Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krimea Duoninsulo
Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo

Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo

Krimeo vidata el kosmo
Krimeo vidata el kosmo
Areo 27.000 kv. km.
Maksimuma alteco 1545 m. (la monto Romankoŝo)
Estas okupata de Respubliko Krimeo , Sebastopola municipo[1]
Apartenas al Ukrainio (jure), Ruslando (fakte)
La plej gravaj urboj Simferopolo, Sebastopolo, Eŭpatorio, Kerĉo, Teodozio, Jalto
Tiu ĉi artikolo temas pri la geografia nocio "Krimea duoninsulo". Por legi pri la politika formaĵo Respubliko Krimeo bonvolu legi la koncernan artikolon.

Krimeo (aŭ Krimea Duoninsulo) troviĝas sude de Rusio, norde de la Nigra maro, inter 33-37°E kaj 44-46°N. Norde ĝi limas la Ĥersonan provincon de Ukrainio, okcidente, sude kaj sudoriente - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan maron. Norde ĝi konektiĝas al la kontinento per mallarĝa Perekopa terkolo (ĉ. 8-20 kilometrojn larĝa). Oriente de Krimeo, inter la Nigra kaj Azova maroj troviĝas la Kerĉa duoninsulo (inter ĝi kaj la Tamana duoninsulo estas 3-13 kilometrojn larĝa Kerĉa markolo). Okcidente la mallarĝiĝanta parto de Krimeo formas la Tarĥankutan duoninsulon[2].

La areo de Krimeo estas ĉ. 27 mil kv. km. La distanco inter la plej norda punkto (Perekopa terkolo) ĝis la plej suda punkto (kabo Sariĉo) egalas al 207 km. La distanco inter la plej okcidenta punkto (kabo Karamruno) ĝis la plej orienta punkto (kabo Fonaro) egalas al 324 km. La longeco de la bordoj - ĉ. mil kilometroj. La plej grandaj golfoj de la Nigra Maro ĉe Krimeo estas la Karkinita golfo, la Kalamita kaj la Teodozia golfoj; la plej grandaj golfoj de la Azova maro estas Sivaŝo, la Kazantipa kaj la Arabata golfoj.

Ĉ. 70 elcentojn de la Krimea areo (norde) okupas la stepa ebenaĵo. Sude, ĉ. 20 elcentojn de la Krimea areo okupas la Krimea montaro, kiu etendiĝas per 3 montoĉenoj (la plej alta punkto - la monto Romankoŝo, 1545 m.) de Sebastopolo ĝis Teodozio. Ĉ. 10 elcentojn de la Krimea areo okupas lagoj (estas kelkaj grandaj estuaraj saletaj lagoj - Donuzlavo, Sasiko, Uzunlaro ka.).

Simpla mapeto de Krimeo
Krimea ripozurbo Jalta

La klimato en la norda parto estas modere kontinenta. La averaĝaj temperaturoj de januaro estas ĉ. 0 °C, julie - ĉ. 24 °C. En la Krimea Montaro la klimato estas iom pli severa kaj humida. Sude de la montaro sur la Suda Bordo de Krimeo la klimato estas subtropika.

La riveroj de Krimeo estas malmultakvaj, la plej gravaj estas Salgiro, Belbeko, Kaĉo, la Nigra. Koyashskoye, KojaŝskojeKoyashs'ke estas salakva lago en la marbordo de la Kerĉa peninsulo en Krimeo, apartigita el la Nigra Maro per bendo de tero. Ĝi longas 4 kilometrojn, larĝas 2 kilometrojn kaj havas profundon de ĉirkaŭ unu metro.

La grundoj en la norda parto de Krimeo estas plejparte kaŝtanaj, en la centra parto - ĉernoziaj, en la montaro - brunaj montar-arbaraj aŭ ĉernozioidaj montar-herbejaj. La tero de la norda parto estas plejparte plugita kaj kultivata, de loko al loko konserviĝis stepaj kreskaĵoj. La montaro estas kovrita de kverkaj, fagaj, karpenaj arbaroj (la nordaj deklivoj) aŭ de pin-arbaroj (la sudaj deklivoj). La kreskaĵaro de la Suda Bordo de Krimeo estas subtropika.

La ĉefaj urboj de Krimeo estas Simferopolo (la ĉefurbo), Sebastopolo, Jalto, Kerĉo, Teodozio. La Suda Bordo de Krimeo estas grava turisma kaj kurac-ripoza loko.

Administre preskaŭ la tutan areon de Krimeo (escepte de la Sebastopola municipo kaj de la norda parto de la Arabata terlango) okupas la Respubliko Krimeo (parto de Rusio)[3][4].

Pri la historio, ekonomio kaj loĝantaro de Krimeo vidu ĉe Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Treaty to accept Crimea, Sevastopol to Russian Federation signed. rt.com (March 18, 2014). Alirita 24 March 2014.
  2. Alec Luhn. "Red Square rally hails Vladimir Putin after Crimea accession, The Guardian, 18 March 2014. Kontrolita 24 December 2014.
  3. General Assembly Adopts Resolution Calling upon States Not to Recognize Changes in Status of Crimea Region (27 March 2014). Alirita 29 March 2015.
  4. Oksana Grytsenko (27 March 2014). Russian troops firmly in control of Ukraine's gas extraction station in Kherson Oblast's Arabat Spit. Alirita 30 March 2015.