Militprizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordkoreaj kaj ĉinaj prizonuloj arigitaj en kampadejo de Unuiĝintaj Nacioj por militprizonuloj en Pusan dum la Korea Milito en 1951.

Militprizono (ofte ankaŭ malliberejo por militprizonuloj) estas ejo por la enfermado de malamikaj luktintoj kaptitaj de militanta potenco dum militepoko.

Estas gravaj diferencoj inter koncentrejoj, ekstermejoj kaj militistaj prizonoj. La intenco konstrui kampadejojn por militprizonuloj aperis en Norman Cross en Anglio en 1797 kaj en la Prizono Dartmoor, ambaŭ konstruitaj dum la Napoleonaj Militoj, kaj ili estis uzataj en ĉiuj ĉefaj konfliktoj de la lastaj 200 jaroj. La ĉefaj kampadejoj estis uzataj por marpatrolistoj, marsoldatoj, maristoj, soldatoj, kaj pli ĵuse, aviadilistoj de malamikoj kiuj estis kaptitaj de militista povo dun aŭ tuj post armita konflikto. Aldone, nemilitantoj, same kiel komercaj maristoj kaj civilaj aviadilistoj, estis enprizonigitaj en kelkaj konfliktoj. Pro la adopto de la Konvencio de Ĝenevo pri Militprizonuloj de 1929, poste kompletigita de la Tria Konvencio de Ĝenevo, oni postulis, ke la kampadejoj por militprizonuloj estu malfermaj al inspekto fare de rajtigitaj reprezentantoj de neŭtrala povo. Ne ĉiuj militantoj ĝuste aplikis la konvencion en ĉiuj

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post subpremo de la Ribelo de Varsovio en germana militprizono en Łambinowice restis 63 soldatoj de la Pola Enlanda Armeo, kies aĝo ne superis 15 jaroj (18.10.1944).