Jalta mont-arbara naturrezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jalta mont-arbara naturrezervejo


La sudaj deklivoj de la Jalta altebenaĵo, apartenantaj al la Jalta rezervejo.
Bazaj informoj
Situo: Krimeo, Flag of Ukraine.svg Ukrainio
Plej proksima urbo: Jalto, Alupko
Geografia situo 44° 27′ 30″ N, 34° 5′ 25″ O44.45833333333334.090277777778Koordinatoj: 44° 27′ 30″ N, 34° 5′ 25″ O
Jalta mont-arbara naturrezervejo (Ukrainio)
DEC
Jalta mont-arbara naturrezervejo
Situo de la Jalta mont-arbara naturrezervejo
Areo: 145,89 km²
Fondita: 1973
Estrado
Respondeca instanco: Ŝtata agentejo de la arbaraj resursoj de Ukrainio
v  d  r
Information icon.svg

Jalta mont-arbara naturrezervejo (ruse Ялтинский горно-лесной природный заповедник, ukraine Ялтинський гірсько-лісовий природний заповідник, krime-tatare Yalta dağ-orman tabiat qoruğı, Ялта дагъ-орман табиат къоругъы) estas natura rezervejo en Krimeo (Ukrainio). La rezervejo kovras la areon de 145,89 km²[1]; ĝi okupas la sudajn deklivojn de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro, troviĝantajn sur la teritorioj de la Jalta municipo, kelkloke alproksimiĝante al la marbordo[1].

La rezervejo estis fondita per speciala decido de la Konsilio de ministroj de USSR la 20an de februaro 1973[2] (samtage estis fondita ankaŭ la naturrezervejo "Kabo Martjano"). La rezervejo plenumas naturprotektan, sciencan kaj ekoedukan funkciojn.

La rezervejon konsistigas kvar arbardistriktoj (Opolzneva, Gurzufa, Livadia kaj Alupka)[1]. Sur la teritorio de la rezervejo troviĝas multaj vidindaĵoj, ekzemple la montopinto Ajpetro, la kaverno Triokula (ruse Трёхглазка), la akvofalo Uĉansuo kaj aliaj.

Geografio kaj klimato de la rezervejo[redakti | redakti fonton]

La rezervejo sterniĝas laŭ la bordo de la Nigra maro de sud-oriento (de Foroso) al nord-oriento (ĝis Gurzufo); la longo de tiu strio estas ĉ. 45 km., la maksimuma larĝo estas ĉ. 10 km.

La rezervejo kovras ĉefe la sudajn deklivojn de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro, sed kelkloke aliras sufiĉe proksime al la maro; krome ĝi enhavas la pli grandan parton de la Ajpetra altebenaĵo. La supraj partoj de la deklivoj estas tre krutaj kaj ofte abrupte rokaj, dum la malsupraj estas sufiĉe malkrutaj, ofte tranĉitaj de ravinoj kaj intermontejoj. La plej alta punkto de la rezervejo estas la pinto Roka, situanta en la plej orienta parto de la Ajpetra altebenaĵo (1349 m.).

Vidaĵo al la sudaj deklivoj de la Jalta altebenaĵo, apartenantaj al la rezervejo. Proksime dekstre videblas la Lopata montokresto, malantaŭ ĝi — la kresto Kizilkajo, poste kresto Iografo. Fore kaj maldekstre videblas la pinto Mogabio; fore centre videblas la pinto Ajpetro.

Klimataj kondiĉoj de la rezervejo ege varias depende de la altoj. En la malsupraj partoj la klimato estas mediteranee subtropika. En la mezaltaj partoj ĝi estas modere kontinenta kaj sufiĉe humida; jaraveraĝa aertemperaturo estas +13 °C, januare +3,5 °C, julie +24 °C; jaraveraĝa kvanto de precipitaĵoj estas ĉ. 550—560 mm. Sur la altebenaĵoj la klimato estas modere malvarma, monta: la jaraveraĝaj aertemperaturoj estas ĉ. +5,7 °C, januare −4 °C, julie +15,4 °C; la jara kvanto de precipitaĵoj estas ĉ. 960—1050 mm.

La flaŭro kaj faŭno de la rezervejo[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 75% de la rezerveja teritorio estas kovrita de arbaroj. Ili estas dividataj je 3 zonoj. La plej malsupra zono (ĝis la altoj de 400-450 m.) estas formita ĉefe de lanuga kverko (Quercus pubescens) kun apartaj aperoj de greka junipero (Juniperus excelsa), atlasa pistacio (Pistacia atlantica), kristodorno kaj orienta karpeno. La meza zono (kiu okupas la altojn inter 400 kaj 900 m.) estas formita ĉefe de la krimea pino (Pinus nigra subsp. pallasiana; dominas ĉ. 100-200-jaraj arboj altaj ĝis 20 metroj, foje troveblas areoj kun la arboj ĉ. 200-230-jaraj altaj 23-28 metrojn[1]) kun maloftaj aperoj de petra kverko, karpenoj kaj fraksenoj. La plej altan zonon formas miksitaj pin-fagaj arbaroj. Sur la altebenaĵoj dominas mont-stepaj kaj herbejaj plantaroj kun malgrandaj arbaretoj de pinoj kaj taksusoj.

Entute en la rezervejo kreskas pli ol 1300 specioj de vaskulaj plantoj[1] (kio konsistigas 65% de la specioj de montara Krimeo kaj ĉ. 28% de la specioj de tuta Ukrainio). Inter la plantoj multas endemiuloj (115 specioj[1]). 78 specioj de la plantoj estas registritaj en la ruĝa libro de Ukrainio[2].

Kompare al la flaŭro la faŭno de la rezervejo estas malpli riĉa. Plej multas birdoj (ĉ. 150 specioj[1]), inter kiuj rimarkindas migra falko kaj imperia aglo. Troveblas 37 specioj de mamuloj[1] (inter la plej grandaj menciindas kapreolo, ruĝa cervo, muflono, krimea subspecio de vulpo; plej oftas kapreoloj, la ceteraj specioj de grandaj mamuloj nur fojfoje almigras el la Krimea naturrezervejo[1]), 16 specioj de reptilioj kaj 4 specioj de amfibioj. Ĉirkaŭ 30 animal-specioj estas registritaj en la ruĝa libro de Ukrainio, 9 specioj apartenas al la Exuropa ruĝa listo[2].

Turisma allogeco[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo al la pinto Ajpetro el Misĥoro.

Malgraŭ la rezerveja statuso, la teritorioj de la rezervejo estas relative libere viziteblaj kaj tre popularas inter turistoj. Inter la plej vizitataj objektoj oni povas mencii la Ajpetran altebenaĵon (sur kiu troviĝas kelkaj kavernoj ekipitaj por facila viziteblo; la altebenaĵo mem estas facile atingebla per la telfero el Misĥoro) kaj la akvofalon Uĉansuo. La ŝatantoj de piedmarŝa turismo plej ofte uzas la popularajn Taraktaŝan kaj Iografan padojn, kiuj kondukas el Jalto sur la, respektive, Ajpetran kaj Jaltan altebenaĵojn.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Jalta rezervejo (ruse). comleshos.crimea-portal.gov.ua. Alirita 2013-09-14.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jalta montarbara natura rezervejo (ukraine). ukrainaincognita.com. Alirita 2013-09-13.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]