Kemalegereko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemalegereko
La pinto (en la centro) kaj ĝia okcidenta deklivo vidataj de la norda rando de la Jalta altebenaĵo.
La pinto (en la centro) kaj ĝia okcidenta deklivo vidataj de la norda rando de la Jalta altebenaĵo.
monto
Alteco 1 529,5 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 35′ N, 34° 11′ O (mapo)44.57888888888934.184444444444Koordinatoj: 44° 35′ N, 34° 11′ O (mapo) f4
Kemalegereko (Krimeo)
Kemalegereko (Krimeo)
DEC
Kemalegereko
Kemalegereko
Situo de Kemalegereko
Map
Kemalegereko
vdr

Kemalegereko (ruse Кемаль-Эгерек, ukraine Кемаль-Егерек, krime-tatare Kemal Egerek, Кемаль Эгерек) estas montpinto en Krimeo, la kvara laŭ la alteco punkto de la Krimea montaro. La monto situas kelkajn kilometrojn norde de la loĝloko Masandro kaj estas relative facile atingebla el Jalto.

La nomo de la pinto venas el la krime-tatara lingvo kaj laŭvorte signifas "ŝafejo de Kemal" (Kemal estas sufiĉe ofta virnomo, egerek signifas "barita loko por ŝafoj, ŝafejo" - la krimeaj altebenaĵoj estis uzataj de la krime-tataroj kiel someraj paŝtejoj).

La pinto prezentas konuson, kiu larĝiĝas de nordo al sudo kaj estas norda krom-kresto de la Jalta altebenaĵo. La supro de la pinto preskaŭ ne havas iujn kreskaĵojn, la deklivoj estas kovritaj de herboj. La monto estas formita de kalkoŝtono kaj servas kiel akvodislimo inter la riveretoj Donga kaj Kaspana.

Norde la kresto iom post iom malaltiĝas kaj finiĝas per la roka masivo Basman. Sur tiu kresto kaj sur la pinto mem troviĝas turista itinero kaj ankaŭ la okcidenta limo de la Krimea naturrezervejo. Proksime al la pinto sur la nord-okcidenta deklivo troviĝas turista bivakejo kaj akvofonto.

Bild-galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]