Armenoj en Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Armena preĝejo en Jalto, Krimeo.

Armenoj loĝas en Krimeo ekde la Mezepoko. La unua ondo de armena enmigrado en ĉi tiun areon komenciĝis meze de la 10-a jarcento kaj, dum tempo, kiam politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj en Armenio mem ne pliboniĝis, novaj ondoj sekvis ilin. Hodiaŭ inter 10 kaj 20 mil armenoj loĝas en la duoninsulo.[1]

La florado de la komunumo abrupte finiĝis kiam la otomanaj turkoj prenis la regionon en 1475. Multaj armenoj estis mortigitaj, sklavigitaj, aŭ fuĝis de la duoninsulo kaj dek ses armenaj kirkoj estis konvertitaj en moskeoj. Subordigita al la regado de la Krimea ĥanlando, kiu restis aliancano de la Otomana Imperio. Malgraŭ tio, restis en la 15-a jarcento armenaj komunumoj Kaffa, Karasubazar, Balaklava, Gezlev, Perekop kaj Surkhat. De 1778-1779, pli ol 22.000 armenoj transloĝigis en la provinco Azov kaj sur la marbordoj de rivero Dnepro kaj Samara, kondukante al laŭpaŝa ekonomia malpliiĝo. En 1783, la Rusa Imperio konkeris la krimean ĥanlandon. Rusaj aŭtoritatoj instigis al setlado de eksterlandaj kolonianoj, inkluzive armenojn, en Krimeo. Ĉi tio kondukis al nova ondo de armenaj enmigrintoj, revivigante iamajn koloniojn. En 1913, ilia nombro ŝvebis proksimume 9,000 kaj ĉirkaŭ 14,000-15,000 en 1914. La reloĝigado de armenoj sur la duoninsulo daŭris ĝis la Unua Mondmilito kaj la armena genocido en la Otomana Imperio en 1915-1923. La enmigrintoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis plejparte el Okcidenta Armenio kaj la diversaj regionoj de Otomana Imperio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maksoudian, Krikor (1997). "Armenian Communities in Eastern Europe" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, ed. Richard G. Hovannisian, Novjorko: St. Martin's Press, p. 52. (ISBN 1-4039-6422-X).
  2. "Народы Феодосии: Крымские армяне: Барев" [La armenoj de Krimeo]. La popolo de Feodozio.