Cranach-domo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Cranach-domo
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1547
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 45″ N, 11° 19′ 48″ O (mapo)50.979211.33Koordinatoj: 50° 58′ 45″ N, 11° 19′ 48″ O (mapo)
Map
Cranach-domo
Posedata de Christian Brück vd
vdr
La Cranach-domo (maldekste) ĉe la eosta flanko de la centra bazarplaco
Portalo doma

Cranach-domo (germane: Cranachhaus) estas la maldekstra de du kvazaŭ identaj renesancaj domoj ĉe al orienta flanko de la bazarplaco centra en Vajmaro, Germanujo, rekte kontraŭe al la urbodomo. Tie ĉi vivis en la 16-a jarcento la pentristoj Lucas Cranach la Maljuna kaj lia filo Lucas Cranach la Juna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fortimpresa, per kolonoj, konkoniĉoj kaj rondarkaj ornamaĵoj dekorita domo estas monumentprotektitaĵo kun horizontala projekciaĵo de ĉ. 1500m². La konstrutempo de la domo etendiĝis tra la jaroj inter 1547 kaj 1549. Ĝin konstruis la ĉefarĥitekto Nikolaus Gromann por la duka kanceliero Christian Brück, edzo de Barbara Cranach kaj bofilo de Lucas Cranach la Maljuna. Supre de la dekstra arko videblas la blazono de la pentristo, serpento kun flugiloj.

Lucas Cranach la Maljuna, unu el la plej gravaj germanaj renesancaj pentristoj, pasigis surloke la lastan vivojaron. La nur en 1552 Vajmaron atinginta oldulo fondis antaŭmorte en la domo ankoraŭ novan atelieron kaj gastigis du disĉiplojn. Li mem malgraŭ aĝo sia estis ankoraŭ aktiva kaj komencis en sia ateliero (la mansardo subtegmenta) la pentradon de la fama triptiko kiu admireblas nuntempe en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Finfaris ĝin ne antaŭ 1555 filo lia.

Dum la Dua mondmilito la domo ege damaĝitis sed originale rekonstruitis poste. Najbare al ĝi troviĝas aliaj belaj renesancaj domoj.

Hodiaŭa uzo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la malfrua 1990-aj jaroj estis ene la galerio de la Kooperativo vajmara de kreantoj de plastikaj artoj. La longjara galeriestro kaj artisto Horst Hausotte retiriĝis en 1991. Lia posteulo Ralph Herrmann estris la kooperativon ĝis post la kulturĉefurba jaro 1999. En la kadro de la kulturĉefurba projekto Weimar aus dem Rahmen venigis oni multajn internaciajn artistojn engalerien. De aparta graveco estis la ekspozicioj de Ernst Fuchs, Friedensreich Hundertwasser, Christo kaj Jeanne-Claude kaj Emil Schumacher.

Post la vendo al invenstisto la galerio devis foriri. Nuntempe enestas la teatrejo Theater im Gewölbe kiu specialiĝis je la surcenigo de etaj dramoj de Goethe, Schiller kaj aliaj klasikuloj. Por neteatrospektantoj jam ne eblas enirado tie ĉi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]