Gurzufa altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gurzufa altebenaĵo
Vidaĵo al la Gurzufa altebenaĵo kaj Ventpavilono de nordo.
Vidaĵo al la Gurzufa altebenaĵo kaj Ventpavilono de nordo.
yayla
Alteco 1 540 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 35′ N, 34° 13′ O (mapo)44.57777777777834.215277777778Koordinatoj: 44° 35′ N, 34° 13′ O (mapo) f4
Gurzufa altebenaĵo (Krimeo)
Gurzufa altebenaĵo (Krimeo)
DEC
Gurzufa altebenaĵo
Gurzufa altebenaĵo
Situo de Gurzufa altebenaĵo
Map
Gurzufa altebenaĵo
vdr

Gurzufa altebenaĵo (ruse Гурзуфская яйла, ukraine Гурзуфська яйла, krime-tatare Gurzuf yaylası, Гурзуф яйласы; foje oni mencias ankaŭ la maloftan nomon Balaban-Kaja[1], krime-tatare Balaban Qaya, Балабан Къая) estas monta masivo (altebenaĵo), kiu apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La Gurzufa altebenaĵo limigas la Gurzufan valon norde kaj nord-okcidente; ĝia plej alta punkto estas la monto Demirkapuo (1540 m.).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Okcidente la Gurzufa altebenaĵo najbaras la Jaltan altebenaĵon (la limo inter ili estas supra parto de la intermontejo Uĉkoŝo kaj la pasejo Uĉ-Koŝ-Bogaz[2]); oriente ĝi tre mallarĝiĝas kaj transformiĝas al la Gurzufa kresto, kiu iom malaltiĝante najbaras la Babuganan altebenaĵon (la limo inter ili estas la pasejo Gurzufa Selo[3], 1348 m. super la marnivelo[4][5]). Sude la Gurzufa altebenaĵo najbaras la Nikitan altebenaĵon (la limo inter ili estas la Nikita pasejo[3], 1448 m. alta[4]). La areo de la altebenaĵo (enkalkulante la supron de la Gurzufa kresto) estas ĉ. 490 hektaroj; la proksimuma longo de okcidento al oriento estas ĉ. 5 km; la larĝoj de nordo al sudo varias inter 0,3 — 2,5 km.

La Gurzufa altebenaĵo prezentas relative ebenan surfacon, kovritan de montaj (alpaj) herbejoj; arboj en la nord-okcidenta parto preskaŭ mankas, en la suda kaj orienta parto troveblas pin-arbaretoj kaj unuopaj foliarboj. La supro de la ebenaĵo estas formita de kalkoŝtonoj, tial ĉi tie multas diversaj karstaj formoj de reliefo[1].

La tuta altebenaĵo apartenas al la Krimea natura rezervejo[6], tial ĝia oficiala vizitado estas ebla nur post la akiro de speciala permesilo. Malgraŭ tio la altebenaĵo estas populara kaj ofte vizitata turisma objekto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la Gurzufa altebenaĵo (en ĝia suda parto) kaj sur la nordaj deklivoj de la Gurzufa kresto pasas la tiel nomata Romanova ŝoseo, kiu ligas Jalton kaj Aluŝton. Ĉe la suda abrupta deklivo de la ebenaĵo sur la roko Ŝagan-Kaja[4] (misformita krime-tatare Şain Qaya, Шаин Къая — "Falka roko") situas populara objekto — la t. n. Ventpavilono, konstruita en 1956 kaj aspektanta kiel 6-metra kolonejo sub kupolo; dum serena vetero la pavilono videblas de sur la marbordo[1][7].

Ĉe la pinto de la Gurzufa kresto (1434,6 m.[4][5]) komence de la 1980-aj jaroj oni trovis la restaĵojn de antikva idolejo (3 jc. a. K. — 3 jc. p. K.) kaj mezepoka templo, kiu funkciis ĝis la 16a jarcento[8][9]. Arkeologiaj fosadoj ebligis trovi multajn monerojn, manĝilarojn, juvelaĵojn kaj artaĵojn, kies negranda parto nun estas eksponata en la Jalta regionstuda muzeo[9].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Gurzufa altebenaĵo (ruse). poluostrov-krym.com. Alirita 2013-05-23.
  2. Ŝestopalov, Ju. N. [2002] Turismaj itineroj de la Montara Krimeo (ruse). Kievo: Atika, p. 45–46. ISBN 966-7714-99-3.
  3. 3,0 3,1 Ŝestopalov, Ju. N. [2002] Turismaj itineroj de la Montara Krimeo (ruse). Kievo: Atika, p. 46. ISBN 966-7714-99-3.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Tago tria: Romankoŝo — Kemalegereko (priskribo de la turista marŝo). (ruse). «Sur sud-okcidentaj altebenaĵoj». koechto-o.narod.ru. Arkivita el la originalo je 2012-06-23. Alirita 2013-05-23.
  5. 5,0 5,1 Militista topografia mapo (kun prezento de la Gurzufa altebenaĵo) (ruse). openmap.com.ua. Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2013-05-23.
  6. [2007] Ni vojaĝas en Montara Krimeo (atlaso de topografiaj mapoj de la mont-arbara regiono de Krimeo, 1:50000) (ruse). Simferopolo: Sojuzkarta, p. 59, 60, 72.
  7. Ventpavolono. Vidindaĵo de Krimeo (ruse). gate.crimea.ua. Arkivita el la originalo je 2013-08-20. Alirita 2013-05-23.
  8. Pasejo Gurzufa Selo (Gurbet-Dere-Bogaz) (ruse). poluostrov-krym.com. Alirita 2013-05-23.
  9. 9,0 9,1 Arkeologiaj trovaĵoj sur la pasejo Gurzufa Selo (ruse). svamy.com. Arkivita el la originalo je 2012-05-22. Alirita 2013-05-23.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]