Karabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karabio
Tipa reliefo de Karabio
Tipa reliefo de Karabio
montara sistemo
Alteco 1 262 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 52′ N, 34° 32′ O (mapo)44.86666666666734.533333333333Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 32′ O (mapo) f4
Karabio (Krimeo)
Karabio (Krimeo)
DEC
Karabio
Karabio
Situo de Karabio
Map
Karabio
vdr

KarabioKarabia altebenaĵo (ruse Караби-яйла, Караби, ukraine Карабі-яйла, krime-tatare Qarabiy yayla) estas monta masivo (altebenaĵo) en Krimea montaro, la plej orienta inter la grandaj krimeaj altebenaĵoj. La averaĝa alto de la masivo estas ĉirkaŭ 1000 metroj super la mar-nivelo, la plej alta punkto (monto Taj-Koba) altas 1262 metrojn.

Karabio havas areon de ĉirkaŭ 120 km² kaj estas la plej vasta krimea altebenaĵo. Disde la najbaraj montaj masivoj Karabio estas dividita de kelkaj riveroj: okcidente - Suat kaj Burulĉa, oriente - Tana-Su kaj Bijuk-Karasu.

Karabio konsistas el du partoj: la pli granda malsupra ebenaĵo kaj la supra ebenaĵo, situanta sud-okcidente (ĝi estas konata ankaŭ sub la nomo Kara-Tau [mankas fonto]). La malsupra ebenaĵo de Karabio ege riĉas je diversaj karstaj malplenaĵoj: kavernoj, putoj ktp. Dank' al tio ĝi estas tre populara inter speleologoj. La kavernoj Soldatskaja (515 m) kaj Naĥimovskaja (400 m) apartenas al la grupo de plej profundaj kavernoj de Ukrainio.

Sur Karabio troviĝas kelkaj geologiaj, hidrologiaj kaj botanikaj rezervejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]