako de la taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo kaj Pola Enlanda Armeo kune kun Libero kaj Sendependo en Hrubieszów kontraŭ komunistaj regopovoj
- 1947: En stacidomo en Leszno okazis pafado inter polaj kaj sovetiaj soldatoj, en kiu tri sovetiaj militistoj pereis
- 1950: Usona kantisto kaj aktoro Frank Sinatra debutis en NBC
- 1956: En Bikini Atolo en Marŝala Insularo usonanoj faris unuan eksplodon de t.n. trifaza atombombo
- 1960: Unua ĉefministro de Turkio Adnan Menderes demisiis pro puĉo
- 1961: En Pollando oni malkovris en distrikto Rypin trezoron, kaŝitan dum la sveda diluvo
- 1964: Ofensivo kontraŭ Respubliko Marquetalia (parto de departemento Tolimo) markis naskiĝon de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio
- 1974: Valéry Giscard d’Estaing iĝis prezidento de Francio kaj Jacques Chirac ĉefministro
- 1979: Malfermo de la egipta-israela landlimo
- 1980: Hua Guofeng kiel unua en la historio ĉefministro de Ĉinio alvenis por vizito al Japanio; en sudkorea urbo Gŭangĝu armeo sange subpremis daŭrantan de la 18-a de majo ribelon direktitan kontraŭ puĉo de la 12-a de decembro 1979 kaj registaroj de militista diktatoreco de generalo Chun Doo-hwan - laŭ oficialaj donitaĵoj 207 personoj pereis kaj 987 vundiĝis
- 1981: Dum la 34-a Internacia Festivalo de Cannes la filmo Homo el fero iĝis laŭreato de Ora Palmo
- 1989: Litovoj de Klaipėda regiono, el estinta Orienta Prusio, aliĝis al la litova komunumo "Eta Litovio"
- 1990: Unuaj liberaj balotoj al konsilioj de komunumoj kaj urboj post la dua mondmilito okazis en Pollando - gajnitaj de Civitanaj Komitatoj Solidareco kun pli ol 53% da voĉoj
- 1992: 18 personoj starantaj vice por pano pereis pro pripafo en sieĝita de serboj Sarajevo
- 1993: Italio: rezulte de aŭtomobil-eksplodo antaŭ Artmuzeo Uffizi en Florenco 5 personoj pereis
- 1994: Verkisto Aleksandr Solĵenicin revenis en Rusion
- 1995: Usona aktoro Christopher Reeve iĝis paralizita falinte de ĉevalo
- 1999: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis Slobodan Miloŝeviĉ pri krimoj kontraŭ la homaro
- 2002: Péter Medgyessy iĝis ĉefministro de Hungario
- 2005: Pakistano: en bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ moskeo en Islamabado 19 personoj pereis kaj pli ol 70 vundiĝis
- 2006: Preskaŭ 4 600 mortintoj, 44 000 vunditoj kaj 600 mil personoj restis sen loĝejoj post tertremo sur la suda bordo de indonezia insulo Javo
- 2007: Rumana filmo 4 monatoj, 3 semajnoj kaj 2 tagoj gajnis ĉefpremion Ora Palmo dum la 65-a Festivalo de Cannes
- 2009: Ne malpli ol 24 personoj pereis dum bomba atenco de sinmortiginto antaŭ policejo en pakistana urbo Lahore
- 2010: Rezulte de daŭrantaj de la 23-a de majo tumulto en la ĉefurbo de Jamajko Kingstono 73 personoj pereis; en Romo malfermiĝis Nacia Muzeo de la Arto de 21-a jarcento, konstruita laŭ planoj de Zaha Hadid
- 2014: Prezidento de Abĥazio Aleksandr Ankvab fuĝis al militista bazo en Gudauta post kiam manifestantoj kuratakis prezidentan palacon - opozicio anoncis transprenon de la regopovo kaj fondis Provizoran Nacian Konsilion
- 2016: Barack Obama vizitis Hiroŝiman pacan parkon, kie li renkontis hibakuŝo
- 2019: Unuafoje en Aŭstrio, registaro de la kanceliero Sebastian Kurz estis senpotencigita per malkonfida voĉdono, pro la registara krizo komencita meze de majo
- 2025: En Pollando komenciĝis CPAC, granda politika pintkunveno organizita de konservativuloj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1332: Ibn-Ĥaldun, araba-islama filozofo, historiisto, sociologo, diplomato kaj teologo (m. 1406)
- 1511: Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen), germana grafo (m. 1583)
- 1519: Girolamo Mei, itala humanisto (m. 1594)
- 1584: Michael Altenburg, germana teologo kaj komponisto (m. 1640)
- 1652: Elizabeto Ĉarloto de Palatinato, dukino de Orleans (m. 1722)
- 1689: Andreas Jakob von Dietrichstein, princĉefepiskopo de Salzburg (m. 1753)
- 1728: Moritz August von Thümmel, germana verkisto (m. 1817)
- 1756: Maksimiliano la 1-a Jozefo, duko de Bavario (m. 1825)
- 1772: Marie Anne Lenormand, franca divenistino (m. 1843)
- 1774: Francis Beaufort, irlanda hidrologo kaj oficiro de brita reĝa mararmeo (m. 1857)
- 1794: Cornelius Vanderbilt, usona entreprenisto (m. 1877)
- 1795: Friedrich August Belcke, germana trombonisto (m. 1874)
- 1797: Gottlieb Döbling, germana natursciencisto kaj instruisto (m. 1858)
- 1799: Fromental Halévy, franca komponisto (m. 1862)
- 1823: Alfred von Wolzogen, germana juristo kaj verkisto (m. 1883)
- 1836: Jay Gould, usona riĉegulo kaj gvidanto de usona fervoja asocio (m. 1892)
- 1837: Illarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov, rusa militisto kaj ŝtatulo, guberniestro de Kaŭkazio (m. 1916)
- 1862: Feliksa Kozłowska, pola monaĥino, fondintino de mariavitismo, mistikulino (m. 1921)
- 1867: Arnold Bennett, angla verkisto, kritikisto kaj eseisto (m. 1931)
- 1871: Georges Rouault, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
- 1874: Hjalmar Runeberg, finna verkisto, svedlingva finnlandano, ano de UK 1905 kaj de la unua Lingva Komitato, unua prezidanto de la EA de Finnlando, kursgvidanto, ankaŭ en la universitato de Helsinko, tradukisto (m. 1934)
- 1874: Richard von Schaukal, aŭstra verkisto, eseisto, tradukisto kaj kulturkritikisto (m. 1942)
- 1876: Jan Kucharzewski, pola advokato, historiisto, politikisto kaj ĉefministro (m. 1952)
- 1877: Sándor Domanovszky, hungara historiisto (m. 1955)
- 1878: Anna Benkő, rumania hungara porjunulara verkistino (m. 1971)
- 1878: Ferdynand Ossendowski, pola verkisto, vojaĝisto, poligloto, socia kaj scienca aganto (m. 1945)
- 1884: Max Brod, verkisto germanlingva, komponisto kaj tradukisto (m. 1968)
- 1890: Irén N. Sebestyén, hungara lingvistino, tradukistino, profesoro (m. 1978)
- 1890: Konstantin Vasiljeviĉ Ivanov, ĉuvaŝa verkisto kaj tradukisto (m. 1915)
- 1894: Dashiell Hammett, usona verkisto de krimliteraturo (m. 1961)
- 1894: Louis-Ferdinand Céline, franca verkisto (m. 1961)
- 1897: John Douglas Cockcroft, brita fizikisto Nobelpremiita (m. 1967)
- 1899: Johannes Türn, estona poŝtoficisto, ŝakmajstro kaj esperantisto, prezidanto de „Espero“ en Talino (m. 1993)
- 1900: Uladzimir Ĵilka, belorusa sovetia poeto (m. 1933)
- 1902: Émile Benveniste, franca lingvisto kaj orientalisto (m. 1976)
- 1907: Rachel Carson, usona marbiologino kaj ekologino (m. 1964)
- 1907: Milivoje Pavlović, serba esperantisto, poeto, tradukisto por "La Progreso" (m. 1995)
- 1911: Maria Kaniewska, pola aktorino, scenaristino kaj filmreĝisorino (m. 2005)
- 1921: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seks-perfortisto (m. 1960)
- 1921: Károly Jobbágy, hungara poeto, tradukisto, profesoro (m 1998)
- 1921: László Tabák, hungara-israela verkisto, holokaŭsto-travivinto (m. 2011)
- 1923: Henry Kissinger, usona diplomato Nobelpremiita (m. 2023)
- 1924: Wilhelm Friese, germana filologo kaj literaturhistoriisto (m. 2008)
- 1925: Nijolė Šivickas, litova skulptistino vivinta en Kolombio (m. 2018)
- 1926: Bud Shank, usona ĵazmuzikisto kaj flutisto (m. 2009)
- 1927: Piet Cleij, nederlanda interlingvaisto kaj leksikografo (m. 2015)
- 1929: Roman Ivaniĉuk, ukraina verkisto kaj parlamentano (m. 2016)
- 1931: Dénes Fülöp G., rumania hungara reformita pastro, redaktoro (m. 2005)
- 1934: Zdenko Křimský, ĉeĥa esperantisto, sekretario de ĈEA kaj komitatano de UEA, entreprenisto de la firmao Interhelpo kun siatempe urbocentra oficejo en Prago, iniciatinto de broŝuro Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto (m. 1999)
- 1934: Harlan Ellison, usona verkisto (m. 2018)
- 1942: Jenő Kucsera, rumania hungara fotisto
- 1943: Cilla Black, angla kantistino kaj moderatoro (m. 2015)
- 1945: Péter Marót, hungara skermisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto (m. 2020)
- 1946: Niels-Henning Ørsted Pedersen, dana ĵaz-kontrabasisto (m. 2005)
- 1947: Gábor Dezső, rumania hungara matematikisto (m. 2006)
- 1947: Georg Feuerstein, germana-kanada filozofo, historiisto pri religio, hindologo (m. 2012)
- 1948: Gábor Presser, hungara kantisto, pianisto, komponisto
- 1950: Dee Dee Bridgewater, usona ĵaza kantistino kaj aktorino
- 1951: Ana Belén, hispana kantistino kaj aktorino
- 1956: Giuseppe Tornatore, itala filmreĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1957: Siouxsie Sioux, angla kantistino de la rokgrupo Siouxsie and the Banshees
- 1958: Ildikó Antal-Tövissi, hungara ĵurnalistino (m. 2011)
- 1969: Jiří Dienstbier la pli juna, ĉeĥa politikisto, senatano
- 1969: István K. Kovács, rumania hungara reĝisoro, redaktoro
- 1970: László Dezső, rumania hungara fotisto, ĵurnalisto, entreprenisto
- 1975: Jamie Oliver, angla kuiristo
- 1979: Klára Magyari, rumania hungara biofizikisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 866: Ordoño la 1-a, reĝo de Asturio (n. 821)
- 1508: Ludoviko Sforza, duko de Milano, mecenato (n. 1452)
- 1525: Thomas Müntzer, germana anabaptisto (n. 1489)
- 1525: Heinrich Pfeiffer, germana predikisto, animzorganto, gvidanto de kamparanaj ribeloj (n. antaŭ 1500)
- 1564: Kalvino, svisa teologo kaj pastoro, religia reformisto, kreinto de kalvinismo (n. 1509)
- 1581: Kristofo Báthori, reganto de Transilvanio (n. 1530)
- 1606: Falsa Demetrio la 1-a, caro de Rusio (n. ĉ. 1581)
- 1610: François Ravaillac, franca instruisto, murdinto de Henriko la 4-a (n. 1578)
- 1676: Paul Gerhardt, germana teologo kaj poeto (n. 1607)
- 1690: Giovanni Legrenzi, itala komponisto (n. 1626)
- 1707: Madame de Montespan, oficiala amatino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1640)
- 1733: Johann Christoph Kiesewetter, germana pedagogo kaj lernejestro (n. 1666)
- 1739: Johann Gottfried Bernhard Bach, germana orgenisto (n. 1715)
- 1762: Alexander Gottlieb Baumgarten, germana filozofo kaj profesoro (n. 1714)
- 1766: Ivan Polzunov, rusia inventisto de la unua vapormaŝino (n. 1728)
- 1797: François-Noël Babeuf, franca politikisto (n. 1760)
- 1826: Adam Gottlieb Lange, germana teologo kaj pedagogo (n. 1762)
- 1830: Adam Christian Gaspari, germana geografo (n. 1752)
- 1840: Niccolò Paganini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1782)
- 1841: Ernst Wilhelm Arnoldi, germana asekurkompania pioniro (n. 1778)
- 1891: Paul Stegmüller, germana arkitekto (n. 1850)
- 1895: Sándor Nikolits, hungara komponisto, flutisto, dirigento (n. 1834)
- 1910: Robert Koch, germana Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo (n. 1843)
- 1912: Alfred Moschkau, germana historiisto kaj filatelisto (n. 1848)
- 1916: Joseph Gallieni, franca generalo (n. 1849)
- 1930: Andreo Fiŝer, rusia kuracisto, partopreninto de Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunlaboranto de "La Bela Mondo", "Universo", "Danubo", "Literaturo", "Juna Esperantisto", "La Ondo de Esperanto", tradukisto (n. 1855)
- 1939: Joseph Roth, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1894)
- 1940: Marie Larroche, franca esperantistino, vicprezidantino de IKUE organizinta unuajn kvin kongresojn, administrantino de "Espero Katolika", okupiĝanta pri blinduloj (n. 1854)
- 1942: Pierre Ramus, aŭstra teoriulo de anarkiismo, ĵurnalisto, publicisto, aktivulo de kontraŭmilitaj movadoj (n. 1882)
- 1943: Mieczysław Kotarbiński, pola pentristo kaj grafikisto (n. 1890)
- 1949: Szczepan Jeleński, pola inĝeniero, verkisto kaj populariganto de scienco (n. 1881)
- 1954: Arthur Koepchen, germana teknikisto kaj entreprenisto (n. 1878)
- 1964: Jawaharlal Nehru, unua ĉefministro de Barato (n. 1889)
- 1970: Kálmán Csákabonyi, hungara arkivisto kaj historiisto (n. 1907)
- 1978: Tibor Andrásofszky, hungara kuracisto, rektoro de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș (n. 1914)
- 1981: János Pilinszky, hungara poeto (n. 1921)
- 1983: Sándor Mészáros, rumania hungara poeto (n. 1915)
- 1987: John Howard Northrop, usona Nobelpremiita biokemiisto (n. 1891)
- 1988: Ernst Ruska, germana fizikisto Nobelpremiita (n. 1906)
- 1992: Hasegaŭa Maĉiko, japana manga-verkistino (n. 1920)
- 1993: Albert Györkös Mányi, hungara pentristo (n. 1922)
- 2000: Kazimierz Leski, pola mekanikisto, inventisto pri submarŝipoj (n. 1912)
- 2003: Luciano Berio, itala operkomponisto (n. 1925)
- 2007: Jörg Immendorff, germana pentristo kaj skulptisto (n. 1945)
- 2008: János Sipos, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1933)
- 2011: Gil Scott-Heron, usona soula kaj ĵaza poeto, muzikisto kaj verkisto (n. 1949)
- 2012: Zita Kabátová, ĉeĥa aktorino (n. 1913)
- 2013: György Bárdy, hungara aktoro (n. 1921)
- 2014: Péter Domokos, hungara literaturhistoriisto (n. 1936)
- 2018: Donald Peterson, usona piloto kaj astronaŭto (n. 1933)
- 2021: Poul Schlüter, ĉefministro de Danio (n. 1929)
- 2023: Ilja Kabakov, sovetia-usona artisto (n. 1933)
- 2024: Jan Kieniewicz, pola historiisto, diplomato (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Sankta Aŭgusteno de Canterbury, episkopo, apostolo de anglosaksoj
- Paŭlo la 6-a, papo
- Mariavitismo en Pollando - naskiĝdatreveno de Feliksa Kozłowska
- Bolivio: Tago de Patrino
- Niĝerio: Tago de Infano
- Peruo: Tago de la Indiĝena Lingvo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 27-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.