Saltu al enhavo

Agarmiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agarmiŝo
montarmasivo
Alteco 722,5 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 45° 2′ N, 35° 2′ O (mapo)45.03888888888935.034722222222Koordinatoj: 45° 2′ N, 35° 2′ O (mapo) f4
Agarmiŝo (Krimeo)
Agarmiŝo (Krimeo)
DEC
Situo de Agarmiŝo
Map
Agarmiŝo
vdr

Agarmiŝo (ruse Агармыш, ukraine Агармиш, krime-tatare Ağarmış) estas monta masivo en Krimeo, la plej orienta parto de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. La masivo situas apud la urbo Starokrimo kaj estas deklarita kiel natur-monumento de la respublika graveco (ekde 1975). La monto de la nomo venas el la krime-tatara lingvo, en kiu ĝi signifas "grizhariĝanta".

La masivo havas iom platan supraĵon kun kelkaj pintoj. La plej alta punkto de la masivo estas la monto "Granda Agarmiŝo" (722,5 m.). La monto estas formita de kalkoŝtonoj kaj prezentas tipan karstan regionon: sur la monto multas kavernoj. La deklivoj de la monto estas gravaj por formiĝo de la akvaj resurcoj de orienta Krimeo: ĉi tie multas akvofontoj, ankaŭ sufiĉe grandaj.

La monto estas kovrita de arbaro, kiun konsistigas ĉefe fagoj, kverkoj kaj orientaj karpenoj; ekde la jaro 1964 la arbaro estis deklarita kiel naturrezervejo. Kelkaj specioj estas registritaj en la Ruĝa listo.

La pentrindaj ĉirkaŭaĵoj de la masivo ofte iĝis la scenejo por produktado de diversgenraj kinfilmoj.

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]