Saltu al enhavo

Ludwig van Beethoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Betoveno)
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Ludwig van Beethoven
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820) de Joseph Karl Stieler
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820)
de Joseph Karl Stieler
Bazaj informoj
Naskiĝo 16-an de decembro 1770 (1770-12-16)
en Bonno, Elektoepiskopujo Kolonjo,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-an de marto 1827 (1827-03-26) (56-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstra imperio
Edz(in)o sen valoro
Deveno Nederlando, Germanio
Ĝenroj klasika muziko, klasika epoko
Profesio komponisto
Retejo www.beethoven.ws
Signifa instrumento
piano
violono
Persona informo
Mortokialo Cirozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Centra Tombejo de Vieno (1888–)
cimetière de Währing (fr) Traduki (1827–1888) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko Betoven-Domo
Ŝtataneco Aŭstra imperio (1822–)
Elektoepiskopujo Kolonjo (–1794) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ludwig van Beethoven
Memorigilo Ludwig van Beethoven
Familio
Patro Johann van Beethoven Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Maria Magdalena van Beethoven Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Kaspar Anton Karl van Beethoven (en) Traduki kaj Nikolaus Johann van Beethoven Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Infano sen valoro Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Karl van Beethoven (en) Traduki (nevo)
Josyne van Beethoven (en) Traduki (8th great-grandmother (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
virtuozo
improviser (en) Traduki
violonisto
orgenisto
dirigento
muzikinstruisto
pianisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Por Elise
Simfonio n-ro 9 en D-minoro
Piano Sonata No. 14
Missa Solemnis
Piano Sonata No. 8
Simfonio n-ro 5 en C-minoro
Simfonio n-ro 6 en F-maĵoro
Piano Sonata No. 21
Sonato por piano n-ro 23
Violona Sonato n-ro 9
Simfonio n-ro 3 en E-bemola maĵoro
Fidelio
TTT
Retejo https://www.beethoven.de
vdr

Ludwig van BEETHOVEN ([LUDviĥ fan BE:Tho:fn][1], en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko (de) BETOVENO[2]) (baptiĝis la 17-an de decembro 1770[3], mortis la 26-an de marto 1827), estis germana pianisto, dirigento kaj komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris, kaj en kelkaj okazoj timigis, komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantojn, kiuj venis post li.

Li estis la lasta granda reprezentanto de la klasikismo en Vieno (post Christoph Willibald Gluck, Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart), kaj tiele Beethoven sukcesis superi la muzikon de la romantikismo, influante sur diverseco de muzikaj verkoj de la 19-a jarcento. Lia arto esprimiĝis en nombraj ĝenroj kvankam liaj naŭ simfonioj estis la ĉefa fonto de lia internacia populareco, lia efiko rezultis ege grava en liaj verkoj por piano kaj por ĉambra muziko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Johann van Beethoven (1740-1792) kaj Maria Magdalena Keverich (1746-1787), gepatroj de Ludwig.

La familio van Beethoven vivis iom malriĉe. Lia patroflanka avo, nomita same Ludwig,[4] (Mechelen/Meĥleno, 1712-1773), estis posteulo de familio de kamparanoj kaj farmistoj devenaj el Brabanto, en la regiono Flandrio (Belgio), kiuj translokiĝis al Bonn en la 18-a jarcento. La partiklo van de lia nomo, male al tio ofte supozita, ne pruvas nobelan devenon, ĉar Beethoven probable derivas el Bettenhoven (aŭ france Bettincourt), nome vilaĝo de Lieĝo, kvankam alia hipotezo indikas ke la familinomo devenus de Beeth (kiu en Flandrio kaj Nederlando signifas “beto”) kaj Hoven, kiu estus la pluralo de Hof (“farmo”). Tiele, «Beethoven» signifus «farmoj de betoj».[5]

La elektoprinca palaco en Bonn, kie la familio Beethoven estis aktiva el la 1730-aj jaroj.

En marto 1733, lia avo elmigris al Bonn, kie li laboris kiel dirigento kaj kapelmajstro de la orkestro de la princelektisto de Kolonjo. La 17-an de septembro tiujare, li edziĝis al Maria Josepha Poll, kies atestantoj estis la orgenisto Gilles van den Aeden kaj Johann Riechler. Ili havis tri gefilojn: nome Maria Bernarda Ludovika (baptita la 28an de aŭgusto 1734, mortinta la 17an de oktobro 1735), Marcus Josephus (baptita la 25an de aprilo 1736, mortinta tuj poste en nedeterminita dato) kaj Johann, de kies nasko aŭ bapto konserviĝis neniu registro; oni supozas ke li naskiĝis fine de 1739 aŭ komence de 1740. La tria estis la nura kiu survivis la infanaĝon kaj estis la patro de van Beethoven. Johann estis muzikisto kaj tenoro de la princelektista kortego.

La domo de Beethoven, situa en la 515 de Bonngasse, Bonn.

La 12an de novembro 1767 li edziĝis en la preĝejo de Sankta Remiĝo en Bonn kun Maria Magdalena Keverich (19-a de decembro 1746-17-a de julio 1787), juna vidvino kaj filino de kuiristo de Treviro. Pro tio, la geedziĝo de liaj gepatroj estis kontraŭita de lia avo, kiu tiam estis jam prestiĝa kapelmajstro de la kortego kaj konsideris la junulinon de socia klaso pli malalta al tiu de sia filo, kio ne pravis ĉar en ŝia familio estis ankaŭ skabenoj kaj eĉ senatoroj.[5]

La geedzoj translokiĝis al la domo 515 de Bonngasse kaj post du jaroj, nome en 1769, naskiĝis ilia unua filo, baptita kiel Ludwig Maria van Beethoven. Tamen, apenaŭ ses tagojn post la bapto, la bebo mortiĝis. La 17a de decembro 1770 estis baptita la dua filo, en la preĝejo de Sankta Remiĝo de Bonn, per la nomo «Ludovicus van Beethoven» (Ludwig van Beethoven) laŭ oni atestas en la bapta atestilo. Lia naskiĝdato, ĝenerale akceptita kiel 16a de decembro 1770, ne havas historian dokumentaron kiu pruvu ĝin. Maria Magdalena havis ankoraŭ aliajn kvin pliajn filojn, el kiuj survivis nur du: Kaspar Anton Karl van Beethoven, baptita la 8an de aprilo 1774, kaj Nikolaus Johann van Beethoven, baptita la 2an de oktobro 1776. La biografiistoj ne interkonsentas pri la precizaj naskiĝdatoj de la filoj de Maria Magdalena Keverich.[6]

Unuaj vivojaroj

[redakti | redakti fonton]
Portreto de Beethoven kiam li estis ankoraŭ dektrijaraĝa.
La arkiduko Maksimiliano Francisko de Aŭstrio (1756-1801), mecenato de Beethoven.

La patro de Beethoven estis tre impresita pro la fakto ke Wolfgang Amadeus Mozart jam koncertis sepjaraĝa kaj li deziris ke ankaŭ lia filo faru same. Tiuintence li klopodis fari el Ludwig novan mirinfanon, kaj ekinstruis al li pianon, orgenon kaj klarneton jam fruaĝe.[7] Tamen, la muzika studado malhelpis la normalan disvolvigon de la junulo, kiu apenaŭ rilatis kun samaĝuloj. Noktomeze, Ludwig estis eligita el sia lito kaj devigita ludi pianon por la konatuloj de Johann, kiujn li volis impresi; tio okazigis ke la junulo estis laca en la lernejo la venontan matenon. Pro tio estis kutimo ke li forlasis la klasojn kaj restis hejme por praktiki muzikon.

La patro estis alkoholulo, kio perdigis al li la postenon de orkestrestro de Bonn — posteno heredita de la avo Ludwig —, kaj la patrino estis ofte malsana. Kvankam la rilato kun la patro Johann estis dista, Ludwig multe amis sian patrinon, kiun li nomigis «plej bonan amikinon».[7]

La 26-an de marto 1778, kiam li estis ankoraŭ sepjaraĝa, Beethoven realigis sian unuan muzikludon por publiko en Kolonjo. Lia patro asertis ke la aĝo de Ludwig estis ses jaroj, por tiele elstarigi la frulertecon de sia filo; pro tio, ĉiam oni kredis Beethoven pli juna ol li estis reale. Ĉar la muzika kaj pedagogia lerteco de lia patro estis limigita, Ludwig ekricevis instruon de aliaj instruistoj. Li ege avancis ĉefe ĉe la ludado de orgeno kaj ĉe la komponado, gvidita de lertaj muzikistoj kiel Christian Gottlob Neefe. Neefe estis grava profesoro tre influa en lia instruado kaj li sciis tuj valorigi la esceptan nivelon de Ludwig. Krom lernigi muzikan sciaron, Neefe diskonigis al Beethoven la verkojn de la plej gravaj pensuloj, kaj antikvaj kaj tiutempaj.[7]

En 1782, Kiam li estis dekunu, Beethoven publikigis sian unuan komponaĵon, titolita Naŭ variaĵoj pri marŝo de Ernst Christoph Dressler (WoO 63). Post unu jaro, Neefe skribis en la Revuo de Muziko pri sia lernanto: «Se li tiel pluos, kiel li komencis, li certe iĝos dua Wolfgang Amadeus Mozart».[8] En junio de la venonta jaro, Ludwig estis dungita kiel ludisto por vjolo en la orkestro de la kortego de la Princo-elektisto de Kolonjo Maksimiliano Francisko, laŭ rekomendo de Neefe. Tiu posteno permesis lin ĉeesti al la muziko de la veteranaj kapelmajstroj, krom faciligi la eniradon en novaj sociaj etosoj, en kiuj jam estis kelkaj kiuj estos liaj amikoj dum lia tuta vivo, kiel la familio Ries, la von Breuning (en kies hejmo li konis la klasikulojn kaj lernis ami poezion kaj literaturon) aŭ la doktoro Franz Gerhard Wegeler (kun kiu post jaroj li renkontiĝos en Vieno).[7]

Unua veturo al Vieno

[redakti | redakti fonton]
Portreto de juna Ludwig van Beethoven, realigita de Carl Traugott Riedel.

Beethoven trovas elirejon el la familia subpremado en 1787 kiam 17jaraĝa eliras al la aŭstria ĉefurbo apogita de sia mecenato, nome la grafo Ferdinand von Waldstein, kiu pagis la veturajn elspezojn kaj, pli grave, konvinkis lin pri liaj sukcesebloj. Ŝajne dum tiu veturado al Vieno okazis mallonga renkonto kun Mozart. Pri tiu renkonto, ekzistas nur tekstoj de disputenda aŭtenteco. Ĉiel ajn, la legendo diras ke Mozart estus dirinta: «Memorigu lian nomon, tiu junulo paroligos la mondon».[7]

Tuj poste, lia patrino akre malsaniĝis pro tuberkulozo, kaj lia patro petis lin letere tujan revenon al Bonn. La patrino mortis la 17-an de julio 1787. Post tio, lia patro eniris en deprimo kaj lia alkoholismo akriĝis, pro kio li eĉ estis arestita kaj enprizonigita. Post tio, la juna Ludwig devis responsiĝi pri siaj junaj fratoj kaj vidiĝis devigita viteni ilin, ludante violonon en orkestro kaj instruante pianon dum kvin jaroj, dum la patro plue estis en prizono. Lia patro forpasis finfine la 18-an de decembro 1792.[7]

El lernanto al majstro

[redakti | redakti fonton]
Franz Gerhard Wegeler (1765-1848), kuracisto kaj amiko ekde la infanaĝo de Beethoven.

En 1792, la princelektisto de Bonn ree financis al li veturon al Vieno, urbo en kiu li restos por la cetero de sia vivo komponante, en la intenco atingi socian agnoskon por sia persono pere de arto kaj suferante malsanon (malkapablon) partikulare teruran por li: nome surdeco. Tie, Beethoven ricevis klasojn de muzika komponado el Joseph Haydn, de kontrapunkto el Johann Georg Albrechtsberger kaj Johann Baptist Schenk kaj de liriko el Antonio Salieri.[7]

Dum tiu periodo li havis kelkajn muzikajn defiojn kun aliaj pianistoj. La unua okazis en 1792 ― ankoraŭ 21jaraĝa ―, dum vojaĝo kun la orkestro de la kortego, en kiu li ludis kun Franz Sterkel verkojn de tiu komponisto. En 1800 okazis fama defio en la palaco Lobkowitz, en kiu la pianisto kaj komponisto Daniel Steibelt defiis lin por kunludadi. Tiam, Beethoven uzis partiturojn de muzikaĵo lia, sed modifante ilin samtempe al la ludado, tiom sprite ke Steibelt deklaris ke li ne revenos al Vieno dum Beethoven loĝus tie kaj li forlasis la urbon, por translokiĝi en Parizon.[7]

Kiam li estis 24jaraĝa, Beethoven publikigis sian unuan gravan verkon: tri triopaĵojn por piano, violono kaj violonĉelo (Opus 1) kaj la venontan jaron, nome en 1795, li realigis sian unuan koncerton por publiko en Vieno kiel profesia komponisto, en kiu li ludis siajn proprajn verkojn. Samjare li proponis geedzecon al Magdalena Willman sed tiu malakceptis. Poste, li faris turneon tra Prago, Dresdeno, Lepsiko, Berlino kaj Budapeŝto. En 1796 li publikigis tri sonatojn por piano (Opus 2). La kortego, la nobelaro kaj la eklezio vienaj akceptis la muzikon de Beethoven kaj iĝis mecenatoj kaj protektantoj de la juna muzikisto. Oftis la disputoj inter tiuj tavoloj kaj la komponisto, pro la tro forta kaj impulsiva karaktero de la muzikisto, sed tiu fakto ankaŭ havigis al li grandan respekton en la urbo. Inter liaj mecenatoj troviĝis gravuloj kiel la princo Karl von Lichnowsky kaj la barono Gottfried van Swieten.[7] Tiam li apartiĝis el Haydn, kun kiu li ne koincidis muzike sed al kiu tamen li dediĉis la tri triopaĵojn.

En 1800, Beethoven organizis novan koncerton en Vieno en kiu li prezentis sian Simfonion n-ro 1. Lia muzika aktiveco pliiĝis kaj li instruis pianon inter nobelaj junulinoj, kun kiuj li havis nelongdaŭrajn amaferojn. Venontjare, Beethoven montriĝis priokupita pro sia pliiĝanta surdeco al sia amiko Wegeler. En Heiligenstadt (Vieno), la venontan jaron li skribis la konatan kiel Testamento de Heiligenstadt, en kiu li esprimas malesperon kaj doloron pro maljusto ke muzikisto povas iĝi surda, kion li povis nek imagi nek elteni. Li eĉ pensis pri memmortigo, sed la muziko kaj lia forta konvinko ke li povis fari grandan kontribuon al la ĝenro permesis lian antaŭeniron. En tiu testamento li skribis ke li scias ke estas ankoraŭ multa muziko malkovrota, esplorota kaj precizigota.[7]

Beethoven en 1803, pentrita de Christian Horneman.

Lia dekomenca, freŝa kaj malpeza muziko, ŝanĝis kaj iĝis eposeca kaj turbula, kongrue kun la tempo de revolucio kiu estis en Eŭropo. Estis jaroj en kiuj la monarkiaj potencoj de Eŭropo estis aliancitaj por venki sur la Revolucia Francio. Post impresa kampanjo en la nordo de Italio, en kiu la aŭstria armeo estis venkita, Napoleono Bonaparte elstariĝis, kaj iĝis idolo inter la sektoroj progresistaj. De tiu epoko estas la Sonato por piano n-ro 8, alinome Pathétique, kaj la Sonato por piano n-ro 14, alinome MondscheinsonateLunlumo. Lia Tria simfonio, nomita La Heroa (traduko de la itallingva nomo Eroica), estis verkita dekomence por «memoro de granda homo», Napoleono, kiu estis rigardita tiam kiel liberigisto de lia popolo. Kiam li deklaris sin Imperiestro, Beethoven koleriĝis kaj violente forviŝis la nomon de Napoleono de la unua paĝo de la partituro. La Heroa premieris finfine en la 7-a de aprilo 1805.[7]

Sukceso kaj sufero

[redakti | redakti fonton]
Portreto de Beethoven (Joseph Mähler, ĉirkaŭ 1804), en la epoko de la Sonata Appassionata kaj de Fidelio. Kuraĝiĝinta, li komponis en la periodo de 1802 al 1812 serion de brilajn kaj energiajn verkojn karakterajn de sia «heroeca stilo».

Tuj, Beethoven ĉesis bezoni koncertojn kaj ludaĵojn en la salonoj de la kortego por vivteni sin. La eldonistoj petegis liajn verkojn; krome, la aŭstria aristokrataro, eble honta pro la morto de Wolfgang Amadeus Mozart en la malriĉo, atribuis al li pension ĉiujaran. Pro la perdo de siaj aŭdkapabloj, li mergiĝis en freneza kreiva aktiveco, kaj samtempe li suferis personajn malfacilaĵojn okazigitajn de du amaferaj seniluziiĝoj. Li neniam edziĝis, sed oni atribuis al li kelkajn amaferojn, ĉefe inter nobelaj sinjorinoj. Antonie von BirkenstockAntonie Brentano, edzino de la germana bankisto Franz Brentano, estis unu el la grandaj amoj de lia vivo.[9]

Inter 1804 kaj 1807, li estis enamiĝinta al juna kaj bela grafino Josephine Brunswick, vidvino de Joseph Graf Deym. Tiu amo estis korespondita fare de la grafino sed ĝi ne povis realiĝi pro la rigidaj sociaj limigoj de la epoko kaj la strikta separo inter la nobelaro kaj la nenobeloj, pro kio tiu rilato haltis. Dum tiu periodo, Beethoven estis fininta Leonore, nome lia nura opero. Li komponis ĝis kvar malsimilajn uverturojn kaj finfine li ŝanĝis la nomon de tiu opero al Fidelio, kontraŭ siaj propraj deziroj. Li premieris ĝin la 20-an de novembro 1805, kun malmulta alveno de publiko, ĉar samsemajne la trupoj de Napoleono estis enirintaj por la unua fojo en Vienon. En la venontaj jaroj, Beethoven pliigis sian kreivemon kaj komponis multajn verkojn, inter kiuj la Kvina Simfonio, la Sesa Simfonio aŭ Pastorale, la Uverturo Koriolano kaj la bagatelo por piano Por Elise.[7]

La arkiduko Johann Joseph Rainer Rudolph, bonfaranto de Beethoven.

Liaj publikaj aperoj iĝis pli kaj pli maloftaj. La 22an de decembro 1808 Beethoven faris unu el siaj lastaj rektaj koncertoj, en longa sesio kiu inkludis la premieron de la Fantazio por piano, orkestro kaj ĥoro Op. 80, la simfoniojn Kvinan kaj Sesan, la Konĉerton por piano n-ro 4 Op. 58, la arion Ah perfido! kaj tri movimentojn de la Meso en C-maĵoro Op. 86. Li havis kiel lernanto la arkidukon Johann Joseph Rainer Rudolph, frato de la imperiestro, kiu eventuale iĝis ankaŭ lia plej granda bonfaranto. En 1809, Beethoven ne estis kontenta kun sia situacio en Vieno, ĉefe en la ekonomia aspekto. Tiam li konsideris la inviton de Jérôme Bonaparte, por forlasi Vienon kaj translokiĝi al Nederlando. Lia iama amikino la grafino Anna Marie Erdödy, sukcesis konvinki Beethoven por ke li restu en Vieno kun la helpo de siaj plej riĉaj admirantoj, inter kiuj troviĝis la arkiduko Rudolf, la princo Lobkowitz kaj la princo Kinsky, kiu proponis al Beethoven ĉiujaran pension de 4000 florinoj, kio permesis lin vivi sen ekonomiaj priokupoj. La nura kondiĉo estis ne abandoni la urbon Vieno, kondiĉon kiun akceptis la komponisto. Tiu pensio igis lin la unua artisto kaj komponisto sendependa de la historio, ĉar antaŭe la muzikistoj kaj komponistoj (inklude Bach, Haydn kaj Mozart) estis servistoj en la domoj de la nobeloj, formante parton de ties hejma personaro kaj komponante kaj interpretante laŭ peto de la senjoroj. Male, la kondiĉoj de la aranĝo al kiu alvenis Beethoven kun siaj bonfarantoj havigis liberon al la komponisto komponi tion kion li deziris, ĉu laŭ peto ĉu ne, kaj kiam li deziris.[7]

La afero de Teplice

[redakti | redakti fonton]
La renkonto en Teplice. Ŝajne, kiam Beethoven kaj Goethe promenis tra la arbaro de tiu banloko, ili trafis la imperiestron kaj ties familion. La komponisto plupromenis sen halti saluti. Tiu bildo estas posta kreaĵo fare de Carl Rohling.

En 1812, Beethoven translokiĝis al banloko de Teplice kaj fakte dum ties estado li skribis la faman leteron al sia «senmorta amatino», kiu okazigis multajn supozojn pri ties ricevontino kvankam neniam oni povis certigi precize pri kiu temis. En 1977, la usona muzikfakulo Maynard Solomon asertis ke la letero estis direktita al Antonie Brentano, nome la edzino de komercisto de Frankfurto ĉe Majno kaj patrino de kvar filoj. Pro etiko kaj timo al geedzeco, Beethoven forlasis tiun rilaton, spite la emociajn konfliktojn.[10] En julio samjare, Bettina von Arnim organizis renkonton inter la komponisto kaj Johann Wolfgang von Goethe. Poste la grafino publikigis sian korespondadon kun Goethe kaj en unu de ŝiaj leteroj al la grafo Hermann von Pückler-Muskau ŝi rakontis iun okazintaĵon kiu ŝajne okazis en tiu banloko tiun saman someron, kiam Beethoven kaj Goethe renkontiĝis por la unua fojo. Ambaŭ estis promenantaj tra la arbaro de tiu banloko, ili trafis subite la imperiestron Maria Ludovika Beatrix von Österreich-Este kaj ties familion kaj kortegan akompanantaron. Goethe, vidinte ilin, deflankiĝis kaj senĉapeliĝis. Male, la komponisto pluĉapeliĝis kaj plusekvis sian vojon sen malrapidiĝi, devigante la nobelojn deflankiĝi por saluti. Kiam ili iom apartiĝis, Beethoven atendis Goethe por diri al tiu sian opinion pri lia konduto «de lakeo».

La monumento al Beethoven en Bonn, Münsterplatz.

Laŭ Elisabeth von Arnim, Beethoven mem estus rakontinta tion al ŝi. Tamen, ties vero estas tre disputita kaj nun estas ia interkonsento por konsideri ĝin, se ne komplete almenaŭ grandparte, inventaĵo de Elisabeth. En sia letero al von Pückler-Muskau, ŝi demandis al li ĉu la historio plaĉis al li, Kannst du sie brauchen? («Ĉu vi povas uzi ĝin?»). Von Arnim, tamen, decidis uzi ĝin ŝi mem kaj en 1839 ŝi publikigis en la revuo Athenäum leteron, supozeble de Beethoven, en kiu tiu rakontis la anekdoton. La originalo de tiu letero neniam aperis, nur la kopio; kaj kelkaj detaloj (kiel la dato) sugestas ke Beethoven neniam skribis ĝin, aŭ almenaŭ ne tiel kiel ĝi estis transskribita. Sendepende de ties aŭtento, la okazintaĵo ĉarmis la vienan socion, kiu kredis ĝin vera dum multa tempo.[11]

Ekonomiaj problemoj

[redakti | redakti fonton]
La pororkestra verko La venko de Wellington estis komponita kiel omaĝo al la venko sur la napoleonaj armeoj en la batalo de Vitorio fare de la duko de Wellington kaj ĝi atingis grandan popularecon.

Beethoven estis kontaktinta kun la inventisto Johann Mäzel, kiu konstruis al li kelkajn instrumentojn por helpi lin pro siaj aŭdaj malkapabloj, kiel akustikaj kornoj aŭ sistemo por aŭskulti la pianon. Lia pororkestra verko La venko de Wellington estis komponita en 1813 por esti ludata per panharmonikon, alia de la inventaĵoj de Mäzel. Tiu verko estis omaĝo al la venko sur la napoleonaj armeoj en la batalo de Vitorio fare de la duko de Wellington kaj ĝi atingis grandan popularecon. Krome ĝi vere famigis la komponiston, kio havigis al li grandajn enspezojn. Tamen, li mem nomigis ĝin «rubaĵo» (kion li ne diris pri neniu alia verko sia) kaj aktuale ĝi estas tute forgesita. La inventaĵo de Mäzel kiu plej impresis la komponiston estis la metronomo, kaj li verkis rekomendajn leterojn al eldonistoj kaj ekfaris notojn en la partituroj kun la tempoj de la metronomo por ke liaj verkoj estu ludataj laŭ la tempo kiun li estis planinta. En tiu epoko ekis la ekonomiaj problemoj de la komponisto, ĉar unu de liaj mecenatoj, nome la princo Lobkowitz, suferis bankroton kaj la princo Kinsky mortis pro falo el ĉevalo, post kio liaj heredantoj decidis ne plu pagi la financajn memdevigojn kiujn la princo estis promesinta al la muzikisto.[7]

Beethoven en 1814. Portreto de Louis-René L'étronne.
Reprodukto el gipso de masko de Ludwig van Beethoven viva en 1812 (male al etenda kredo, tio ne estas mortomasko).

En 1814, li finigis la Sepan kaj Okan simfoniojn kaj reformis la operon Fidelio, kiu iĝis granda sukceso, kaj de alfluo de publiko kaj ekonomia, same kiel la cetero de koncertoj kiujn li faris en tiu epoko. Samjare okazis la Kongreso de Vieno, kiu kunigis en la urbo nombrajn delegitojn kaj regantojn kiuj decidis la estontecon de Eŭropo post la venko super Napoleono. Tiu estis unu de la gloraj momentoj de Beethoven, ĉar li estis invitita ofte partopreni en la multaj koncertoj kiuj estis organizitaj en la celebroj kaj estis ricevita admire kaj agnoske.[7] Kelkaj fontoj asertas ke la lasta publika koncerto de Beethoven okazis la 11-an de aprilo samjare (1814)[12] kaj konsistis en la premiero de la Trio op. 97, kun la violonisto Ignaz Schuppanzigh kaj la violonĉelisto Joseph Lincke.[13]

Post la morto de sia frato Kaspar Karl la 15an de novembro 1815, li decidis akcepti sian nevon Karl, naŭjaraĝa, kontraŭ la volo de sia bofratino. En la jaroj inter 1815 kaj 1820, dediĉis grandan parton de siaj energioj kaj de sia tempo al la jura batalo por ekhavi la zorgadon de sia nevo Karl. Tiu klopodo faris ke li praktike ĉesis komponadi (sed li verkis ses ciklojn de lieder kaj la sonaton Hammerklavier). En la testamento de la frato li establis la komponiston kiel tutoro de Karl, sed mortonta pro peto de la bofratino, oni establis kunzorgadon. Ludwig, kiu malamis sian bofratinon, plendis antaŭ la justico. Finfine li venkis, kaj ekde tiam li dediĉis sin al la muzika edukado de Karl kun malpravaj esperoj, ĉar la junulo ne havis muzikajn kapablojn. Unu el la instruistoj estis Carl Czerny, kiu poste estis profesoro de Franz Liszt kaj antaŭ estis lernanto de la propra Beethoven. Krome, la rilato kun la adoptita filo ne estis bona; konstante li devis serĉi por li novajn tutorojn, ĉar li havis konfliktojn kun ili, kaj tiu fuĝis al la patrino kaj konstante kverelis kun la onklo. La priokupo por la mono, kiu akompanis Beethoven el la infanaĝo kiam li devis vivteni sian familion, iĝis tro forta en tiu periodo. La eldonistoj ne fidis lin, ĉar li ne plenumis siajn promesojn de ekskluziveco kaj petis konstante pli da mono pro siaj verkoj. Laŭ lia biografiisto, Emil Ludwig, de tiu periodo ne estas eĉ unu letero en kiu oni ne pritraktas, almenaŭ supraĵe, monajn problemojn.[14]

Post 1815, Napoleono estis definitive venkita kaj la aŭstria kanceliero Klemens von Metternich trudis policecan reĝimon por malhelpi revoluciajn reeksplodojn. Beethoven estis kritikanto de tiu reĝimo. En tiu epoko, lia nomo estis tre respektita en la tuta Aŭstria Imperio kaj en tuta Okcidenta Eŭropo, ĉefe en Anglio, grandparte pro la sukceso de La venko de Wellington. Sed la sukceso de Gioachino Rossini kaj de la itala opero, kiun Beethoven konsideris malserioza, metis lin duarange.

Portreto de Beethoven en 1818 fare de August Klöber.

En 1816, li realigis la unuan skizon de la Naŭa Simfonio kaj post du jaroj lia iama lernanto kaj bonfaranto, la arkiduko Rudolf, estis nomumita kardinalo, pro kio Beethoven ekkomponis la Misa en D, kvankam ĝi ne estis finkompletigita antaŭ la ceremonio de surtronigo. En 1822, Beethoven renkontiĝis kun Rossini en Vieno, urbo en kiu li estis ricevinta grandajn sukcesojn. Pro la malfacilaĵoj pro malsimilaj lingvoj kaj la surdeco de Beethoven, la renkonto estis mallonga.[7]

Lastaj jaroj en Vieno

[redakti | redakti fonton]
Beethoven en 1823, jaro en kiu li finigis sian Naŭan simfonion. Portreto de Ferdinand Georg Waldmüller.

Beethoven pasigis la lastajn jarojn de sia vivo preskaŭ totale izolita de la surdeco, rilatante nur kun kelkaj amikoj pere de la «kajeroj konversaciaj», kiuj utilis al li kiel komunikilo. Lia lasta granda sukceso estis la Naŭa Simfonio, finigita en 1823. En la tri lastaj jaroj, li dediĉis sin al komponado de arĉ-kvartetoj kaj de la Missa Solemnis. La 13-an de aprilo samjare li ekkonis Franz Liszt, kiu tiam estis nur dekunujaraĝa, dum koncerto de la hungara komponisto kaj li gratulis lin pro lia ludado. Post jaroj, Liszt transskribos ĉiujn la simfoniojn de Beethoven por piano kaj estis elstara prezentisto de lia verkaro. La premiero de la Naŭa Simfonio okazis la 7-an de majo 1824 kaj estis granda sukceso spite la teknikajn malfacilaĵojn kiujn postulis la verko. Tiu sukceso ne iĝis financa enspezo kaj la ekonomiaj problemoj plue suferigis la komponiston, kiu kvankam havis ŝparitan monon, ne povis uzi ĝin ĉar li konservis tion kiel heredo por sia nevo.[7]

La sano de la majstro akre malboniĝis dum sia estado ĉe sia frato en Gneixendorf, spite la zorgojn de lia familio. Lia frato Nikolaus Johann poste memoros: «Li tagmanĝis nur boligitajn ovojn, sed poste li trinkis pli da vino, kaj tiele li suferis diareon, tiele ke pligrandiĝis lia ventro, kaj dum multa tempo li havis ĝin bendita». Li havis edemojn ĉe la piedoj kaj li konstante suferis soifon, ventrodolorojn kaj malmanĝemon.[15] En tiu epoko, li komencis la komponadon de la Deka Simfonio.

La 1-an de decembro 1826, Beethoven kaj Karl revenis al Vieno. La urĝa decido okazigis ke mankis al ili taŭgan transporton kaj ili disponis nur de malnova sentegmenta ĉaro. La veturo rezultis katastrofa por persono en la stato en kiu troviĝis Beethoven, kiu vestis somerajn vestaĵojn kaj vidiĝis devigita tranokti en domara trinkejo, kie la ĉambro havis nek hejtilon nek kurtenojn kiuj protektu lin el la malvarmo. Ĉirkaŭ noktomezo li suferis febran frido-tremon kaj sekan tuson akompanatan de intensa soifo kaj fortaj flankodoloroj. Estante tiel, la majstro trinkis grandajn kvantojn de malvarmega akvo kio malbonigis lian kondiĉon. Tamen, li sukcesis rekuperiĝi el tiu krizo danke al la zorgoj de la doktoro Wawruch kaj li sukcesis alveni al la ĉefurbo. En la 20-a de decembro, oni elprenis al li ventrajn fluaĵojn. Karl restis dum la tuta monato liaflanke ĝis lia reeniro, januare, al sia regimento. La junulo tute reamikiĝis kun sia onklo post la bedaŭrinda epizodo de sia klopodo por memmortigo:[16] «Mia kara patro: mi vivas enorde kaj suferas nur la separon el vi».

Beethoven sur sia mortolito, de Josef Eduard Teltscher.

Preskaŭ malriĉa, spite havi grandan riĉon en akcioj, li sendis leterojn al siaj amikoj en Londono por peti ian monon. La respondo alvenis tuj, kun cent pundoj pruntitaj senkondiĉe. Kiam oni diskonigis en Vieno la finontan staton de Beethoven, ĉiuj liaj antikvaj amikoj kiuj ankoraŭ vivis venis al lia hejmo de la Schwarzspanierhaus por esprimi dezirojn de tuja rekupero, kvankam la reala celo estis adiaŭi la maljuniĝintan komponiston.[17]

Spite la zorgojn de lia kuracisto kaj la amo de liaj amikoj, la malbona sano de la muzikisto, kiu estis suferinta problemojn hepatajn dum sia tuta vivo, eĉ malboniĝis. Tiujn lastajn tagojn li estis akompanata de Franz Schubert, kiu reale ne kuraĝis viziti la majstron, sed amiko de ambaŭ montris al la mortonto la partiturojn de liaj lieder, kiujn Beethoven povis admiri kaj oni atribuis al li la frazon: «vere en tiu Schubert troviĝas dia spritero», kiu memorigas pri la komento kiun pri li faris Mozart farante komplimenton kiun li faris pri neniu alia muzikisto.[18] En la 20-a de marto li skribis: «mi certas ke mi tuj foriros». Kaj en la 23-a, inter mortostertoroj, kelkaj fontoj indikas ke li diris: «Plaŭdu, amikoj, comedia finita est» («La komedio finiĝis»), tipa finaĵo de la artkomedio, kvankam en 1860 Anselm Hüttenbrenner neis ke Beethoven iam diris tion.[19] Tiuvespere, Beethoven verkis por nomumi sian nevon Karl heredonto de ĉiuj siaj havaĵoj.

En la 29-a de marto 1827 oni faris la funebron de Beethoven, al kiu alvenis pli ol 20 000 personoj.
Tombo de Beethoven en la Centra Tombejo de Vieno.

Venonttage, 24-an de marto 1827, Beethoven ricevis la unkton kaj la komunion laŭ la katolika ritaro. Menciindas ke tamen la persona kredaro de Beethoven estis iom heterodoksaj. Samtage li eniris en komato kaj vekiĝis nur post du tagoj. Lia frato Nikolaus Johann, lia bofratino kaj senkondiĉa admiranto Anselm Hüttenbrenner akompanis lin ĝis la fino, ĉar liaj malmultaj amikoj estis serĉante tombon. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la vino de la rivervalo Rejno kiu venis post longa atendado post la mendo, kiu espereble bone efiku sur la sano de la muzikisto: «Tro malfrue, tro malfrue...».[20]

Statueto bazita sur la vivomasko de Beethoven.
Ludwig van Beethoven en 1815. La antaŭan jaron li estis finkompletiginta la Sepan kaj Okan simfoniojn kaj reforminta la operon Fidelio.
Mortomasko de Beethoven, fare de Josef Danhauser.

Tri tagojn post lia morto, nome la 29-a de marto, okazis la funebro. Ĝi okazis en la preĝejo de la Sankta Triunuo, dista nur paron da domblokoj de la hejmo de Beethoven, kaj en ĝi oni ludis la Rekviemon en d-minoro de Wolfgang Amadeus Mozart. Alvenis pli ol 20 000 personoj, inter kiuj troviĝis Schubert, granda admiranto lia. La aktoro Heinrich Anschütz legis la funebran preĝon, kiu estis verkita de la poeto Franz Grillparzer, ĉe la pordoj de la tombejo Währing, nune Schubert Parko.[7]

En lia laborejo, oni trovis la Testamenton de Heiligenstadt, verkita en 1802, kie li klarigas al siaj fratoj la tialon de sia profunda amareco. Oni trovis ankaŭ la menciitan amleteron al lia «senmorta amatino», kiun li nomumis «mia anĝelo, mia ĉio, mia mio mem».[7]

Muzika stilo kaj novigaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Hammerklavier.

Van Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate al muzika formo, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Van Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

Personaj kredoj kaj ties muzika influo

[redakti | redakti fonton]

Van Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de homaro.

Pri la religiaj kredoj de Van Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj.

Van Beethoven kiel fikcia rolo

[redakti | redakti fonton]
Faksimilo de la Testamento de Heiligenstadt.

La troigita grandeco de la personeco de Van Beethoven instigis multajn aŭtorojn kaj filmistojn enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. La bildo de la aŭtoro kun enorma nekombita hararego estas konata tutmonde kaj iĝis temo de multaj desegnoj, statuetoj, parodioj, artaĵoj ktp. Kurioze en la populara figuro de la komponisto ludas gravan rolon lia surdeco, kiu estus nur relative ero de lia persono. En ŝercaj grafikaj anekdotoj aperas ofte lia figuro akompanata de tiu de Napoleono Bonaparte (nome du tre rilatitaj figuroj de la historio de Eŭropo en la komenco de la 19a jarcento) kiel ŝatata rolulo de frenezuloj en frenezulejoj kiuj ĉu hazarde aŭ ne estas altiritaj de tiuj du rilatitaj figuroj de granduloj.

Van Beethoven, ĉu romantikisto?

[redakti | redakti fonton]

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando, ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo, devas esti rigardata en kunteksto.

Se oni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj Goethe kaj Schiller (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz Schubert ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto Shelley. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. Hoffmann) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata kiel la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert Burns. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono.

Pli granda debato pri enordigo de la figuro kaj de la verkoj de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue. Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito.

Aliaj vidas lin kiel transiran figuron aŭ kiel rektan antaŭiranton de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La fakularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro.

Kiu konsideras klerismon kiel la fundamenton de modernismo, nepre Beethoven konsideras kiel klasikiston. Kiu, kontraste al tio, konsideras romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke li estis romantikisto. Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj.

Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estu akceptebla en la siatempa socio. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj fakuloj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Post tio Ludwig van Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelkajn nesuspektinde sonantajn ĉambrajn muzikaĵojn por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Lia (tre malmultekosta) naῠa simfonio fariĝis unu el la plej alte konsiderataj artaĵoj en ĉiuj tempoj. Apud la ŝekspira Hamleto kaj la mikelanĝela Davido, ĝi staras kiel monumento de belo, en la okcidenta mondo. Unuafoje oni enkondukis koruson kiel movimenton en simfonion. Vere revolucia paŝo, siatempe. Tiu decido de Betoveno okazis pro tio, ke li fakte studis literaturon, kaj pro tio admiris la humanismajn ideojn de grandaj eῠropaj verkistoj. De Schiller li prenis versojn de la Odo al Ĝojo por la kvara movimento. Nuntempe, ĝi prave fariĝis la himno de Eŭropa Unio, post adapto de Herbert von Karajan[21].

Sondosieroj

[redakti | redakti fonton]
(aŭdio)
Verko 47, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 1-a movimento
Verko 47, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 2-a movimento
Verko 47, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 3-a movimento
Concierto 4, movimento 1 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 1-a movimento
Concierto 4, movimento 2 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 2-a movimento
Verko 111, movimento 1 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, movimento 1
Verko 111, movimento 2 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, 2-a movimento
Verko 62 (informo)
Uverturo - Coriolan
Symphonie 5, movimento 1 (informo)
5-a Simfonio, 1-a movimento
Symphonie 5, movimento 2 (informo)
5-a Simfonio, 2-a movimento
Symphonie 5, movimento 3 (informo)
5-a Simfonio, 3-a movimento
Symphonie 5, movimento 4 (informo)
5-a Simfonio, 4-a movimento


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prononcita [ˈluːtvɪç fan ˈbeːthoːfn]. Reale la nomo kiu aperas en lia baptoatestilo estas Ludovicus van Beethoven. En la germanaj regionoj de katolika majoritato, estis ofta la kutimo baptonomigi la ĵusnaskitojn per latinlingvaj nomoj, parte ĉar la katolika liturgio estis farita en tiu lingvo, kaj krome latino estis la oficiala lingvo de la Sankta Romia Imperio; tamen, li neniam uzis la latinlingvan version de sia nomo.
  2. PIV 2005.
  3. Beethoven estis baptita la 17an de decembro, plej ofte oni atribuas naskiĝdaton de unu tago antaŭe, nome la 16a, sed tiu dato ne estas certa.
  4. Nomo foje referencita kiel Louis aŭ Lodewijk, en nederlanda.
  5. 5,0 5,1 lvbeethoven.com (eld.). «Genealogía de Beethoven». [1] Konsultita la 18an de marto 2018.
  6. «Karl van Beethoven's family tree» [2] Konsultita la 19an de marto 2018.
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 lvbeethoven.com (eld.). «Biografía de Beethoven». [3] Konsultita la 19an de marto 2018.
  8. Buchet, Edmond (1991). Beethoven: Leyenda y realidad. Traduko de Joaquín Esteban Perruca. Rialp. p. 365. ISBN 84-321-2695-0. p. 33. [4] Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 19an de marto 2018.
  9. Laŭ aserto de la libro Solomon, Maynard (1972). New Light on Beethoven's Letter to an Unknown Woman. Vol. 58, n.º 4 (Oct.). The Musical Quarterly. pp. 572-587, Antonie von Birkenstock estis la ricevanto de la letero al la senmorta amatino. Tiu teorio estis poste malakceptita de kelkaj fakuloj, inter kiuj Goldschmidt, Tellenbach, Beahrs, Steblin, Altman kaj Walden.
  10. «Ludwig van Beethoven». epdlp.com. [5] Konsultita la 25an de marto 2009.
  11. Beethoven, Ludwig van; Kalischer, Alfred Christlieb (1926). Arthur Eaglefield Hull, ed. Beethoven's letters. Courier Dover Publications. p. 136. ISBN 978-0-486-22769-6. [6] Alirita la 20an de Marto 2018.
  12. Rattalino, Piero (1997). Historia del Piano. Cooper City (Florida): SpanPress Universitaria. ISBN 1-58045-903-X.
  13. mundoclasico.com (ed.). «Un par de tríos». [7] Konsultita la 20an de marto 2009.
  14. Ludwig kaj Ayala, 1994
  15. Thayer et al., 1991, p. 1013.
  16. La nevo de Beethoven, Karl, intencis memmortigi sin en la somero de 1826, laŭ siaj propraj vortoj, «Ĉar mia onklo ne permesis al mi vivi». Vidu Buchet, 1991, pp. 319 kaj venontaj.
  17. Thayer et al., 1991, pp. 1035-1050.
  18. Elisa Rapado. «Schubert y Beethoven». filomusica.com. [8] Konsultita la 21an de marto 2018.
  19. Thayer et al., 1991, p. 306
  20. Thayer et al., 1991, pp. 1049-1050.
  21. Kvindek pundoj por simfonio, Esperanta Retradio, la 23-an de aŭgusto 2017.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Buchet, Edmond (1991). Beethoven: Leyenda y realidad. Traduko de Joaquín Esteban Perruca. Rialp. p. 365. ISBN 84-321-2695-0.
  • Clive, Peter (2001). Beethoven and His World: A Biographical Dictionary. Novjorko: Oxford University Press. ISBN 0-19-816672-9.
  • Grove, George (1983). Beethoven y sus nueve sinfonías. Altalena Editores S.A. ISBN 978-84-7475-147-5.
  • Kinsky, Georg; Halm, Hans (1955). Das Werk Beethovens. Thematisch-Bibliographisches Verzeichnis seiner sämtlichen vollendeten Kompositionen. Munkeno kaj Duisburg: Henle.
  • Landon, H. C. Robbins; Göllerich; August (1970). Beethoven: a documentary study. Macmillan.
  • Ludwig, Emil; Ayala, Francisco (1994). Beethoven. Anaya & Mario Muchnik. ISBN 978-84-7979-151-3.
  • Rolland, Romain (1961). Vie de Beethoven. Rauter. ISBN 978-84-7251-044-9.
  • Enciclopedia Salvat de los Grandes Compositores (1989). Ludwig van Beethoven, volumo 2. ISBN 84-7137-457-9.
  • Schindler, Anton Felix; MacArdle, Donald W. (1966). Beethoven as I knew him. Courier Dover Publications. p. 547.
  • Solomon, Maynard (2001). Beethoven (dua reviziita eldono). Novjorko: Schirmer Books. ISBN 0-8256-7268-6.
  • Stanley, Glenn (2000). The Cambridge Companion to Beethoven. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-58074-9.
  • Thayer, Alexander Wheelock; Krehbiel, Henry Edward (traduko al la angla kaj eldono); Deiters, Hermann; Riemann, Hugo (1991). The Life of Ludwig Van Beethoven. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02717-3.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Esperante
Angle

Senpagaj partituroj de Ludwig van Beethoven en la International Music Score Library Project