Kastelo Hartenfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Hartenfels
kastelo
kastelo [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio
SituoTorgau
- koordinatoj51° 33′ 32″ N, 13° 0′ 32″ O (mapo)51.558913.0089Koordinatoj: 51° 33′ 32″ N, 13° 0′ 32″ O (mapo)

Kastelo Hartenfels (Saksio)
Kastelo Hartenfels (Saksio)
DEC
Kastelo Hartenfels
Kastelo Hartenfels
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Kastelo Hartenfels

Vikimedia Komunejo:  Schloss Hartenfels, Torgau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Hartenfels

Kastelo Hartenfels (germane Schloß Hartenfels) en Torgau apartenas al la plej gravaj frurenesancaj konstruaĵoj en Germanlando. En ĝi estas la Kastela kirko de Torgau. Ĝi estas ja la plej grandaj inter la tute konserviĝintaj kasteloj tiaj en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enirejo en la Kastela kirko.

La kvarala kastelo konstruitis inter 1482-1632, unue sub la gvidado de Konrad Pflüger, adepto de Arnold von Westfalen. Li kreis la altvaloran malfrugotikan Albrechts-konstruaĵon por loĝado en la alo D.

La impona okcidenta alo C de la Johann-Friedrich-konstruaĵo kun Großer Wendelstein (=granda helika ŝtuparo el ŝtono) faritis en 1533-36 fare de la kortega ĉefarkitekto Konrad Krebs laŭ komisio de la princo-elektisto Johano Frederiko por festoj kaj reprezentadoj.

La libere portanta ŝtuparo Großer Wendelstein estas unikaĵo kaj apartenis al la monumentoj de monda arkitekturo. La interna pentrado estas de Lucas Cranach la Maljuna. Ekde 1540 transprenis Andreas Günter respektive Nikolaus Gromann la laborojn ĉe la nova alo B kiel ankaŭ ĉe la belega Kastela kirko de Torgau. En 1623 la ĉefarkitekto Hans Steger finkonstruis la komplekson per la konstruo de la enireja alo A. Post la dividkontrakto de Lepsiko Torgau iĝis ĉefrezidejo de la ernestida linio de la Dinastio Wettin.

La princoj-elektistoj Frederiko la Saĝa, Johano la Konstanta kaj Johano Frederiko la Grandanima regis Saksion kaj havis grandan influon sur multaj paŝoj de la Reformacio. Je la fino de la Milito de Schmalkalden kaj post la malfavora batalo ĉe Mühlberg la princo-elektisto sidanta en Torgau devis cedi la elektohonoron al la dresdenanoj (Moritz von Sachsen, Albert-ida dinastio). Sekve la kastelo iom da graveco perdis. Tamen ankaŭ poste ankoraŭ okazis ofte parlamentaj kunsidoj, festoj kortegaj kaj kunvenoj ĉasadaj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la norda alo okazis en 1627 la unua prezento de germanlingva opero, Daphne de Heinrich Schütz, en la granda komedia salonego. En 1636 la svedoj bombardis la kastelon kaj poste marode elrabis ĝin. Poste la kastelo havis diversajn funkciojn de lazareto, laborejo, orfejo, frenezulejo, kazerno, landa tribunalo.

Hodiaŭ la kastelo denove brilas kaj gastigas i.a. la Administradejo de la Distrikto Norda Saksio. En la alo D troviĝas salonegoj por nedaŭraj ekspozicioj. Kelkaj daŭraj ekspozicioj estas en la alo kun la princaj loĝejoj, i.a. pri la historio de la prizono ĉe la Zinna-remparo.

Ŝtonoj kaj panoramoj[redakti | redakti fonton]

En ŝton-elmontrejo sub la burgo (germane: Lapidarium) videblas originalaj artaĵoj el ŝtono. Ĉefa verko estas la sabloŝtona galerio de la originalaj blazonoj de sur Großer Wendelstein. Meze de la korto menciindas ankoraŭ Neptuno-puto, ekstere ĉe la kastelo troviĝas romantika rozĝardeno.

Post surgrimpado oni havas disde la Hausmann-turo ravigan belvidon super la urbon kaj ties ĉirkaŭaĵojn.

Ursoj[redakti | redakti fonton]

Ursotenado jam en 1425 unue menciitis. Maksimuma nombro de la ursoj vivantaj en la kastelofoso estis 30! Post interrompo de la ursotradicio en la 18-a jarcento la tuto reprenitis en la 1950-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]