Franciszek Dionizy Kniaźnin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Dionizy Kniaźnin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1750 (1750-10-04)
en Vicebsko
Morto 25-an de aŭgusto 1807 (1807-08-25) (56-jaraĝa)
en Końskowola
Tombo Końskowola
Lingvoj polabelorusalatina
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Q42936509
Okupo
Okupo poeto • tradukistodramaturgoverkisto
vdr

Franciszek Dionizy KNIAŹNIN (4a de Oktobro 1750, Vitebsk – 25a de Aŭgusto 1807, Końskowola) estas konsiderata unu el la plej distingitaj polaj poetoj de la stilo sentimentalismo en la periodo de Pola Klerismo.

Li estis membro de la ordeno de Jezuitoj ekde 1764, kaj post ĝia nuligo — sekretario de la princo Adam Kazimierz Czartoryski kaj instruisto de liaj filoj.

Li estis unu el la unuaj kolektistoj de belorusa folkloro.[1] Lia poemo en la belorusa "Krosenki" ("Кросенкі") estis kantita de belorusaj farmistoj kiel popola kanto.[2]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Erotyki.
  • Bajki (1776).
  • Erotyki czyli pieśni w rodzaju anakreontycznymn (1779).
  • Carmina (1781).
  • Wiersze (1783).
  • Balon, czyli wieczory puławskie, (1784, Balon aneb pulawské večery), pri la varmaerbalono de la Fratoj Montgolfier.
  • Troiste wesele (1785).
  • Rozmaryn (1785).
  • Matka Spartanka (1786), opera libreto.
  • Cyganie (1786), opera libreto.
  • Anakreon (1787), komedio.
  • Poezje (1787–1789).
  • Trzy gody (1790–1792).
  • Hektor (1793), tragedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. U. Arloǔ. Country Belarus. Grand Duchy of Lithuania. - KALLIGRAM, 2012. P. 296 (Арлоў У. Краіна Беларусь. Вялікае Княства Літоўскае. – KALLIGRAM, 2012. С. 296) (en la belorusa)
  2. 4 кастрычніка 1980 году ў аўтамабільнай катастрофе загінуў Пётр Машэраў Alirita la 29an de Aŭgusto 2022.