Hans Joachim Moser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hans Joachim Moser (naskiĝinta la 25-an de majo 1889 en Berlino[1]; mortinta la 14-an de aŭgusto 1967 samurbe) estis germana nazia muziksciencisto, komponisto, kantisto kaj verkisto pri muzikaj temoj kaj beletro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Moser studis muzikhistorion, germanistikon kaj filozofion en Marburgo, Berlino kaj Lepsiko kaj lernis de sia patro violonludon. Li doktoriĝis per la tezo Die Musikergenossenschaften im deutschen Mittelalter en la jaro 1910 je Rostock.[2]

Li militservis kiel leŭtenanto en la Unua Mondmilito, plenumis sian profesorekzamenon en 1919 ĉe la universitato je Halle kaj fariĝis en 1922 ekstraordinara profesoro. En 1925 li sekvis vokon al la Hajdelbergo. De 1927 ĝis 1933 li estis direktisto de la ŝtata akademio por eklezia kaj lerneja muziko en Berlino. En 1933 Moser estis elpostenigita pro oficaj pekoj riproĉataj al li.[3]

Malgraŭ strikta dekreto de NSDAP, kiu haltigu ĝian amasan membrokreskon, la 1-an de aprilo 1936 li fariĝis nazio (membronumero 3.751.261).[4] En 1938 Moser fariĝis vicestro de la regnejo por muzikaranĝoj en la propagando-ministrejo; ekde 1940 ĝis 1945 li estis ties ĉefsekretario. Sub lia oficado la regnejo disdonis ekde 1940 ankaŭ komisiojn por la „arjigo“ de la oratorioj de Georg Friedrich Händel.[5] Inter 1938 kaj 1940 Moser verkis krome por la revuo de la Germanien (Ĝermanujo) SS. Ekde 1944 li publikigis en la revuo Musik im Kriege (Muzik en la milito) de la nazia ĉef-ideologiisto Alfred Rosenberg.

Malgraŭ strikta dekreto de NSDAP, kiu haltigu ĝian amasan membrokreskon, la 1-an de aprilo 1936 li fariĝis nazio (membronumero 3.751.261).[6] En 1938 Moser fariĝis vicestro de la regnejo por muzikaranĝoj en la propagando-ministrejo; ekde 1940 ĝis 1945 li estis ties ĉefsekretario. Sub lia oficado la regnejo disdonis ekde 1940 ankaŭ komisiojn por la „arjigo“ de la oratorioj de Georg Friedrich Händel.[7] Inter 1938 kaj 1940 Moser verkis krome por la revuo de la Germanien (Ĝermanujo) SS. Ekde 1944 li publikigis en la revuo Musik im Kriege (Muzik en la milito) de la nazia ĉef-ideologiisto Alfred Rosenberg.

Moser ricevis en 1947 profesorpostenon ĉe la universitato de Jena, sed perdis ĝin post nur du monatoj pro sia naziisma agado en la propagando-ministrejo. En Okcidentujo tiujn ĉi problemojn li tute ne havis: li povis labori de 1950 ĝis 1960 kiel estro de la urba konservatorio en okcidenta Berlino, kaj en 1963 la urbo Vieno honoris lin per la Mozart-Medalo.

Moser verkis studaĵojn pri multaj komponistoj, ekzemple Paul Hofhaimer, Heinrich Schütz kaj Johann Sebastian Bach samkiel pri La germana kanto ekde Mozart. En la 1920-aj jaroj li publikigis plurfoje eldonotan trivoluman verkon Geschichte der deutschen Musik (Historio de la germana muziko). Post la Dua Mondmilito Moser elplumigis historion de la protestanta eklezia muziko en Germanujo kaj multajn traktaĵojn privivajn, ekzemple Musikgeschichte in 100 Lebensbildern. Lia muzikleksikono travivis ĝis 1955 kvin eldonojn. Krom tio aperis libro kun iel naziisma titolo Die Musik der deutschen Stämme (La muziko de la germanaj gentoj; 1957).

La kompona verkaro de Moser ampleksas pianopecojn, lidojn, teatromuzikojn kaj ĥorverkojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die kleine Enzyklopädie, Encyclios-Verlag, Zuriko, 1950, volumo 2, paĝo 202
  2. Vidu pri tio ankaŭ la noton pri la enskribiĝon de Hans Joachim Moser
  3. Michael Grüttner, Sven Kinas: „Die Vertreibung von Wissenschaftlern aus den deutschen Universitäten 1933–1945“, in: Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte 55 (2007), p. 133, 158.
  4. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, p. 4686.
  5. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 417.
  6. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, p. 4686.
  7. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 417.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Finscher: Moser, Hans Joachim, en: Die Musik in Geschichte und Gegenwart, eldonita de Ludwig Finscher, 2-a nov-priverkita eldono, Personenteil, vol. 12. Bärenreiter/ Metzler, Kassel kaj aliaj. 2004, kol. 528 sj.
  • Ute Lemm: Musikwissenschaft in Westdeutschland nach 1945. Analysen und Interpretationen diskursiver Konstellationen. Doktortezo, Bonn 2005 (Plena teksto)
  • Heinz Wegener (kunverkinto): Festgabe für Hans Joachim Moser zum 65. Geburtstag. Hinnenthal, Kassel 1954 (kun 91-paĝa publikaĵolisto)

Ligo eksteren[redakti | redakti fonton]