Albrecht Dürer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albrecht Dürer, 1498

Albrecht Dürer [ALbreĥt DIre] (esperantigite Durero; naskiĝis la 21-an de majo 1471 en Nurenbergo, Germanujo; mortis la 6-an de aprilo 1528 en Nurenbergo), estis germana renesanca pentristo kaj grafikisto. Li postlasis nur kelkajn pentraĵojn (Memportreto, La Roza Festeno, La kvar apostoloj), sed multajn karbodesegnojn kaj kuprogravuraĵojn, kaj ankaŭ teoriajn verkojn pri perspektivo kaj proporcioj.

Laŭ la planoj de Albercht Dürer estis konstruita la fortikaĵo Munot en Ŝafhaŭzo.

Dürer estis la unua artisto, kiu sistemate subskribis siajn grafikaĵojn per monogramo (AD). Tio baldaŭ iĝis kvalitsigelo, kiun oni kopiis.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La monogramo de Dürer, 1498
Blazono de Durero, pentrita de nekonata vitristo

La nomo Dürer devenas de la hungara Ajtósi ab. Albrecht Dürer la pli maljuna, devenis el la vilaĝo Ajtós proksime al la urbo Gyula en Hungarujo, estas konata en Hungarujo sub la nomo Ajtósi Dürer Albrecht. En Germanujo li nomis sin komence „Thürer” (= Türmacher; pordofabrikanto), ĉar en la hungara „ajtós” signifas („ajtó” = pordo).

Albrecht Dürer ŝanĝis la de sia patro uzatan skribformon, „Türer“, al „Dürer“ por alproksimiĝi ĝin al la orientfranka elparolmaniero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Barbara Dürer, nask. Holper, Oleo sur abiaĵo (1490/93), Germana nacia muzeo, Nürnberg
Portreto de Albrecht Dürer la pli maljuna, Oleo sur ligno (1490), Florenco
Memportreto de la dektrijarulo, arĝentskribilo sur blanke fonigita papero (1484), plej malnova konservita memportreto de Albrecht Dürer, Vieno

La patro de Albrecht Dürer, kiu nomiĝis ankaŭ Albrecht venis en 1455 de Hungarujo al Nurembergo kaj laboris tie sukcese kiel oraĵisto. En 1467 li edziĝis al Barbara Holper, filino de nuremberga majstro. En 25 edzecaj jaroj ŝi naskis 18 gefilojn, el kiuj nur tri supervivis. Albrecht naskiĝis la tria infano la 21-an de majo 1471. Ekde 1475 la familio Dürer vivis en propra domo malsuper la burgo (Burgstrasse 27). Albrecht priskribis sian patrinon kiel preĝejulino, kiu punis siajn gefilojn diligente kaj ofte. Verŝajne malfortigita de la multaj gravedecoj, ŝi ofte malsanis.

Jam june la patro venigis lin en sian metiejon por eduki lin kiel oraĵiston. El tiuj lernojaroj estas lia Brustbildo, kiun li desegnis en 1484 laŭ spegulo sur pergamenon (nun en Vieno) kaj Madono kun du anĝeloj el 1485.

De la fino de 1486 ĝis 1490 li lernis kaj laboris ĉe la nuremberga pentristo Michael Wolgemut. Ekzistas indicoj, ke Dürer partoprenis la skizojn por la Schedelsche Weltchronik de Harmann Schedel.

De Pasko 1490 ĝis Pentekosto 1494 Dürer ekmarŝis al la supera Rejno; la ekzakta vojo de tiu unua el tri grandaj vojaĝoj dum lia vivo estas nekonata. Eble li unue iris al Nederlando aŭ al la meza Rejno, antaŭ ol viziti Alsacon en 1492. Poste Dürer estis en Bazelo, kie estiĝis la famaj lignogravuraĵoj por la Narrenschiff de Sebastian Brant (1494).

Edzeco[redakti | redakti fonton]

En 1494 Albrecht edziĝis al Agnes Frey († 1539), filino de amiko de sia patro el malnova konata nuremburga familio, kvankam ŝi alportis nur 200-orflorinan doton. La edzeco restis sengefila. Tiel forpasis la familio Dürer, ĉar oni ne konas gefilojn de la du fratoj de Albrecht.

Weiher im Walde (Lageto en la arbaro), akvarelo (ĉ. 1495), Brita Muzeo, Londono
Feldhase (Kampleporo), akvarelo (1502), Vieno

Sekve kaj ĝis 1500 Dürer verkis serion de malgrandaj pejzaĝaj akvareloj kun motivoj el Nurenbergo aŭ el etapoj de sia vojaĝo al Venecio, al kiu li ekvojaĝis jam komence de oktobro 1494, t.e. nur tri monatojn post la geedziĝo. Li revenis al Nurembergo maje 1495.

En 1497 Dürer sendependiĝis kaj verŝajne ekde 1503 funkciigis propran metiejon kun la kunlaborantoj Hans Schäufelein, Hans de Kulmbach kaj Hans Baldung Grien. Li ege laboris pri siaj verkoj en la urbocentro de Nurenbergo. Dum tiu unua periodo de sia artista vivo li kreis ĉefe portretojn kaj kelkajn memportretojn: la bildon de sia patro (1497, nun en la nacia galerio en Londono), sian memportreton (1498, nun en la Prado-Muzeo en Madrido), tiun de la lindaŭa komercisto Oswald Krell (markitan „Oswolt Krel. 1499”, nun en la bavara ŝtata pentraĵkolekto en Munkeno), sian memportreton (1500, nun en Munkeno), bildon de Frederiko la 3-a de Saksujo (1494/97, nun en la ŝtata prusa kulturposedaĵo en Berlino) kaj aliajn. El la jaro 1500 estas ankaŭ la malgranda Kristo ĉe la kruco en la dresdena galerio, bildeto de nekomparebla delikateco, kaj el la sama epoko altarverkaĵo, ankaŭ en Dresdeno: Die sieben Schmerzen Mariä (La sep doloroj de Maria) kaj Maria das Kind anbetend (Maria adoranta la infanon).

Ĉefe tamen li dediĉis sin al kuprogravurado kaj desegnaĵoj por lignogravurado. La kuprogravuradon li elprovis jam delonge; la unua konservita folio datiĝas de 1497, sed verŝajne jam ekzistis pli fruaj. El tiu periodo estas ankaŭ: la Apokalipso de Johano (1498), serio de 16 lignogravuraĵoj, kaj Adamo kaj Evo (1504), kuprogravuraĵo.

Videblas la ligo de Dürer al humanismo montriĝas en la ilustraĵoj por la teksto de Conrad Celtis, „Quatuor libri Amorum” (1502).

Vojaĝo al Venecio[redakti | redakti fonton]

Rosenkranzfest (Rosariofesto), oleo sur poplaĵo (1506), nacia galerio, Prago

En 1505 Dürer duanfojon vojaĝis al Venecio, kie tiam verkis la plej grandaj pentristoj de la renesanco de la itala skolo, Tiziano, Giorgione, Palma el Vecchio; sed antaŭ ĉiuj impresis lin Giovanni Bellini, kiun li nomis en letero la „pest in gemell” (plej bona pri pentrarto). Serioza studado, diligenteco kaj kompreno jam junaĝe en la hejmo montris al li la gravecon de bona observado kaj ĝusta desegnado; nun li vidis neimagitan forton kaj profundecon de kolorito, kiu daŭre efikis al li.

La Albrecht-Dürer-domo en Nurenbergo, ekde 1509 la loĝejo kaj laborejo de Dürer

La germanaj komercistoj en Venecio mendis grandan bildon, la Rozarifeston por la Bartolomeo-preĝejo. Tiun pentraĵon poste aĉetis altkoste Rudolfo la 2-a kaj portigis ĝin de kvar viroj al Prago, kie ĝi restis en la tiea monaĥejo Strahow kaj nun estas en la nacia galerio. Ĝi prezentas la kronigon de la madono fare de du anĝeloj. La virgulino donas rozarion al la imperiestro, la Kristinfano alian al la papo. La pentraĵo, kiu estas difektita pro surpentrado montras evidentan venecian influon. Kvankam Dürer estis alte taksita en Venecio kaj la konsilio ofertis al li jaran salajron de 200 dukatoj, se li loĝus daŭre en la urbo, li tamen revojaĝis hejmen fine de la aŭtuno de la jaro 1506.

Imperiestro Maksimiliano la 1-a[redakti | redakti fonton]

La lasta juĝo, lignogravuraĵo (ĉ. 1510), el Die kleine Passion (La pasieto)
Imperiestro Maksimiliano la 1-a, oleo sur tiliaĵo (1519), arthistoria muzeo, Vieno

Ekde 1509 Dürer estis nomito de la granda konsilio en Nurenbergo, kaj tial verŝajne partoprenis la planadon de la artaj projektoj de la urbo. En tiu epoko li multe pli laboris pri lignogravurado kaj kuprogravurado, pentraĵoj maloftiĝis. Dürer ricevis de sia meceno la imperiestro Maksimiliano la 1-a oficialan dokumenton (Freibrief) kiel protekto kontraŭ kopio de liaj gravuraĵoj.

Rimarkindaj verkoj el la jaro 1512 estas la gravuraĵoj Maria sur la herba benko, Kristo la toleranto kaj la sankta Hieronimo.

Plurfoje Dürer laboris mendite de la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ekde 1510/11 ekzistis ligoj, eble provokitaj de Willibald Pirckheimer. Ĉiuj ĉi verkoj iel montris la honoron kaj la gloron de la imperiestro. Krom Dürer verkis ankaŭ aliaj artistoj por la imperiestro, kiel Hans Burgkmair, Hans Schäufelin kaj Beck aŭ Albrecht Altdorfer, Lucas Cranach kaj Jörg Breu.

Estiĝis tiam samtempe liaj famaj gravuraĵoj: Ritter, Tod und Teufel (Kavaliro, morto kaj diablo, 1513), Der heilige Hieronymus im Gehäus (La sankta Hieronimo en la konstruaĵo, 1514) kaj la altarfolio de la naskiĝo de Kriso, destinita al la Katarina-preĝejo de Nurenbergo, konata kiel altaro de Paumgartner, kiu nun troviĝas en Munkeno. En 1514, 2 monatojn antaŭ la morto de sia patrino li verkas karbodesegnaĵon de ŝi; ĝi estas la unua portreto de mortmalsana homo.

Sukceso en Nederlando[redakti | redakti fonton]

Der Hafen von Antwerpen (La haveno de Antverpeno), plumdesegnaĵo (1520), Vieno

De 1518 ĝis 1520 Dürer intense labris pri teorio, kiel proporcioj.

La 12-an de junio 1520 li ekveturis kun sia edzino tra Bamberg, Frankfurto, Kolonjo al Antverpeno kaj aliaj nederlandaj urboj. Ili revenis nur aŭtune de la sekva jaro. La vojaĝo al Nederlando estis triumfo, ĉie la majstro estis festita; la magistrato de Antverpeno ofertis al li jaran salajron de 300 guldoj, belan domon kiel donacon, ĉiujn vivokostojn kaj pagon de ĉiuj liaj publikaj verkoj por ke li restu definitive en Antverpeno. Princoj, fremdaj ambasadoroj, kleruloj, kiel Erasmo de Roterdamo, kaj artistoj honoris lin kaj anigis lin al sia socio. La novelektita imperiestro, Karlo la 5-a konfirmis la privilegiojn donitajn de Maksimilio kaj montris al li apartan bonvolon. Lia taglibro de tiu vojaĝo troviĝas en la skriba heredaĵo. Rezulto de la vojaĝo al Nederlando estis ankaŭ granda nombro de bildoj de kleruloj, princoj, artistoj, ktp. La 2-an de julio 1521 li ekhejmiĝis.

En la jaroj 1520/21 Dürer gvidis la ornamadon de la nurenberga urbodomo. La ornamaĵoj perdiĝis, sed ekzistas postaj desegnaĵoj el la la jaro 1530 pri ĝi.

El la jaro 1526 estas interalie la olebildo de Hieronymus Holzschuher (nomo de komercisto) kiu estas la plej bona el ĉiuj portretoj de Dürer.

En la lastaj jaroj Dürer dediĉis sin pli kaj pli al artteorio kaj venis al konkludoj, kiuj kontraŭdiras la italoj.

Malsano kaj morto[redakti | redakti fonton]

Dürer montras sian lienon, skizo (ĉ. 1528)
Tomboŝtono de la tombo de Dürer en Nürnberg

Post la vojaĝo al Nederlando kaj suferante sekvojn de malario, Dürer mortis neatendite la 6-an de aprilo 1528, iom antaŭ sia kvindeksepa naskiĝdatreveno. La simptomojn de sia malarimalsano, inter kiuj forta lienpligrandiĝo, li priskribis al sia kuracisto, kiel montras skizo en letero al li. Li tie montras al sia pligrandiĝinta lieno.

Ĝis sia morto li daŭre verkis, je la fino verŝajne pri prespreparo de teoria verko pri proporcioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto de la dektrijarulo
  • Weiher im Walde (Lageto en la arbaro)
  • Feldhase (Kampleporo)
  • Rosenkranzfest (Rosariofesto)
  • La lasta juĝo
  • Portreto de Imperiestro Maksimiliano la 1-a
  • Der Hafen von Antwerpen (La haveno de Antverpeno)
  • Kavaliro, morto kaj diablo
  • Adamo kaj Evo

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]