Romankoŝo
Aspekto
| Romankoŝo | |||
|---|---|---|---|
La pinto.
| |||
| monto | |||
| Alteco | 1 545 m | ||
| Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
| Montaro | Krimea montaro | ||
| Geografia situo | 44° 37′ N, 34° 15′ O (mapo)44.61305555555634.242222222222Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 15′ O (mapo) | ||
| |||
Romankoŝo (ruse Роман-Кош, ukraine Роман-Кош, krime-tatare Roman Qoş) estas la plej alta montosupro de la Krimea montaro, la plej alta punkto de la Krimea duoninsulo. La monto altas 1545 metrojn kaj apartenas al la Babugana altebenaĵo.
La monto troviĝas sur la teritorio de la Krimea naturprotekta rezervejo proksime al la malnova monta "Romanova" vojo (laŭ la familinomo de la rusiaj caroj), kiu ligas Jalton kaj Aluŝton. La ĉefa petro, kiu konsistigas la monton, estas kalkoŝtono.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj de Romankoŝo kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj (ruse). Arkivita el la originalo je 2010-08-09. Alirita 2012-08-15 .
| ||||||||||||||


