Izabela Czartoryska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izabela Czartoryska
Persona informo
Izabela Czartoryska
Naskiĝo 3-an de marto 1746 (1746-03-03)
en Varsovio
Morto 17-an de junio 1835 (1835-06-17) (89-jaraĝa)
en Wysocko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Izabela Czartoryska
Familio
Dinastio Flemming • House of Czartoryski vd
Patro Georg Detlev von Flemming vd
Patrino Antonina Czartoryska vd
Edz(in)o Adam Kazimierz Czartoryski vd
Infanoj Teresa Czartoryska • Maria Wirtemberska • Adam Jerzy Czartoryski • Konstanty Adam Czartoryski • Zofia Czartoryska • Gabriela Czartoryska • Cecylia Beydale vd
Profesio
Okupo salonestrino • verkisto • artkolektanto • filantropo • fondinto vd
Aktiva en PuławyVarsovio vd
Verkado
Verkoj Muzeo Czartoryski ❦
Templo de la Sibilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela (ĝuste: Elżbieta) Dorota Flemming-Czartoryska (naskiĝis la 3-an de marto 1746 en Varsovio, mortis la 17-an de junio 1835 en Wysocko (distrikto Jarosławski)) – pola nobelino de klerismo, edzino de princo Adam Kazimierz Czartoryski, pere de kiu membriĝis al politika partio Familia, dum Kvarjara Sejmo ligita kun Patriota Partio. Junece konata pro liberaj moroj, inter ŝiaj amatoj estis interalie reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj rusa deputito en Varsovio. Poste aktive engaĝita en politikan vivon de fina periodo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj de la unuaj jaroj de la 19-a jarcento. Verkistino, mecenatino de arto, kolektistino de historiaj memoraĵoj, kiuj arigis en Pollando kaj dum siaj pluraj vojaĝoj tra Eŭropo. Post perdo de sendependeco, ŝi kreis la unuan polan muzeon en Puławy kiu konsistigis la ĝermon de la Muzeo Czartoryski. Patrino de Adam Jerzy Czartoryski, princo kaj politikisto, kaj de verkistino Maria Wirtemberska.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Publikigitaj:

  • Myśli różne o sposobie zakładania ogrodów (Diversaj pensoj pri kreo de ĝardenoj), 1805
  • Książka do pacierzy dla dzieci wiejskich podczas Mszy Świętej dla szkółki puławskiej napisana (Libro por preĝoj por vilaĝaj infanoj dum Sankta Meso por lernejeto de Puławy verkita), 1815
  • Pielgrzym w Dobromilu czyli nauki wiejskie z dodatkiem powieści i 40 obrazkami (Pilgrimo en Dobromil aŭ vilaĝaj instruoj kun aldono de romano kaj 40 bildoj), 1819, 2-a parto kun muziko, 1821
  • Dyliżansem przez Śląsk: Dziennik podróży do Cieplic w roku 1816 (Per poŝtveturilo tra Silezio. Vojaĝ-taglibro al Cieplice), 1968
  • Katalog Sybilli (Katalogo de Sybilla), 1827
  • Poczet pamiątek zachowanych w Domu Gotyckim w Puławach (Listo de memoraĵoj konservitaj en Gotika Domo en Puławy), 1828
  • Korepondencya księżny Izabelli Czartoryskiéj z poetą Delille'm (Koresponaĵo de princino Izabella Czartoryska kun poeto Delille), 1887
  • Correspondance inédite d'Isabelle Czartoryska avec J. C. Lavater, 1970

Elekto de nepublikitaj verkoj:

  • Mon portrait, il y a dix ans (memoraĵoj)
  • Mémoires et écrit divers (memoraĵoj)
  • Tour through England
  • Katalog pamiątek złożonych w Domu Gotyckim w Puławach (Katalogo de memoraĵoj kolektitaj en Gotika Domo en Puławy)
  • Aventure bizarre mais vrai arrivée à Puławy (fantazia-sentimenta rakonteto)
  • Wiersze: Wierzba i płacząca brzoza, Do wojska polskiego, Przypatrzmy się przyrodzie i inne (Versoj: Plorsaliko kaj ploranta betulo, Al pola militistaro, Ni rigardu la naturon) kaj aliaj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gabriela Pauszer-Klonowska, Pani na Puławach (Sinjorino en Puławy), Czytelnik, Warszawa 1978.
  • Danuta Wójcik-Góralska, Władztwo księżnej Izabeli (Reganteco de princino Izabela), Książka i Wiedza, Warszawa 1967
  • Alina Aleksandrowicz [kun aliaj]: Z przeszłości kulturalnej Lubelszczyzny (El kultura pasinteco de Lublinio), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1978
  • Mieczysław Kseniak: Rezydencja książąt Czartoryskich w Puławach (Rezidejo de princoj Czartoryski en Puławy), Idea Media, Lublin 1998, ISBN 83-90734-2-5.
  • Muzeum Czartoryskich: Historia i zbiory (Muzeo de familio Czartoryski. Historio kaj kolekto), eld. Nacia Muzeo en Krakovo, Kraków 1998, ISBN 83-87312-11-8.
  • Alina Aleksandrowicz, Izabela Czartoryska: Polskość i europejskość (Izabela Czartoryska. Poleco kaj eŭropeco), Wydawnictwo Uniwersytetu Marii Curie-Skłodowskiej, Lublin 1998, ISBN 83-227-1092-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]