Kerĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al Kerĉo el monteto Mitridat
Kerĉo
ukraine Керч, ruse Керчь, krime-tatare: Keriç
urbo
Fortreso Jenikale konstruita fare de turkoj en la 18-a jarcento
Oficiala nomo: Керч
Lando  Rusio /  Ukrainio
Respubliko Respubliko Krimeo
Regiono Kerĉa municipo
Historiaj regionoj Krimea Ĥanlando, Bospora Imperio, Rusia Imperio
Parto de Krimeo
Konataj lokoj Jenikale, Pantikapeo
Akvoj Kerĉa markolo, Nigra Maro
Situo Kerĉo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 45° 21′ 00″ N 36° 26′ 00″ O / 45.35000 °N, 36.43333 °O / 45.35000; 36.43333 (mapo)
Areo 108,0 km² (10 800 ha)
Loĝantaro 151 327 (2006)
Denseco 1 401,18 loĝ./km²
Biomo Krimea arbarmasivo
Fondita -530
 - statuso de urbo 1821
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 98300-98399
Kodo +7 978
OKATO 111200000
Aŭtokodoj 82
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Krimeo
Situo enkadre de Krimeo
Situo enkadre de Krimeo
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Vikimedia Komunejo: Kerch
Retpaĝo: gorsovetkerch.ru
Map

Kerĉo (ruse Керчь, ukraine Керч, krime-tatare Keriç) estas urbo en la orienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Kerĉa markolo; ĝi estas grava industria kaj transporta urbo, centro de turismo kaj somera ripozado, Urbo-Heroo. La nomo de la urbo laŭ la plej disvastigita hipotezo venas el la pra-rusa vorto "къркъ" ("gorĝo"), kio aludas al la mallarĝa markolo ĉe la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Kerĉo estas unu el la plej malnovegaj urboj de Krimeo; oni trovas ĉi tie la restaĵojn de la homa agado, kiuj apartenas al la 17a-15a jarcentoj a.K.

En la 7a jarcento a.K. la helenaj koloniistoj el Mileto fondas ĉi tie la urbon Pantikapeo (el la helena Παντικάπαιον, kio siavice venas el la iranaj lingvoj kaj signifas "fiŝa vojo"). Pro la favora situo de la urbo (ĝi estis grava komerca centro sur la vojo inter Azio kaj Eŭropo) ĝi rapide kreskis. En la tempo de sia disfloro Pantikapeo havis la areon de 100 hektaroj. La ĉefaj eksportaĵoj de la urbo estis greno kaj fiŝ-produktoj. Aktive disvolviĝis ankaŭ vin-produktado.

En la jaro 480 a.K. la urbo iĝis ĉefurbo de la Bospora Reĝlando (la unuiĝo de helenaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro). La celo de la unuiĝo estis kontraŭstarado de helenoj kontraŭ skitoj. Tiutempe Pantikapeo cizelis propran arĝentan kaj oran monon. La disfloro de la Bospora Reĝlando venas en la 4a-2a jarcento a.K., kiam la Reĝlando okupis la orientan parton de la Krimea Duoninsulo kaj la Tamanan Duoninsulon; tiutempe la reĝlando estis sinsekve regata de la dinastioj de Arĥeanaktidoj kaj Spartokidoj.

Ĉe la limo inter la dua kaj unua jarcentoj a.K. post kelkaj militoj inter la Bospora kaj Ponta Reĝlandoj kaj kelkaj ŝtatrenversoj Pantikapeo kaj la tuta Bospora Reĝlando iĝis parto de Ponto sub gvido de reĝo Mitridato la 6a Eŭpatoro. Post malvenko en militoj kontraŭ la Roma Imperio Mitridato mortigas sin en Pantikapeo (en la jaro 63 a.K.).

Post almilito de Pantikapeo fare de Pompeo la Bospora Reĝlando iĝas kolonio de la Roma Imperio kaj ĝin ekregas caro Farnako (filo de Mitridato, kiu ekribelis kontraŭ la patro). La Reĝlando kaj la urbo daŭre prosperas, tamen en la unuaj jarcentoj p.K. la urbon kaj la tutan Bosporan Reĝlandon atakas ostrogotoj

En la jaro 375 p.K. la urbo estis definitive detruita de hunoj. Sur la loko de la urbo restis nur eta loĝloko, kiu malrapide renaskiĝis kaj kreskis dum jarcentoj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ekde la VIa jarcento p.K. la urbo estas regata de la Bizanca Imperio. Laŭ la ordono de imperiestro Justiniano la Ia ĉi tie estas konstruata fortreso, nomita Bosporo. La urbo ekevoluas sub influo de la greka ortodoksismo.

Proksimume ekde la VIIa jarcento la urbo trafas sub regadon de ĥazaroj (tjurka popolo), tamen kristanismo dominis en la urbo. Tiutempe en la urbo aperas gravaj preĝejoj, kelkaj el kiuj konserviĝis ĝis nun (la plej impona - la Preĝejo de Johano la Baptisto, konstruita en la jaro 717).

En la IXa jarcento la urbo transiris sub regadon de la slava ŝtato Kieva Rusujo, ĝi iĝas grava urbo de la Tmutarakana princlando kaj unu el la ĉefaj marhavenoj de Kieva Rusujo; tiutempe la urbo nomiĝis Korĉev.

En la XIIa jarcento la urbo estis grave damaĝita fare de polovcoj (tjurka popolo) kaj por iom da tempo revenis al la regado de Bizancio (malgraŭ la dominado de la slava loĝantaro en la urbo), tamen en la XIIIa jarcento la urbon konkeris mongoloj.

En la jaro 1318 la urbon ekposedis ĝenovanoj; ĝi iĝis unu el la urboj de la ĝenovaj teritorioj en Krimeo, kies administra centro estis la urbo Kaffa (moderna Teodozio). Dum la ĝenova regado la urbo nomiĝis Vosporo kaj Ĉerkio kaj estis grava mar-haveno.

En la jaro 1475 la urbo transiras al la Otomana Imperio. Dum la otomana regado la urbo malprosperas kaj estis kelkfoje prirabita de ukrainaj kozakoj. Dum la otomana regado en la urbo estis konstruita la fortreso Jenikale.

La nova tempo[redakti | redakti fonton]

Post la Rusuj-Turkuja milito en la jaro 1774 la urbo kaj la fortreso Jenikale transiras al Rusujo. En la jaro 1783 post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio Kerĉo iĝas parto de la Taŭrida gubernio. Tiutempe en la urbo loĝis plejparte grekoj, rusoj, ukrainoj, italoj kaj armenoj. En la jaro 1821 la urbo estis organizita en apartan administran unuon - Kerĉ-Jenikalan urban municipon, kaj ekde tiu tempo la urbo grave pliboniĝis (aperas bonaj vojoj, estis organizitaj arkeologia muzeo kaj kelkaj lernejoj). En la jaro 1830 en la urbo estis 24 fiŝ-kaptaj entreprenoj, kreskis la signifo de la Kerĉa mar-haveno. En la jaro 1846 en la urbo ekfunkciis gis-uzino.

Meze de la XIXa jarcento en Kerĉo loĝis 13,6 mil homoj. Dum la Krimea (Orienta) milito en la jaro 1855 la urbo estis detruita kaj prirabita fare de la britaj trupoj. Fine de la XIXa jarcento Kerĉo iĝas grava metal-industria urbo, oni konstruas fervojon.

Kerĉo en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La ĉefa promenstrato de Kerĉo en septembro 2012

Komence de la 20-a jarcento en la urbo loĝis pli ol 30 mil homoj. Post la dekadenco, kaŭzita de la Unua Mondmilito kaj la Interna Milito la urbo tamen rapide rekreskas. En la jaro 1939 en la urbo loĝas jam pli ol cent mil homoj.

Dum la Dua Mondmilito Kerĉo iĝis areno de akraj bataloj inter la sovetiaj kaj germanaj armeoj. Novembre 1941 germanoj unuafoje konkeris la urbon, tamen jam la 30an de decembro la urbo estis liberigita. Post la retiriĝo de la sovetiaj milit-fortoj sufiĉe granda partizana taĉmento restis en la Aĝimuŝkajaj ŝtonminejoj kaj dum multaj monatoj batalis kontraŭ la germana armeo jam en la okupita urbo.

La urbo estis definitive liberigita la 11-an de aprilo 1944. En la jaro 1973 la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo-Heroo".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 20-a jarcento Kerĉo estis grava ŝip-konstrua kaj metal-produkta centro. Por la industrio gravis la fakto, ke la Kerĉa Duoninsulo (la orienta parto de la Krimea Duoninsulo) havas sufiĉe gravajn kvantojn de fer-erco. Krome, en la urbo estas konstru-materiala uzino, kelkaj nutraj fabrikoj.

Post la disfalo de Sovetunio la peza industrio de la urbo grave malprogresis, la elminado de la fer-erco estis plene haltigita. Nun la urbo evoluas ĉefe kiel turisma kaj ripoza centro, tamen, diference de la aliaj ĉemaraj urboj de Krimeo Kerĉo ne havas multajn sanatoriojn kaj kuracejojn.

Same kiel antaŭe ankaŭ nun gravan rolon por ekonomio de la urbo ludas la fiŝ-kaptado kaj fiŝ-prilaborado.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La urbo havas komercan marhavenon (aparta porpasaĝera ŝip-navigo ne ekzistas), fervojan stacidomon (la fervoja linio ligas la urbon kun Ĝankojo) kaj aŭtobusan stacion. Krome, la urbo estas ligita al Tamana Duoninsulo de Rusio per prama linio.

En la urbo mem estas busaj kaj trolebusaj transportaj linioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

La urbo havas 28 bazajn lernejojn, kelkajn teknikajn lernejojn (ankaŭ la medicinan), 9 altlernejojn (la plej grava el ili - la Kerĉa Ŝtata Mar-teknologia Universitato).

En la urbo estas multaj historiaj vidindaĵoj (la restaĵoj de Pantikapeo, de la fortreso Jenikale, la preĝejo de Johano la Baptisto de la jaro 717 kaj kelkaj aliaj), arkitektaj monumentoj (ekz., la t.n. Granda Mitridata Ŝtuparo, konstruita en la jaroj 1833-1840 kaj havanta 428 ŝtupojn) kaj historia muzeo, dediĉitan al la agado de Aĝimuŝkajaj partizanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]