Preĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Preĝo estas provo de komunikado kun dio aŭ dioj. Oni povas adori la dion, demandi ion de la dio, aŭ esprimi pensojn aŭ emociojn al ĝi.

La preĝo laŭ kristanismo[redakti | redakti fonton]

La kristana preĝo estas: adresiĝi al Dio por lin adori kaj laŭdi kaj propeti. Laŭ Jesuo (Mt 6,9-13, Lk 11,1-4) [2]) la preĝo estas ĉiam efika “petu kaj ricevu” (Joh 16,2). Laŭ Luko 11,9-13 nia sincera kaj insista preĝo obtenas la plej estimeblan donon, nome la Sankta Spirito. Kion la preĝanto rocevas? Tion, je kio li bezonas. Laŭ sankta Paŭlo ni eĉ ne scias kion petis se la Sankta Spirito nin ne inspiras. Kiu preĝas ĉiam pli konscias ke mem malsatas kaj soifas je Dio.

La preĝo dividiĝas en laŭliturgia kaj privata. La laŭliturgia estas la preĝo de tuta la eklezio kiu kune kun Kristo adresiĝas al la Patro kaj havas karakteron de oficialeco. La privata povas esti komŭna aŭ persona, kaj krome, voĉa kaj medite senvoĉa. Tiu voĉa el si mem ne necesas ĉar Dio jam konas la homajn pensojn; ĝi tamen estas instigata pro tio ke (laŭ sankta Tomaso) utilas por la preĝanto por ke 1) ekscitas la internan devotecon, 2) oferas al Dio la omaĝon de la korpo krom tiu de nia animo, 3) favoras eksteran elverŝiĝon al impeto de la sentoj internaj.

Preĝemuloj kaj asketuloj povas sperti la preĝon mistikan, kiu estas profunda simpatio al Dio ĝuata kiel intensa mergiĝo en li sen, tamen, kunfandiĝo kun li. Tiu preĝo kutime postulas spirtigvidanton por evitigi facilajn iluziojn kaj misjuĝojn.

Oni (en la plej tradiciaj eklezioj), preĝas ankaŭ Sanktulojn, sed tiukaze la preĝo estas nur propeta kaj perada ĉar la fina adresito estas ĉiam Dion propetata kaj de la Sanktuloj kaj da propentanto.

Ne konceptebla preĝo pormalbena ĉar Kristo instruis preĝi por amikoj kaj malamikoj.

La preĝo por ke Dio helpu aliajn homojn estas multe apreciata kiel signo de amo al la proksimularo kaj efika pro la Komuneco kun la Sanktuloj (aŭ Komuneco de la Sanktuloj), nome de amantoj kaj matoj de Jesuo Kristo, kiu faras kun ĉiuj unikan misteran korpon.

Iuj kristanaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj ortodoksia, de ĉiam preĝas por la mortintoj por ke Dio pardonu iliajn pekojn kaj al ili donu la definitivan feliĉon, nome la beatiga vizio.

Tipa preĝo de kristano estas la Patro nia (Patronia) [3]


En Esperantujo, dum ekumenaj renkontiĝoj, katolikoj kaj prostetantoj uzas

Preĝo laŭ spiritismo[redakti | redakti fonton]

Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika.

La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon...

En la Leĝo de Adorado, kiu faras parto de la tria parto de "Libro de la Spiritoj" - La moralaj leĝoj - Allan Kardec demandas al Superaj Spiritoj:

658 - Ĉu la preĝo plaĉas al Dio? "Preĝo ĉiam plaĉas al Dio, kiam diktata de la koro, ĉar, por Li, intenco estas ĉio, kaj la preĝo elkora estas preferinda al la preĝo legata, kiel ajn bela ĉi tiu estas, kiam ĉi tiun oni legas pli per la lipoj ol per la penso. Preĝo plaĉas al Dio, kiam farata kun fido, fervoro kaj sincereco...

Ĉe la proksima demando ni renkontas la bazaj karakteroj de la preĝoj:

659 - Kio estas la ĝenerala karaktero de la preĝo? "Preĝo estas ago de adorado. Preĝi al Dio estas pensi pri Li, estas alproksimiĝi al Li, estas komunikiĝi kun Li. Per la preĝo la homo povas proponi al si tri aferojn: laŭdi, peti, danki".

La 662-a demando parolas pri la utileco de la preĝo pro la niaj proksimuloj.

662 - Ĉu oni povas utile preĝi por alia persono? "La Spirito de preĝanto estas instingita de la volo fari bonon. Per la preĝo li altiras al si bonajn Spiritojn, kiuj kunhelpas por la bono, kiun li volas fari."

La rimarkoj de Kardec apud tiu respondo estas la sekva:

"Ni havas en ni mem, per la penso kaj volo, agopovon, kiu etendiĝas multe trans la limojn de nia korpa sfero. Preĝo por alia persono estas ago de tiu volo. Se ĝi estas varma kaj sincera, ĝi povas alvoki bonajn Spiritojn por kunhelpo, por ke ĉi tiuj inspiru bonajn pensojn al tiu, por kiu oni preĝas, kaj donu al tiu la korpan kaj animan forton, kiun li bezonas. Sed, ankoraŭ en ĉi tiu okazo, la preĝo estas ĉio; tiu, kiun eldiras nur lipoj, estas parolo en dezerto."

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri preĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. »
  • Citaĵo
    « Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
  • Citaĵo
    « Preĝon faru, sed farunon preparu. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]