Naturmemorindaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La parko Brunnenpark (puta parko) en Hofgeismar estas deklarita area naturmontumento.

Naturmemorindaĵo estas nature estiĝita pejzaĝero, kiu estas protektita de naturprotekta leĝo. Povas temi pri unuopa ero de pejzaĝo, ekzemple roknajlo aŭ unuope staranta arbo, aŭ kaverno aŭ areo de nedifinita grandeco, sed povas esti ankaŭ rokĝardeno aŭ iu speciala herbejo; la lastaj du estas nomataj area monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

signita naturmonumento en Aŭstrio laŭ la regna naturprotekta leĝo 1935.

La esprimo naturmemorindaĵo estis uzata de Alexander von Humboldt en sia raporto pri sia vojaĝo al Ameriko[1] kiel: „monuments de la nature“,[2] sed la esprimo ne aperis en vortaroj antaŭ 1900.

Kategorio de IUKN: Internacia Unio por la Konservo de Naturo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1978 prilaboris Internacia Unio por la Konservo de Naturo sistematikon pri internacia komparado de naturaj monumentoj. Laŭ tiu la ŝtatoj protektu specialajn naturajn pejzaĝerojn, ekzemple landformoj, submaraj montoj, subakvaj kavernoj, boskoj, herbejoj kaj similaj. La prtektaĵoj estu ofte malgrandaj.

Bildoj pri germanaj ŝildoj de naturmonumentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neudruck, hrsg. v. Hanno Beck, Stuttgart 1970, Bd. 1, S. 617.
  2. dt. Übersetzung: „Reise in die Aequinoctial-Gegenden des neuen Continents“, dt. v. Hermann Hauff, Bd. 2, Stuttgart 1859, S. 199: „Naturdenkmale“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Piechocki: Stichwort: Naturdenkmal. Naturwissenschaftliche Rundschau 59(4), S. 233 - 234 (2006), ISSN 0028-1050