Eĉkidago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eĉkidago
Vidaĵo al Eĉkidago de la Lisja kreko
Vidaĵo al Eĉkidago de la Lisja kreko
montara sistemomonto
Alteco 670 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 54′ N, 35° 9′ O (mapo)44.90535.141944444444Koordinatoj: 44° 54′ N, 35° 9′ O (mapo) f4
Eĉkidago (Krimeo)
Eĉkidago (Krimeo)
DEC
Eĉkidago
Eĉkidago
Situo de Eĉkidago
Map
Eĉkidago
vdr

Eĉkidago (ruse Эчки-Даг, ukraine Ечкі-Даг, krime-tatare Eçki Dağ) estas monta kresto en Krimeo, kiu troviĝas en la orienta parto de la Suda bordo apud la Lisja kreko (inter la urboj Sudako kaj Teodozio). La kresto apartenas al la Ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro kaj altas ĝis 670 metrojn.

La etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la kresto tradukite el la krime-tatara lingvo signifas "kaprina monto" (eçki — kaprino, dağ — monto).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rokeca kresto havas du pintojn: Kokuŝ-Kaja (tradukite — "meleagra roko"; de la krime-tatara krime-tatare köküş — meleagro kaj krime-tatare qaya — roko), kiu altas 570 metrojn, kaj Kara-Oba (tradukite — "la nigra monteto"; de la krime-tatare qara — nigra kaj krime-tatare oba — monteto), kiu altas 670 metrojn.

La monto-kresto ĉirkaŭas kaj gardas la Lisjan krekon de la nordo. Same kiel la Lisja kreko mem la monto estas populara turista vizitindaĵo. Sur la deklivoj de la montokresto troviĝas fama kaverno Uĥo Zemli (tradukite — "la orelo de la tero"), profunda 120 metrojn.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]