Ksilografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rinocero
Albrecht Dürer, 1515
Lignogravuraĵo (21,4 x 29,8 cm)

Lignogravurado[1]ksilografio[2] estas tekniko de arta reproduktado, en kiu farbo estas aplikita al reliefe gravurita ligna plato, tiel ke la elstaraj partoj koloriĝas, poste folio de papero aŭ ŝtofo estas presita al la gravurita plato kaj ekestas grafika bildo. La ekiĝinta grafikaĵo konsekvence nomiĝas lignogravuraĵo. Kiel esprimo de arta ideo la lignogravuraĵo aparte uziĝis en la 16-a jarcento kaj poste en la epoko de ekspresionismo. Konata ekzemplo de lignogravuraĵo estas la verko Rinocero de Dürer el la jaro 1515. Krom en Eŭropo, la lignogravurado ankaŭ en la tradicia arto de Japanio havas gravan rolon.

Laŭ Francisko Azorín ksilografio estas Surligna gravuraĵo reproduktebla per presado.[3] Li indikas etimologion el la greka ksilon + graphein (ligno gravuri). Kaj li aldonas la terminojn ksilografiistoksilografo, por artisto specialista je ksilografiaĵoj; ksilografio, por arto ksilografi aŭ pristudi ksilografiaĵojn; ksilografitipo, ksiloplastiko.[4]

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005.
  2. PIV 2005.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 122.
  4. Azorín, samloke.