Aŭkcio
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Akcio. |
| Aŭkcio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| vendado • matematika ludo • variable pricing | |||||
| |||||

Aŭkcio estas publika vendado, kiu estas organizata laŭ aŭkciaj reguloj.
Dum aŭkcio partoprenantoj ofertas siajn prezojn por anoncataj varoj. Varo estas aĉetata de tiu, kiu ofertas plej altan aŭkcian prezon.
Vara klasifiko kaj aŭkcia katalogo
[redakti | redakti fonton]Varoj estas klasifikataj laŭ samaj indicoj al lotoj. Lotoj povas esti ankaŭ klasifikitaj al pli grandaj partoj -- ĉenoj. Ĉiuj informoj pri la varoj, vendataj en aŭkcio, estas publikataj en aŭkcia katalogo, en kiu oni povas trovi lotojn kaj ĉenoj kun atribuitaj nombroj. Tiuj nombrojn estas anoncataj de aŭkciisto, kiu gvidas aŭkcion.
La sistemo de aŭkcio estas grava por la plej valoraj kaj multekostaj vendeblaj artaĵoj kaj ĉefe de moderna kaj nuntempa artoj.
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]Kadre de Universala Kongreso de Esperanto ĉiujare okazas aŭkcio de maloftaj kaj unikaj esperantaĵoj.
Ĝi fariĝis unu el la spektakloj de la kongresa semajno – kaj ankaŭ maniero kolekti monon por utila celo, nome la Volontula Fondaĵo de UEA. Oni proponos librojn k.a. objektojn por la aŭkcio donacitajn de la Libroservo de UEA kaj de individuaj esperantistoj. Inter ili estas ĉefe libroj, eĉ tre raraj eroj el la fruaj jaroj, kaj diversaj esperantaĵoj.
Aŭkcio okazis ankaŭ en 2020, kadre de Virtuala Kongreso de Esperanto.

