Proporcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Proporcio estas laŭ PIV

  1. rilato inter la grandecoj de partoj inter si kaj al la tuto,
  2. grandeco de objekto, rilate al alia analoga rigardata kiel tipo,
  3. grandeco de afero, rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe kaj samgrade, kiel la unua (ekzemplaj frazoj: Devas esti severa proporcio inter la kulpoj kaj la punoj. Lia sukceso estas sen proporcio kun lia talento)
  4. en matematiko, la egaleco de du kvocientoj aŭ frakcioj, ekzemple 6:8=9:12 (alia notacio: 6/8=9/12) - alternativa vortumo por la lasta signifo estas rilatumo (en la latina lingvo ratio).

La signo de la koncepto proporcio en matematiko estas . La deksesuma kodo de la signo en unikodo estas 221D, ĝi povas esti skribita kiel ∝ en HTML.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]