Heinrich Schütz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Schütz, pentrita de Christoph Spetner, proks. 1660

Heinrich SCHÜTZ [HAJNriĥ ŝic], en memskribaĵoj ĉiam Henrich[1], latinige Henricus Sagittarius (naskiĝinta la jul.: 8-an de oktobro / greg.: 18-an de oktobro 1585 en Köstritz; mortinta la jul.: 6-an de novembro / greg.: 16-an de novembro 1585 en Dresdeno) estis germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro el la frubaroka epoko.

Li studis i.a. en Italio ĉe Giovanni Gabrieli kaj akiris en 1617 postenon en Dresdeno kiel muzikestro. En 1627 li komponis la unuan germanan operon Dafne, kies muziko perdiĝis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj muzika edukado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Heinrich Schütz; nuna Heinrich-Schütz-Muzeo ĉe la Heinrich-Schütz-Strato
Memortabulo por Heinrich Schütz ĉe lia loĝodomo de 1608 en Marburgo

Schütz naskiĝis je Köstritz (orienta Turingujo) kiel dua el ok gefratoj en la gastejo Goldener Kranich de sia patro kaj estis baptita la 9-an de oktobro 1585 en la preĝejo Sankta Leonardo. Kiam li aĝis kvin jarojn, lia familio transloĝiĝis al Weißenfels, ĉar lia patro tie transprenis alian gastejon. Tie ĉi Heinrich Schütz pasigis sian infanecon. En 1599 Landgrafo Morico de Hesujo-Kassel malkovris lian muzikan talenton kaj patronis lian edukadon al kantisto. Schütz lernis dank' al lia protekto ĉe la kortega lernejo je Kassel nome Collegium Mauritianum kaj povis en 1607 studi juron en la universitato de Marburgo. Samtempe li ellernis la orgenludon kaj kompozicion. Ekde 1609 ĝis 1612 Schütz komencis dank' al stipendio de la landgrafo trijaran studon en Venecio ĉe orgenisto Giovanni Gabrieli, kiun li finis per la madrigalkolekto Il Primo libro di Madrigali publikigita en 1611. Sur la mortolito Gabrieli postlasis al Schütz unu el siaj ringoj. Gabrieli estis la ununura, kiun Schütz dum sia tuta vivo nomis sia instruisto.

Post reveno el Venecio[redakti | redakti fonton]

Kiam li en 1613 revenis al Kassel, landgrafo Morico dungis lin kiel vicorgenisto. Malmultajn jarojn li deĵoris ĉe la saksa kaj transprenis la estradon de la dresdenan kortegan kapelon gvidantan en Germanujo, unue apud la malsaniĝema Rogier Michael same kiel kapelmajstro Michael Praetorius, kiu jam delonge laboris tie. Nur post la morto de Praetorius Schütz estis ununura kapelmajstro ĉe la saksa kortego. Tiun ĉi postenon li tenis ĝis sia vivofino. Lia transposteniĝo al Dresdeno jam ekde 1614 estis objekto de diplomataj kvereloj inter la landgrafoj kaj elektoprinco Johano Georgo la 1-a de Saksujo, kiuj finiĝis nur en 1619, kiam la elektoprinco finfine sukcesis venki. En la sama jaro Schütz publikigis la Psalmen Davids, kiujn li dediĉis al sia landa reganto, kaj geedziĝis kun Magdalena Wildeck. Ili tenis du filinoj. Anna Justina mortis jam en la aĝo de 17 jaroj. Euphrosine Schütz naskiĝis en 1623 kaj geedziĝis kun la pli malfrua lepsikan urbestron Christoph Pincker. Ties filino Gertraud Euphrosine mem ne havis gefilojn.

Kiel kapelmajstro Schütz tenis la ĝeneralan inspekton super la membroj de la kortega kapelo, kiu konsistis el kantistoj kaj instrumentistoj. Kun ĝi li estis kompetenta por ĉia muziko ĉe la kortego: religia same kiel profana, por distrado kaj diservo same kiel por la politika reprezentado. Bedaŭrinde perdiĝis liaj dramaj profanaj verkoj (kantoteatraĵoj kaj baletoj), de kiuj kutime nur la tekstoj estis presitaj.

Heinrich Schütz 1627, en la jaro de la ekesto de opero Dafne

Tridekjara Milito kaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1618 eksplodis la Tridekjara Milito, kies katastrofaj efikoj ne nur kostis al pli ol triono de la germana loĝantaro la vivon, sed ankaŭ kaŭzis la preskaŭ kompletan ruiniĝon de germana kulturo. Schütz mem skribis pri tio, kiel la „respektinda muzika pro la kontinuaj danĝeraj militiroj en nia kara patrujo de germana nacio ne nur treege malpliiĝas, sed kelkloke estis rezignata“. Li devis siajn postulojn pri koncerta praktikado kaj instrumentaroj konsiderinde malpliigi, „por ke mia de Dio donita talento en tia nobla arto ne tute sidiĝas, sed nur kreu kaj prezentu kelkan malmultan“ (Omaĝa antaŭparolo de la unua parto de la Kleinen geistlichen Konzerte [religiaj konĉertetoj], Lepsiko, 1636). Aldoniĝis ree kaj ree pestepidemioj. Post la frua morto de sia edzino en la jaro 1625 Schütz neniam plu ĝeedziĝis.

Komence de la jaro 1626 lia dunginto elektoprinco Johano Georgo la 1-a de Saksujo bezonis geedziĝfestan muzikon, ĉar lia dekkvinjara filino estis edziniĝonta komence de la venonta jaro. Schütz tamen ne rigardis sin kapabla verki por tio; tro freŝa estis la perdo de lia edzino Anna Magdalena, kaj tial la elektoprinco petis laŭ rekomendo de Schütz la muzikon de la opero "Dafne" de Jacopo Peri. Ties teksto ja estas en la itala lingvo, kaj Schütz montris sur poeton Martin Opitz, kiu ankaŭ povas traduki ĝin. Martin Opitz siaflanke ne nur tradukis la tekston, sed novverkis ĝin komplete, tiel ke Schütz finfine tamen devis verki muzikon pri la opica teksto.[2] Li finkomponis sian operon Dafne kaj supozeble unuafoje prezentis ĝin en 1627 sur Kastelo Osterstein en Gera. La komponaĵo forbrulis dum la Tridekjara Milito.[3]

Por ne perdi la konekton al la plej novaj atingaĵoj de la muziko, Schütz vizitis en 1628 por dua fojo Venecion resp. ties ĉirkauaĵon kaj restis tie pli ol unu jaron. Estas penseble, ke li je tio renkontigis kun Claudio Monteverdi, tamen tio ne estas certa. Li aŭdis tie novan teatran muzikon kaj ricevis tiel gravajn novajn instigojn por sia verkado. Ankaŭ la unua libro de siaj Symphoniae sacrae [religiaj simfonioj], kiun li publikigis post sia reveno al Germanujo en la jaro 1629, atestas ĉi tiun restadon. Schütz vivis ekde 1629 ĝis 1657 en Dresdeno ĉe Neumarkt 12, la nuna tiel nomata Quartier V. La dresdena kapelo havis tamen jam en tiuj jaroj tiel grandajn problemojn je la provizo kaj salajrado de siaj membroj, ke Schütz ree kaj ree elrigardis por dungitecoj ekster Dresdeno.

Falsaĵo farita proks. 1930 – verŝajne okaze de la Schütz-Jubileo en 1935 – kiu pretendas portreti Henrikon Schütz en 1670.[4]

Tial li estis feliĉa, eĉ du fojojn povi ricevi oferton de reĝo Kristiano la 4-a de Danujo kaj Norvegujo, direkti la muzikon je grandaj geedziĝo-solenaĵoj. Ekde 1633 ĝis 1635 kaj ekde 1642 ĝis 1644 li laboris en Kopenhago kiel dana ĉefkapelmajstro. Krom tio Schütz ankaŭ laboris kiel muzika konsilanto de la princaj kortegoj je als Hanovro, Wolfenbüttel, Gera, Vajmaro kaj Zeitz. Okaze de la funebraĵo por sia landa princo Henriko Reuß li komponis en 1635/1636 la verkon Musikalische Exequien. En 1636 li publikigis je Lepsiko la unuan parton de siaj Kleinen geistlichen Konzerte, al kiuj li en 1639 sekvigis duan parton. Lia publikiga agado atingis fine de la 1640-aj jaroj sian supron: en 1647 aperis la dua parto de la Symphoniae sacrae, en 1648 la Geistliche Chormusik [religia ĥormuziko] kaj en 1650 la tria kaj lasta parto de la Symphoniae sacrae. Liajn petojn pri pensiigo, ekde 1645 ree kaj ree prezentita, Johano Georgo la 1-a entute rifuzis; nur post ties morto en la jaro 1656 lia filo Johano Georgo la 2-a de Saksujo koncedis al Schütz konsiderindan retiriĝon. Kiel „plej maljuna“ kapelmajstro Schütz tenis sian titolon tamen ĝis sia vivofino.

Maljuneco kaj morto[redakti | redakti fonton]

La funde renovigita muzeo Heinrich-Schütz-Domo (Weißenfels) / Saksujo-Anhalto estis malfermita en 2012

La maljunecon Schütz pasigis plejparte en sia domo en Weißenfels, la loko de sia infaneco. El ĉi tiu tempo devenas liaj tri pasionoj laŭ Luko (proksimume 1664), Mateo (1665) kaj Johano (1666) same kiel lia kristnaska historio (1664). Lia lasta verko estas la kompleta muzikigo de la 119-a psalmo (1671), subdividita en dek unu motetojn, sekvata de muzikigo de la 100-a psalmo kaj germana magnifikato. La 119-a psalmo estas la plej longa en la biblio, kaj Schütz komponis la tutan verkon senescepte duĥora. Ĉar ĝi – laŭ lia volo – estu lia lasta komponaĵo, la verko nomiĝas laŭkutime ankaŭ Schwanengesang (cignokanto). Schütz mortis pro apopleksio je la alta aĝo de 87 jaroj en Dresdeno. Li estis entombigita en la malnova dresdena Frauenkirche. Per ties malkonstruo en 1727 ankaŭ lia tombo perdiĝis. Memorbendo enigita en la preĝejan plankon de la nuna Frauenkirche memorigas al ĉi tiu unua germana muzikisto de tuteŭropa rango.

Oktobron de 2010 oni trovis dum la resanigo de la loĝodomo de Schütz en Weißenfels du tekstofragmentoj de ne plu konserviĝinta komponaĵo, en kiu inter alie estas muzikigita psalmo 10. La fragmentoj devenas el la tempo de 1650 ĝis 1660.[5]

Verkado kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de
Psalmen Davids

Heinrich Schütz validas kiel la plej eminenta germana komponisto de la frua baroko. Kvankam unue edukita kiel orgenisto, li komponis post fruaj madrigaloj itallingvaj antaŭ ĉio kantmuzikon pri germanlingvaj religiaj tekstoj, pli precize kaj por la kortegaj diservoj kaj ankaŭ por la kortega distro kaj reprezentado. Kiel sian ĉefan taskon Schütz rigardis la disponigon de muziko por eksterordinaraj okazoj same kiel por grandaj kortegaj festoj aŭ politikaj okazaĵo.

La malfacilaj vivcirkonstancoj rezultaj el Tridekjara Milito, epidemioj kaj sociaj renversoj kontribuis al tio, ke Schütz, kiu komence eniris en nepre brilan kontegomastrumadon, pli malfrue priskribis sian vivon kiel „preskaŭ turmentoplena ekzistado“. Tiuj ĉi spertoj tamen nur relative surfundiĝis en liaj verkoj.

Preskaŭ neniom da profana muziko de Schütz transvivis. Malgraŭ lia famo kiel unu da la plejbonaj orgenistoj en Germanio neniom da lia nur-instrumenta muziko konserviĝis.

Schütz enkondukis la novan konĉertan stilon kun deviga kontinua baso, devenantan el Italujo, en Germanujon kaj ligis ĝin kun la biblia prozo germanlingva. Lia majstra „traduko“ de germanlingvaj tekstoj en muziko – jen Schütz povis disponi pri siaj spertoj kun la italaj madrigaloj – ekde ĉiam kaptegis la intereson de lia publiko. Krom la biblia prozo (je aparta preferado de la psalmoj) Schütz muzikigis rimitajn aŭ eĉ strofajn tekstoj pli malofte, ankaŭ tial, ĉar li sentis la mankon de germanlingva poezio laŭ la modelo de la itala madrigalo kaj ne sin rigardis kapabla verki mem tiajn tekstojn. Malgraŭ tio Schütz kunlaboris kun famaj poetoj; la kunlaboro kun Martin Opitz kondukis al la ekesto de la paŝtistokomedio Dafne, je kiu tamen ne estas certe, ĉu temas pri trakomponita opero aŭ pri teatraĵo kun muziko.

Specimena ekzemplo por la okupiĝo de Schütz kun la „hodiaŭa itala maniero […] de la sagaca Sinjoro Claudio Monteverdi“ estas lia konĉerto „Es steh Gott auf“ (SWV 356) el la dua parto de la ‘‘Symphoniae sacrae‘‘ (1647, citaĵo el la antaŭparolo). [6] respektis.

La stilo de Schütz – influiĝoj kaj influoj[redakti | redakti fonton]

La komponaĵoj de Schütz klare montras la influon ĉefe de lia instruisto Gabrieli per ilia brilega plurĥora kaj konĉerta stilo. Ili ankaŭ montras la influadon de Monteverdi, kies muzikon li studis. La influo de la franco-flandraj komponistoj de la 16-a jarcento ankaŭ estas rimarkinda en lia verko.

Poŝtmarko (FRG) kun notoj el la moteto "Verleih uns Frieden" (Geistl. Chormusik, 1648)

Krom la nova stilo kun ĝeneralbaso Schütz ankaŭ flegis ankoraŭ la pli malnovan, sen-ĝeneralbasan stilon, kiun li altestimis kiel fundamento de ĉiu komponado. Tion ne nur montras liaj madrigaloj, sed ankaŭ la motetoj de Cantiones sacrae el 1625 same kiel el Geistlichen Chormusik de 1648. Ĝuste la kunfando de la du stiloj, la verkado kun elementoj de la konĉerto same kiel kun tiuj el moteto kaj madrigalo, je tio la virtuoza traktado de la kantvoĉoj kaj de la devigaj instrumentoj kaj la variema uzado de plej malsamaj ensembloj (ekde la unuvoĉa konĉerteto ĝis plurĥoraj, plensonaj verkoj) apartenas al la apartaj atingaĵoj de la komponisto, kiujn jam liaj samtempanoj rekonis kaj estimis.

Liaj plej bone konataj verkoj lokas sur la kampo de religia muziko, kiu entenas verkojn por sola voĉo kun instrumenta akompanado trans senakompanan ĥormuzikon ĝis pompajn reprezentemajn verkojn, kiaj ekzemple troviĝas en liaj tri libroj de Symphoniae sacrae, la Psalmoj de David-o, la Sieben Worte Jesu Christi am Kreuz (la Sep Lastaj Vortoj sur la Kruco) kaj liaj tri pasionaj komponaĵoj, kiujn li komponis jus antaŭ lia 80-a naskotago.

Je la komenco de sia verkado la muziko de Schütz laŭiris la plej progresemajn stilojn devenantajn el Italujo. Malfrue, kulminanta en lia malfrua pasionaj komponaĵoj, lia muziko estiĝis simpla kaj preskaŭ sobra kaj ofte por malgrandaj ensembloj. Praktikaj konsideroj certe kaŭzis parton de ĉi tio ŝango: la Tridekjara Milito ruinigis la muzikan bazan ekipaĵon de Germanujo, tiel ke ĝi estis ne plu estis kapabla prezenti la gigantajn verkojn en la venecia stilo, kiuj markis la fruan kreoperiodon de Schütz.

Schütz ankaŭ interrilatis kun aliaj gravaj siatempaj germanaj komponistoj. Ĉefe menciindas lia dumviva amikeco kun Johann Hermann Schein,[7] kiun li ekkonis en Weißenfels, kie Schein laboris kiel muzikinstruisto. Okaze de lia morto Schütz komponis la funebromoteton „Das ist je gewisslich wahr“. Kiel orgenisto li ekpertizis orgenon en Bayreuth kune kun Samuel Scheidt kaj Johann Staden. Estas supozende, ke tiuj interkonatiĝoj ankaŭ influis la verkadon de Schütz.

Per la enportado de novaj muzikaj ideoj el Italujo en Germanujon Schütz tamen ankaŭ grave kaj vaste influis la germanan muzikon sekvontan. La stilo de la nordgermana orgenskolo en norda Germanujo, Nederlando kaj Skandinavio devenas – kvankam ĉefe de la nederlandano Jan Pieterszoon Sweelinck - parte ankaŭ de Schütz, precipe per liaj lernintoj Matthias Weckmann kaj Johann Theile; jarcenton malfrue ĉi tio muziko estas kulminonta en la verkaro de Johann Sebastian Bach.

Akcepto kaj estimado[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo Schütz estis titolata „parens nostrae musicae modernae“, do „patro de nia (t.e. de la germana) moderna muziko“. La unua muzikhistoria verko germanlingva el 1650 nomis lin„la plej bona germana komponisto“, la surskribo de lia tomboŝtono nomis lin „de lia jarcento plej eminenta muzikisto“ (saeculi sui musicus excellentissimus). Al la lernantoj de Schütz apartenas inter alie David Pohle, Matthias Weckmann, Johann Theile, Adam Krieger kaj Johann Vierdanck. Malgraŭ tia estimo fare de liaj samtempuloj li eniris post sia morto en forgeson por proksimume 200 jaroj.

Unuafoje pli detale Schütz estis menciata je 1834 en la monografio de Carl von Winterfeld pri Giovanni Gabrieli. Ekde 1870 Carl Riedel, ĥordirektisto en Lepriko, ree prezentis verkojn de Schütz, antaŭ ĉio liajn pasionojn same kiel Sieben Worte en propraj aranĝoj, konatigante ilin tiamaniere al pli granda publiko. Franz Liszt pledis por la novpresado de la verkoj de Schütz.[8] Komence de la 1880-aj jaroj Arnold Mendelssohn ree prezentis, instigate de Friedrich Spitta, en Bonn plurajn ĥorverkojn. Anakŭ Johannes Brahms prezentis en Vieno kelkajn verkojn de Schütz. En 1885 muziksciencisto Philipp Spitta komenciĝis per la unua publikigo de la kompleta verkaro de Schütz.

Pli intensa flegado de la verkaro de Schütz, tamen koncentriĝe sur la motetojn de la Geistliche Chormusik, komenciĝis en la 1920-aj jaroj. Konsekvenco estis inter alie en 1922 la fondado de unua, mallongviva Heinrich-Schütz-Societo. Ĝin postsekvis en 1930 Nova Schütz-Societo, kiu pli malfrue alinomiĝis kaj ankoraŭ nuntempe ekzistas kiel Internacia Schütz-Societo (ISG) kun sidejo en Kassel. Tiu ĉi progresigas per ĉiujare okazantaj Heinrich-Schütz-Festivaloj aŭ Heinrich-Schütz-Tagoj la disvastiĝon kaj la komprenon de la muziko de Schütz. Unu el la kunfondintoj, Hans Joachim Moser, prezentis en 1936 unuan biografion pri Schütz, post kiam Erich Müller jam en 1931 estis prizorginta eldonadon de la traktaĵoj kaj leteroj de Schütz. En 1955 la ISG komenciĝis per la publikigo de nova eldono de la tuta verkaro (Nova Schütz-Eldono), kiu intertempe havas 35 volumojn (stato: aprilo de 2012) kaj antaŭvideble alreskos ĝis proksimume 43 volumoj. En 1979 ISG komenciĝis per la eldonado de Schütz-Jarlibro, kiu ekde tiam aperis ĉiujare kaj entenas gravajn traktaĵojn pri la komponisto kaj lia medio.

Poŝtmarkaro de la GDR (1985) okaze de la 400-a naskiĝdatreveno de Schütz kaj la 300-aj naskiĝdatrevenoj de Bach kaj Händel

Krom la Nova Schütz-Eldono aperas, eldonite de Günter Graulich, la Stutgarta Schütz-Eldono, kiu ankaŭ komplezas prezentopraktikajn bezonojn. Akompane al tio ekestas sub la artisma ĝenerala estrado de Hans-Christoph Rademann kaj kunlaboro de la Dresdena Ĉambroĥoro kun Carus-Verlag Stuttgart kaj MDR Figaro sonregistraĵo de la kompleta verkaro de Heinrich Schütz. Ankaŭ la itala klavicenisto kaj direktisto Matteo Messori elverkas nun per la ensemblo „Cappella Augustana“ sonregistraĵon de la kompleta verkaro de Heinrich Schütz, kun amplekso de pli ol 35 lumdiskoj, el kiuj aperis jam 19 (stato: septembron de 2011).

La Heinrich-Schütz-Arĥivon je Dresdeno fondis en 1988 Wolfram Steude.[9] La iama domo de Schütz en Dresdeno, la tiel nomata Quartier V, nomiĝas nun Heinrich-Schütz-Domo.

La kvar plej gravaj germanaj stacioj de lia vivo kaj verkado (Bad Köstritz, Weißenfels, Kassel, Dresden) ankoraŭ estas ligitaj kun Heinrich Schütz: En Bad Köstritz, Weißenfels kaj Dresden okazas per la Heinrich-Schütz-Muzikfestivalo ĉiujara festivalo de antikva muziko honore al la komponisto. La Sud-Afrika Heinrich-Schütz Societo (sidanta en Bloemfontein) organizas ĉiujare ĥorsemajnon direktatan de ĥorestro aŭ kantoro alvojaĝinta el Germanujo. Averaĝe 120-150 kantantoj kaj muzikistoj partoprenas al la renkontiĝo de la Suid-Afrikaanse Heinrich Schütz Vereniging (SAHSG).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Neumarkt 12, Dresdeno, memortabulo pri Heinrich Schütz[10]
Heinrich-Schütz-Steleo de Berndt Wilde en Dresdeno

En Bad Köstritz ekzistas du monumentoj. La pli malnova troviĝas malsupre de la preĝejo ĉe la Preĝejomonto. La dua monumento troviĝas en la Heinrich-Schütz-Strato vidalvide de la Heinrich-Schütz-Domo. Ĝi estis verkita en 1985 de Berndt Wilde kaj konsistas el tri relieftabuloj. La tri bildoj montras la batalon inter la potencoj de la bono kaj de la malbono en la epoko de Heinrich Schütz. Je tio temas pri la kontrastoj inter amo kaj malamo same kiel vivo kaj malvivo.[11]

En Dresdeno steleo, starigita en 1985 ne malproksime de la Zwinger en la parko okcidente de la Zwinger-Lageto, memorigas pri la verkado de Schütz en Dresdeno. Berndt Wilde kreis ĉi tiun monumenton en 1972; ĝi konsistas el sabloŝtono, kaj sur la flanko estas almetitaj bronzotabuloj, kiuj prezentas scenojn el la epoko de Schütz.[12] Ĉe la loĝodomo de Heinrich Schütz rekonstruita en 2008 (Neumarkt 12), en kiu la komponisto loĝis ekde 1629 ĝis 1657, originala memortabulo memorigas pri lia vivo kaj verkado. La memortabulo estis ŝutkovrita sub la ruinaĵoj de lia domo dun la aeratakoj kontraŭ Dresdeno en la nokto de la 13-a ĝis 14-a de februaro 1945, poste savita kaj stokita en la Heinrich-Schütz-Kapelo ĝis la rekonstruo de la domo en la jaro 2008 fare de la eklezia flegoservo por maljunuloj kaj malsanuloj Martinshof Rothenburg Diakoniewerk. La tenanto de la maljunulejo „Heinrich Schütz Residenz“ riparigis la memortabulon kaj muntis ĝin ĉe la origina loko.

Memortagoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj (Selekto)[redakti | redakti fonton]

Verkaro de Heinrich Schütz

Jen la eldonataj verkoj de Schütz. Multaj el ili enhavas multoblajn komponaĵojn. Ekzistas pli ol 500 komponaĵoj de Schütz.

  • Il primo libro de madrigali (unua libro de madrigaloj) (Venecio, 1611)
  • Psalmen Davids (Psalmoj de Davido) (Libro 1) (Dresdeno, 1619)
  • Historia der frölichen und siegreichen Aufferstehung ... (Historio de la Releviĝo de Jesuo) (Dresdeno, 1623)
  • Cantiones sacrae (Freiberg, 1625)
  • Psalmen Davids (Libro 2) (Freiberg, 1628)
  • Symphoniae sacrae (Libro 1) (Venecio, 1629)
  • Musicalische Exequien (Dresdeno, 1636)
  • Kleiner geistlichen Concerten (Book 1) (Lepsiko, 1636)
  • Symphoniae sacrae (2-a libro) (Dresdeno, 1647)
  • Geistliche Chor-Music (Dresdeno, 1648)
  • Symphoniae sacrae (3-a libro) (Dresdeno, 1650)
  • Zwölff geistliche Gesänge (Dresdeno, 1657)
  • Psalmen Davids (revizio de Libro 2) (Dresdeno, 1661)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Schütz-Werke-Verzeichnis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rifkin 1987, S. 5
  2. Martin Schlu 2005: Heinrich Schütz 1619 – 1627 Glück, Unglück und Krieg
  3. Dafne – Eine Tragicomoedia
  4. Steude 1986, p. 58–61.
  5. Unter alten Holzdielen. En: Sächsische Zeitung. de la 5-a de majo 2011.
  6. Gerald Drebes: ‘‘Schütz, Monteverdi und die „Vollkommenheit der Musik“ – „Es steh Gott auf“ aus den „Symphoniae sacrae“ II (1647)‘‘. En: ‘‘Schütz-Jahrbuch‘‘, jarkolekto 14, 1992, pj. 25-55. Resumo rete sub http://www.gerald-drebes.de/8.html
  7. Manfred Blechschmidt, Klaus Walther: Bergland-Mosaik. Ein Buch vom Erzgebirge. Greifenverlag zu Rudolstadt; 1. Auflage 1969; S. 82–86
  8. Hans Joachim Moser: Kleine deutsche MusikgeschichteHeinrich Schützens Schule
  9. Wolfram Steude: Das Heinrich-Schütz-Archiv. En: Beiträge zur Musikwissenschaft. Kajero 3/1989. Eldonita de la ligo de la komponistoj kaj muziksciencistoj de la GDR en Eldonejo Neue Musik Berlin, p. 207 sj.
  10. La tabulo estis ŝutkovrita en 1945 kaj kuŝis ĝis 2008 en la Heinrich-Schütz-Kapelo de la Kruco-Preĝejo je Dresdeno. Post elspeza riparado ĝi estas revidebla sur la origina loko. Ĝi apartenas al la aŭtentikaj Heinrich-Schütz-Monumentoj en Dresdeno.
  11. Ingeborg Stein: Heinrich Schütz und Köstritz. Quartus-Verlag, 2005, ISBN 3-931505-76-6, p. 86.
  12. Kunst im öffentlichen Raum. Informbroŝuro de la urbo Dresdeno, decembron de 1996.
  13. Heinrich Schütz ĉe glaubenszeugen.de
  14. 14,0 14,1 Heinrich Schütz en la leksikono de sanktuloj

Fontoj kaj plua literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era (Muziko en la Baroka Epoko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5
  • Manfred Blechschmidt, Klaus Walther: Bergland-Mosaik. Ein Buch vom Erzgebirge. Greifenverlag zu Rudolstadt; 1-a eldono 1969; pj. 82–86
  • Schütz-Jahrbuch. Eldonita de Walter Werbeck kune kun Werner Breig, Friedhelm Krummacher kaj Eva Linfield. Bärenreiter, Kassel 1979sj., ISBN 3-7618-1684-7.
  • Otto Brodde: Heinrich Schütz. Weg und Werk. Kassel 1979, ISBN 3-7618-0159-9.
  • Hans Heinrich Eggebrecht: Heinrich Schütz. Musicus Poeticus. Göttingen 1959, (Wilhelmshaven 1984, ISBN 3-7959-0410-2)
  • Robert Eitner: Schütz, Heinrich. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volumo 33, Duncker & Humblot, Lepsiko 1891, pj. 753–779.
  • Martin Gregor-Dellin: Heinrich Schütz. Sein Leben, sein Werk, seine Zeit. Munkeno 1987, ISBN 3-492-02919-1.
  • Michael Heinemann: Heinrich Schütz. Rowohlt, Hamburgo 1994, ISBN 3-499-50490-1.
  • Michael Heinemann: Heinrich Schütz und seine Zeit. Laaber, 1993, ISBN 3-89007-116-3.
  • Michael Heinemann (eldoninto): Schriftstücke von Heinrich Schütz (= Schütz-Dokumente 1). Je uzo de la tekstotransigoj verkitaj laŭ la fontoj fare de Manfred Fechner kaj Konstanze Kremtz, Kolonjo 2010, ISBN 978-3-936655-80-3.
  • Matthias Herrmann (eldoninto): Die Musikpflege in der evangelischen Schlosskapelle Dresden zur Schütz-Zeit. Kamprad, Altenburg 2009, ISBN 978-3-930550-55-5
  • Hans Joachim Moser: Heinrich Schütz. Sein Leben und sein Werk. Kassel 1936.
  • Erich H. Müller: Heinrich Schütz – Gesammelte Briefe und Schriften. Regensburg 1931.
  • Joshua Rifkin: Henrich Schütz. Auf dem Wege zu einem neuen Bild von Persönlichkeit und Werk. En: Schütz-Jahrbuch 1987. Bärenreiter, Kassel 1987, ISBN 3-7618-0819-4, pj. 5-21.
  • Bernhold Schmid: Schütz, Heinrich. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). volumo 23, Duncker & Humblot, Berlino 2007, ISBN 978-3-428-11204-3, S. 662–664
  • Wolfram Steude: Zum gegenwärtigen Stand der Schütz-Ikonographie. En: Schütz-Jahrbuch 1985/86. Bärenreiter, Kassel 1986, ISBN 3-7618-0778-3, S. 50-61.
  • Ingeborg Stein, Friederike Böcher: Bad Köstritz: Das Heinrich-Schütz-Haus, Forschungs- und Gedenkstätte. Schnell & Steiner 1995, ISBN 3-7954-5939-7
  • Ingeborg Stein: Heinrich Schütz und Köstritz. Quartus-Verlag, 2005, ISBN 3-931505-76-6.
  • Vladimir Steingard, Elisabeth Sobol (tradukisto): Heinrich Schütz: Persönlichkeit, Schaffen, Kompositionsstil: Eine neue Monographie-Konzeption. Monsenstein und Vannerdat, MV-Wissenschaft, 2007, ISBN 978-3-86582-530-8.
  • Mara R. Wade: Heinrich Schütz as Artistic Director of the Great Wedding. En: German Court Culture and Denmark. Harrassowitz, Wiesbaden 1997, ISBN 3-447-03899-3, S. 221–278.
  • Klaus-Gunther Wesseling: Schütz, Heinrich. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). volumo 9, Bautz, Herzberg 1995, ISBN 3-88309-058-1, kol. 1058–1077.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

Muziknotoj