Georg Friedrich Händel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georg Friedrich Händel
Haendel.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Georg Friedrich Händel
Naskiĝo la 23-an de februaro 1685(nun 1685-02-23)
Flago-de-Germanio.svg Germanio, Halle ĉe Saale
Morto la 14-an de aprilo 1759 (74‑jara)
Flag of the United Kingdom (3-5).svg Britio, Londono
Ĝenroj baroka muziko
Profesio komponisto
Aktivaj jaroj 1698-1750
v  d  r
Information icon.svg

Georg Friedrich HÄNDEL[1] (naskiĝis la 23-an de februaro 1685, en Halle ĉe Saale, kaj mortis la 14-an de aprilo 1759)[2], en Anglio kutime nomata George Frideric (aŭ Frederick) Handel[3], estis en Germanio naskiĝinta poste angla komponisto de baroka muziko, precipe de operoj, oratorioj, himnoj kaj orgen-koncertoj, kiu pasigis la kernon de sia kariero en Londono. Lia plej bone konata verko estas Messiah, kiu estas oratorio enmuzikiganta tekstojn el la Biblio en la King James Version. Ĝin oni kutime prezentas en Kristnasko. Li ankaŭ estis profunde influa por multaj komponistoj post si, inkluzive Haydn, Mozart kaj Betovenon.

Naskiĝinta en familio indiferenta al muziko, Handel ricevis kritikan trenadon en Halle, Hamburgo kaj Italio antaŭ setleji en Londono en 1712; li iĝis civitanigita brita subulo en 1727.[4] Li estis forte inflita kaj de la grandaj komponistoj de la itala Baroko kaj de la mez-germana polifonia ĥorusa tradicio.

Post dekkvin jaroj, Handel estis startinta tri komercajn operkompaniojn por havigi al la angla nobelaro per itala opero. Muzicologo Winton Dean verkis ke liaj operoj montras ke "Handel estis ne nur granda komponisto; li estis drama genio de unua ordo."[5] Kiam Alexander's Feast (1736) estis bone ricevita, Handel faris transiron al anglalingvaj ĥorusaj verkoj. Post lia sukceso pere de la Mesio (1742) li neniam plenumis italan operon denove. Preskaŭ blinda, kaj estinta loĝanta en Anglio dum preskaŭ kvindek jaroj, li mortiĝis en 1759, kiel respektita kaj riĉa homo. Lia funebro ricevis plenajn ŝtatajn honorojn, kaj li estis entombigita en la Abatejo Westminster en Londono.

Naskiĝinta la saman jaron kiel Johann Sebastian Bach kaj Domenico Scarlatti, Handel estis konsiderata kiel unu el la plej grandaj komponistoj de la epoko de la Baroko, kaj per verkoj kiaj Akva muziko, Muziko por la Reĝaj Piroteknikaĵoj kaj la Mesio li restis longdaŭre populara.[6] Unu el liaj kvar kronig-himnoj, nome Zadok the Priest (1727), komponita por la kronado de Georgo la 2-a, estis ludita je ĉiu sinsekva brita kronado, tradicie dum la the suverena surtronigo. Handel komponis pli ol kvardek operoj en ĉirkaŭ tridek jaroj, kaj ekde la fino de la 1960-aj jaroj, kun la remodigo de la baroka muziko kaj la apero de la historie informita muzika koncertado, la intereso por la operoj de Handel kreskiĝis.

Male ol multaj kredas nuntempe, la oratorioj de Händel ne estas eklezia muziko. Händel estis teatrodirektoro, kaj lin ĝenis du leĝoj: dum la karesmo ne estis permesite prezenti teatraĵojn, kaj eĉ dum la resto de la jaro teatraĵo ne rajtis enhavi bibliajn personaĵojn. Por solvi la problemojn, li komponis anglalingvajn "oratoriojn" (liaj operoj estis itallingvaj) kaj ilin prezentis koncerte, sen sursceneja aktorado; do li povis kaj plenigi sian teatron ankaŭ dum la karesmo, kaj uzi la drame interesajn rolulojn de la Biblio, precipe de la malnova testamento.

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Baptatestilo de Handel (Marienbibliothek en Halle)

Handel naskiĝis en 1685 en Halle, Duklando de Magdeburgo, al Georg Händel kaj Dorothea Taust.[7] Lia patro, 63jaraĝa kiam naskiĝis George Frideric, estis elstara barbir-kirurĝo kiu servis ĉe la kortego de Saksio-Weissenfels kaj de Margraflando Brandenburgio.[8] Laŭ la unua biografo de Handel nome John Mainwaring, li "estis malkovrinta tian fortan emon al Muziko, ke lia patro kiu ĉiam intencis, ke li dediĉu sin al la studo de Juro, havis tialon por esti alarmita. Li strikte malpermesis lin implikiĝi per ajna muzika instrumento sed Handel trovis vojon por ekhavi malgrandan klavikordon private kaŝita ĉe ĉambro ĉe la pinto de la domo. Al tiu ĉambro li konstante ŝteliris kiam la famili estis dormanta".[9] Ege frue Handel iĝis lerta ludanto de klaviceno kaj orgeno.[10]

Händel-Domo (2009), naskoloko de George Frideric Handel.
Enirejo de la Teatro del Cocomero en Florenco.

Handel kaj lia patro veturis al Weissenfels por viziti ĉu la duonfrato de Handel, Carl, aŭ nevo, Georg Christian,[11] kiu estis servante kiel servisto de la Duko Johano Adolfo la 1-a.[12] Dum tiu vojaĝo, la juna Handel estis trenita sur orgena skabelo,kie li surprizis ĉiujn per sia ludado.[13] Tiu ludado helpis Handel kaj la dukon konvinki lian patron permesi al li ekhavi lecionojn en muzika komponado kaj klavartekniko el Friedrich Wilhelm Zachow, nome orgenisto de la preĝejo Marienkirche de Halle.[13] Zachow komponis muzikon por la luteranaj servoj ĉe la preĝejo, kaj el li Handel lernis pri harmonio kaj kontrapunkto, kopiante kaj analizante partiturojn, kaj akiris instruadon per hobojo, violono, klaviceno kaj orgeno.[13] En 1698 Handel ludis por Frederiko la 1-a de Prusio kaj renkontiĝis kun Giovanni Bononcini en Berlino.

El Halle al Italio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Italio li subskribis sian nomon "Hendel", kiel oni en germana oni prononcas. Vidu: The life of Handel de Victor Schoelcher, paĝo 1
  2. Hicks, en Grove 1998, p. 614
  3. "Handel" en Collins English Dictionary, HarperCollins Publishers, 1998, kiu donas la oftan varianton "George Frederick" (uzita en sia testamento kaj sur lia funebra monumento) kun la prononco de lia familinomo. La literumado "Frideric" estis uzita en lia formularo de 1727 por britia civitaneco.
  4. British Citizen by Act of Parliament: George Frideric Handel (14a de Aprilo 2009). Alirita 13a de Aprilo 2012.
  5. Handel and the Opera Seria. University of California Press, p. 19. ISBN 978-0520014381.
  6. George J. Buelow (2004). "A History of Baroque Music". p. 476. Indiana University Press, 2004
  7. Deutsch 1955, p. 1
  8. Adams Aileen, K., Hofestadt, B., "Georg Handel (1622–97): the barber-surgeon father of George Frideric Handel (1685–1759)", Journal of Medical Biography, 2005, Aug; 13(3):142–49.
  9. National Portrait Gallery, p. 51
  10. Dent 2004, paĝoj 3–4
  11. Friedrich Chrysander asertas ke ne temis pri lia duonfrato sed pri la 10jara pli aĝa (!) nevo, kiu devis direkti sin al George Friedrich kiel sia onklo. zeno.org
  12. Weissenfels estas 34 km sude de Halle; perpiede ili estus bezoninta ĉirkaŭ sep horojn. Ĉar ili iris per kaleŝo ili veturis pli rapide. Por pliaj detaloj vidu: The life of Handel de Victor Schoelcher, books.google.com
  13. 13,0 13,1 13,2 Philip J. Bone, The Guitar and Mandolin, biographies of celebrated players and composers for these instruments, London: Schott and Co., 1914.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Abraham, Gerald (1954), Handel: a symposium, Oxford University Press 
  • Burrows, Donald (1994), Handel, Oxford University Press, ISBN 0-19-816470-X 
  • Burrows, Donald (1997), The Cambridge Companion to Handel, Cambridge University Press, ISBN 0-521-45613-4 
  • Chrissochoidis, Ilias. "Early Reception of Handel's Oratorios, 1732–1784: Narrative – Studies – Documents" (Ph.D. dissertation, Stanford University, 2004), available through UMI.
  • Dean, Winton and John Merrill Knapp. Handel's Operas, 1704–1726 (Volume 1) Oxford: Clarendon Press. 1987; 2nd Ed. 1994 (softcover) ISBN 0-19-816441-6
  • Dean, Winton (2006) “Handel’s Operas, 1726–1741” (The Boydell Press)
  • Deutsch, Otto Erich, Handel: A Documentary Biography, 1955.
  • Frosch, W.A., The "case" of George Frideric Handel, New England Journal of Medicine, 1989; 321:765–769, Sep 14, 1989. [1]
  • Harris, Ellen T. (general editor) The librettos of Handel's operas: a collection of seventy librettos documenting Handel's operatic career New York: Garland, 1989. ISBN 0-8240-3862-2
  • Harris, Ellen T. Handel as Orpheus. Voice and Desire in the Chamber Cantatas Harvard University Press, 2001. ISBN 0-674-00617-8
  • Hogwood, Christopher. Handel. London: Thames and Hudson, 1984. ISBN 0-500-01355-1
  • Keates, Jonathan. Handel, the man and his music. London: V. Gollancz, 1985. ISBN 0-575-03573-0
  • Leopold, Silke. "Händel die Opern" Bärenreiter 2009, ISBN 978-3-7618-1991-3

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]