Nikolaus Gromann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaus Gromann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1500 (1500-01-01)
Morto 29-an de novembro 1566 (1566-11-29) (66-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Nikolaus GROMANN (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1500, mortinta la 29-an de novembro 1566 en Gotha) estis germana lignoskulptisto kaj ĉefarkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Endokumente Gromann unuafoje aperis en 1537 kiel majstro en la servo de la princo-elektisto Johano Frederiko la 1-a (Saksio) ĉe konstrulaboroj de Kastelo Osterburg. De 1542 estis lia plano alikonstrui monaĥejon (pli poste Kastelon Ehrenburg) en Coburg. En 1543 li prilaboris la preĝejon de Kastelo Hornstein en Vajmaro kaj iĝis dumviva ĉefarkitekto en la lasta tago de la sama jaro. Ekde tiam multaj aktoj jaron post jaro portas lian nomon en la rolo de konstruinspektoro ĉe diversaj konstruejoj kaj en Turingio kaj en Saksio. En 1544/45 li komencis konstrui la Kastelan kirkon en Torgau kaj fari aliajn verkojn ene de la samloka Kastelo Hartenfels. Antaŭ 1547 li konstruigis la portan alkonstruaĵon ĉe la sudokcidenta angulo de la vajmara Kastelo Hornstein (ekde la 19-a jarcento hejmeciĝis por ĝi la nomo "Bastilo"). En 1549 konstruiĝis samloke la duobla domo ĉe la vajmara centra bazarplaco (la t.n. Cranach-domo, kie loĝis en 1552/53 Lucas Cranach la Maljuna) kaj la loĝdomo de li mem (la t.n. Lützelburger-domo, detruita en 1945, forigita tri jarojn poste). Inter 1548-51 Gromann konstruigis la akvokastelon en Trockenborn-Wolfersdorf kiu nomiĝis poste Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft). En 1553 li rekonstruigis Kastelon Grimmenstein kaj faris la Novan konstruaĵojn de sur Kastelo Heldburg. En 1562-66 sekvis la starigo de la Nova konstruaĵo en Vajmaro kiel ĝardenkastelo (=la nuna turingia landa biblioteko) kaj en 1562-64 la konstruo de la urbodomo de Altenburg (laŭ liaj planoj, sed ne sub lia gvidado).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Gromann havis grandan influon sur la enkondukon de renesanca konstrustilo en Turingio. Ĝis 1560 pli gravis por li ankoraŭ la dekoraj formoj renesancaj (orieloj, frontonoj, portoj) sur gotikozaj konstruaĵoj. Poste, ĉe la Novaj konstruaĵoj en Vajmaro kaj Heldburg kaj Altenburg, diafanis la vera renesanco-stilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Engst, Wohnhausbau u. Bauwesen d. Renaissance in Weimar, ca. 1923 (ungedr., Weimar, Landeshauptarchiv)
  • H. Heubach, Gesch. d. Schloßbaues in Thüringen 1620–70, 1927
  • W. Wennig, Schmuckformen d. thüring. Baukunst im 16. u. 17. Jh., 1939
  • W. Scheidig, Zur Baugesch. d. Weimarer Bibl., in: Zs. d. Ver. f. thüring. Gesch. u. Altertumskde., Beih. 23, 1941, S. 1-33
  • W. Thomae, Thüring. Kunstgesch., 1951
  • Eva Schmidt, Die Stadtkirche zu St. Peter u. Paul in Weimar, 1955

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe NDB