Juna Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Juna Esperantisto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Genève, kiuj unue intencis nur eldoni Ĝenevan lokan organon, sed post la 2-a numero JE jam fariĝis internacia ligilo de diverslandaj junaj Esperantistoj. Dum 1903 aperis de aprilo 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de januaro-septembro 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de novembro 1904 ĝis decembro 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4 ĝis 24. Finan fundamenton ricevis JE, kiam en januaro 1906 "Presa E-ista Societo" en Paris prenis sur sin la eldonadon; redaktisto iĝis Paŭlo Lengyel, kaj la eldonaĵo subtitoliĝis Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De januaro 1910 ĝis decembro 1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 paĝoj; de januaro 1912 ĝis julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16. P. TARNOW.