Siedlce
Siedlce | ||
Flago | Blazono | |
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Siedlec | |
Provinco | Mazovio | |
Distrikto-rajta | Jes | |
Distrikto | Distrikto Siedlecki | |
Komunumo | Komunumo Siedlce | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Fondita en | 1448 | |
Urborajtoj | 1547 | |
Koordinatoj | 52° 11′ N, 22° 17′ O (mapo)52.18333333333322.283333333333Koordinatoj: 52° 11′ N, 22° 17′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 155 m | |
Areo | 32 km² | |
Loĝantaro | 77100 (en 2006) | |
Loĝdenso | 2 419 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 08-103 do 08-119 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 25 | |
Aŭtokodo | WS | |
Estro | Andrzej Sitnik | |
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | |
Adreso de estraro | Skwer Niepodległości 2 | |
Poŝtkodo de estraro | 08-110 | |
Telefono de estraro | (+48) 25 643-07-50 | |
Fakso de estraro | (+48) 25 644-67-49 | |
Poŝto de estraro | info@siedlce.um.gov.pl | |
Komunuma retejo | http://www.siedlce.um.gov.pl/ | |
Siedlce estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Siedlecki. Ĝi situas 92 km de Varsovio kaj 125 km de Lublin.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
- Pescantina, Italio (1993)
- Dasing, Germanio (1998)
- Vaŭkavisk, Belorusio (2000)
- Sabinov, Slovakio (2001)
- Vilnius (subdistrikto), Litovio (2002)
- Berdiĉiv, Ukrainio (2005)
Pro la Invado de Rusio en Ukrainion Siedlce rompis rilatojn kun rusa urbo Kirov.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Czesław Pruski, esperantisto
Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]
Tragikaj eventoj de la dua mondmilito ne preterpasis la urbon. Germana okupado komenciĝis la 11-an de septembro 1939, kaj finiĝis preskaŭ post 5 jaroj la 31-an de julio 1944. Oni ne povas precize registri murdojn faratajn de germanoj, sed oni certas ke en loka geto kaj en ekstermejo Treblinka pereis 15–17 mil juddevenaj loĝantoj de Siedlce.
Dum la milito la urbo estis tereno de partizana agado de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando. En 1943 la taĉmento de KB agis kontraŭ Komunuma Ŝparkaso.
En Siedlce troviĝis militprizono (ĉefe por sovetaj soldatoj) – Stalag n-ro 366, kie restadis averaĝe de 5 ĝis 20 mil personoj, el kiuj pereis 9–12 mil. Ĉi tie estis ankaŭ 4 trudlaborejoj en kiuj sume estis 12 mil personoj, el kiuj ĉ. 10 mil estis forveturigitaj al eksterejo en Treblinka, kaj la ceterajn oni pafmortigis.
Siedlce helpis al rifuĝintoj dum la milito, precipe al setliĝantoj el Grandpolujo kaj al infanoj el Zamość-regiono (Ribelo de Zamość).
La 23-an de septembro 1943 fronte al urba malliberejo germanoj pafmortigis 10 membrojn de subteraj organizaĵoj, en tio de Popola Gvardio.
Fine de septembro 1939 Siedlce estis okupita de Ruĝa Armeo (ekz. ĉirkaŭaĵoj de stacidomo), de kie post kelkaj tagoj retiriĝis al linio fiksita de Pakto Ribbentrop-Molotov kun ties sekreta aldona protokolo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Edward Kospath-Pawłowski (redakto), Siedlce 1448-2007, 2-a eldono plivastigita, Siedlce 2007.
- Antoni Winter: Dzieje Siedlec 1448-1918 (Historio de Siedlce 1448-1918), Warszawa 1969.
- Nia Gvidilo