Lucas Cranach la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de Lucas Cranach kiam li estis 77jaraĝa (1550), en la Muzeo Uffizi, Florenco

Lucas Cranach la Maljuna (germane: Lucas Cranach der Ältere) (Kronach, 1472Weimar, 16a de oktobro de 1553) estis artisto germana, pentristo kaj desegnisto de gravuraĵoj en ksilografio. La vera familinomo de tiu pentristo estis plej verŝajne Sünder (literume ankaŭ kiel Sunder, Sonder kaj Süündä, eble ankaŭ: Müller). Li estis la patro de la pentristo Lucas Cranach la pli juna.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lucas unue trejnitis ĉe la patro. Aliaj detaloj pri tiu vivetapo bedaŭrinde ne konatas. Sed verŝajnas ke li estis sub la influo de la frankonia skolo, de Matthias Grünewald kaj de Albrecht Altdorfer. Tion atestas la verko Ruhe auf der Flucht de 1504 (Berlino), la plej malnova verko kun estiĝddato de li, samtempe majstra verko en impona naturobservado kaj kolordonado. En 1505 li fariĝis kortega pentristo de la princo-elektisto saksia Frederiko la saĝa: unue li loĝis en Torgau kaj baldaŭ en Wittenberg, kie li ekis verkadon multflankan. Pro la kreiveco ega li devis dungi multajn helpantojn en sian atelieron por liveri la deziritaĵojn ĝustatempe. Ĉar li subsignis ĉiujn verkojn faritajn enateliere li malaltigis la propran, personan gravecon vole nevole. En 1508 la saksia suvereno ekrajtigis lin porti propran blazonon (serpento kun flugiloj kaj rubinringo enbuŝe). En 1509 li senditis en Nederlandon kie li pentris kiel infanon la postan imperiestron Karlo la 5-a. En 15020 li aĉetis apotekon en Wittenberg kaj malfermis surloke libro- kaj papervendejon. Tiel nomitaj Cranach-domoj troviĝas en Vajmaro kaj en Gotha.

Laboro porreformacia[redakti | redakti fonton]

La propagandon de Reformacio Cranach subtenis per portretoj kaj lignoprilaboro je kritikado de papeco kaj je publika konatigo de siaj amikoj Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono. Tamen Cranach paralele ankaŭ daŭre plenumis mendojn de katolikoj. La postaj saksiaj princoj-elektistoj Johano la Konstanta kaj Johano Frederiko la Grandanima estis pluaj mecenatoj de Cranach. En 1519 li elektitis financrespondeculo de la Konsiio, en 1537 kaj denove en 1540 urbestro (ĝis 1544). En 1550 Cranach iris al Augsburg laŭ deziro de la malliberigita princo-elektisto Johann Friedrich, du jarojn poste li sekvis lin al Vajmaro, kie li mortis kaj entombigitis en la Kortega kirko.

Cranach siatempe ĝuis grandan renomon kiu ankaŭ ŝuldiĝis al sia propagando porreformacia - sed certe ne nur. Li dominis kvazaŭ la tutan arton en Meza kaj Norda Germanujoj kvankam li neniam atingis la artistan gravecon de Albrecht Dürer aŭ de Hans Holbein. De italaj modeloj grandformaj Cranach ne influitis: li ĉiam restis limigita je malgrandaj formoj. Liaj koloroj estas klaraj kaj tre bone konserviĝis. Elano por esprimo de grandaj karakteroj tamen mankis, liaj rigardoj restis kvazaŭ etburĝaj. Plej bone li mastris la portretojn, kiuj ja estis detale perfektaj sed kiuj malsciis esprimi grandecon per si mem. Etaj mitologiaĵoj ankaŭ plaĉas - kiuj tute ne havis iun konekson al grek-romia antikvo sed estas mezepokaj burleskaĵoj fabelaj. Fascinaj tamen, kiam ili montriĝas antaŭ medioj de pejzaĝoj fantaziaj. Liaj figuroj estis pli tipoj ol fiziognomiaĵoj laŭnaturaj. Lia majstroverko estis la altaraj scenoj en la Herder-preĝejo en Vajmaro (Kristo krucumita: maldekstre la resurekto de Jesuo kaj dekstre Johano la Baptisto): finis ĝin lia filo Lucas Cranach la pli juna. La bildoj de la patro oftas, tamen la verkoj vere pentrita de li maloftas!

Cranach estis ankaŭ perfekta miniaturaĵpentristo kaj libropentristo kiel atestas la blazonoj saksia ĉe la Universitato de Jena, la wittenberga universitata albumo en Halle (Saale) kaj la belega duellibro de Johann Friedrich kun 146 paĝoj en Coburg. Cranach signis siajn verkojn nur per monogramo konsistanta el la literoj L+C respektive per sia blazono. Cranach faris kaj kuprogravuradon; tamen li estis multe pli grava koncerne lignogravurado: por tiu ĉi tekniko li liveris multajn fascinajn desegnaĵojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • La galerioj berlinaj posedas multajn verkojn gravajn de li: Folge aus dem Leiden Christi, Apollo und Diana, der Brunnen der Jugend, Venus und Amor, Porträt Albrechts (Kurfürst von Mainz)
  • En la galerioj de Dresdeno videblas ekzemple: Adam und Eva, Judith und Lucretia, Delila und Simson, David und Bathseba, Christus an der Säule (de 1515), der bethlehemitische Kindermord, Christus und die Kinder, eine ruhende Quellnymphe (de 1518)
  • En Innsbruck estas pluraj de liaj ĉefverkoj: en la Katedralo de Innsbruck la fama pilgrimbildo de Maria Hilf, en la Kapucana kirko eta madono-bildo kun la bebo Jesuo
  • En Lepsiko: Christus, der die Kindlein zu sich kommen läßt (Kirko Sankta Paŭlo); Bildnis eines Sterbenden (muzeo).
  • En Mansfeld (en la kastela kirko): Altarbild mit der Kreuzigung, Grablegung und Auferstehung
  • En Meißen (katedralo): Heiland mit den Wundmalen
  • En Wörlitz (gotika domo): Vermählung der Hl. Katharina
  • En Naumburg (urba kirko): Christus, die Kinder segnend
  • en la Kirko Sankta Mario (Torgau): Die 14 Nothelfer.
  • La Malnova pinakoteko de Munkeno posedas: Moses und Aaron mit den Gesetzestafeln, die Ehebrecherin, Lucretia, Christus am Kreuz, la portetoj de Luther, Melanchthon kaj Friedrich dem Weisen, Venus und Amor
  • La reĝa biblioteko munkena: surpergamenta preĝadolibro kun margaj pentraĵoj de Cranach kaj Dürer (litografiaĵoj)
  • En la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo troviĝas: Madonna unter dem Apfelbaum, Venus und Cupido kaj Heirat eines Jünglings mit einer häßlichen Frau
  • En Oberschleißheim (reĝa galerio): Maria mit zwei Engeln, die Hl. Katharina und ihre Enthauptung, ein alter Mann ein junges Mädchen liebkosend, der Mund der Wahrheit
  • En la Mariokirko de Halle kaj en la urbokirko de Schneeberg: du grandaj altarajhoj
  • En Vieno: Anbetung der Weisen, Christus den heiligen Frauen erscheinend, die heil. Katharina und Rosalia, der Hl. Hieronymus mit dem Löwen kaj der Hl. Leopold.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 331-332, kio legeblas interrete tie ĉi.


Justiculino - personigo de justeco (Lucas Cranach la Maljuna, 1537. Amsterdamo, Fridart Stichting)
Adamo kaj Eva de Lucas Cranach la Maljuna, Nacia Muzeo en Varsovio