Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en okcidenta parto de Belorusio. Por urbo en okcidenta Francio rigardu la paĝon Brest (Francio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Brest.
Bresto, antaŭe Litova Bresto aŭ Bresto apud Bugo (ruse "Брест", beloruse "Брэст", pole Brześć, jide בּריסק, hebree ברסט ליטובסק, ukraine: Берестя ) estas urbo en Belorusio, administra centro de la Bresta regiono. La urbo situas en la plej okcidenta parto de Belorusio, proksime al Pollando.
La urbo estas grava transporta centro, rivera haveno. Laŭ la stato de 2026 en la urbo vivis 347 138 loĝantoj sur areo de 146,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 376 loĝantoj/km². Ĝis 1945 la urbo situis en Pollando, kie nun estas centro de la pola kulturo en Belorusio, kun la pola konsulejo, kaj kiel la nomo Litova Bresto (Brest-Litovsk) indikas, ankoraŭ pli frue estis parto de Litovio.
La germanaj generaloj Mauritz von Wiktorin kaj Heinz Guderian kaj la sovetia oficiro Semyon Krivoshein dum la defilado de la germana armeo Wehrmacht kaj Ruĝa Armeo en Bresto la 22an de septembro 1939 post la dispartigo de Pollando laŭ la pakto Hitlero-Stalino (Pakto Ribbentrop-Molotov)